Malgranda Kvartalo aŭ Malgranda Urbo (ĉeĥeMalá Strana) estas la dua plej malnova urbo de Prago (Ĉeĥio). Vivas ĉi tie 4 584 loĝantoj (2021). Fondis ĝin reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1257. Ĝian centron reprezentas la Granda Placo, hodiaŭ nomata Malgrandkvartala placo. En la tempo de Karolo la 4-a oni plukonstruis la urbon kontraŭ la fluo ĝis la nova "Malsata" muro, la altaĵo Strahov kaj ĝis Kastelo Hradčany. La Malgranda Kvartalo apartenas al la plej allogaj partoj de Prago kaj ravas ĉiun vizitanton per siaj pitoreskaj anguloj kaj sia riĉa arkitekturo el la 17-a kaj 18-a jarcentoj.