Malgranda abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda abelmanĝulo
Malgranda abelmanĝulo
Malgranda abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. pusillus
Merops pusillus
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda abelmanĝulo, Merops pusillus, estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Ĝi estas loĝanta en multe de subsahara Afriko. Ties migrado limiĝas al sezonaj movoj depende de pluvo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio, kiel aliaj abelmanĝuloj, estas belege kolora, svelta birdo. Ĝi havas verdajn suprajn partojn, flavegan gorĝon, suban nigran subgorĝon kaj belegan ruĝbrunan suban nuancon en supra brusto al brunflava en brusto kaj al sablokolora flavo en ventro. La beko estas nigra kaj, kiel ĉe multaj abelmanĝuloj, tiu nigra parto sekvas kiel traokula larĝa strio (kvazaŭ masko) tra la tuta vizaĝo. La okuliriso estas ruĝa kaj kontrasta inter tiom da nigro. Sur la nigra strio estas bluega "brovo". La flugiloj estas verdaj kaj brunaj. Ĝi atingas longon de 15-17 cm, kio faras la specion la plej malgrandan afrikan abelmanĝulon. Ambaŭ seksoj estas samkoloraj. Ofte silentaj, ties voĉo estas milda "siip".

Temas pri abunda kaj maltima birdo, familia tra sia teritorio. Oni supozas kalkulon de inter 60 kaj 80 milionoj da Malgranda abelmanĝulo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas birdo kiu reproduktiĝas en malferma kamparo kun arbustoj, preferinde ĉe akvo. Kiel la nomo de abelmanĝulo sugestas, tiuj birdoj manĝas ĉefe insektojn, speciale abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas kaptitaj enaere per atakoj el malferma ripozejo kaj gvatejo. Tiu ĉi specio ofte ĉasas el malaltaj ripozejoj, ĉefe nur unumetre aŭ malpli altaj. Antaŭ manĝi sian predon, abelmanĝulo forigas la pikilon de la insekto per ripetita frapado de la insekto sur malmola surfaco.

Malkiel plej parto de abelmanĝuloj, tiuj estas solecaj nestumantoj, kiu faras tunelon en sablecaj bordoj, aŭ foje en la enirejo de nestotruo de Orikteropo. La ino demetas 4 al 6 sferecajn blankajn ovoj. Kaj la masklo kaj la ino zorgas laovojn. Tiuj birdoj ripozas komunume, sur arbobranĉo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Merops pusillus argutus
  • Merops pusillus cyanostictus
  • Merops pusillus landanae
  • Merops pusillus meridionalis
  • Merops pusillus ocularis
  • Merops pusillus pusillus

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]