Malgranda ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malgranda blankfrunta ansero)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda ansero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Specio: A. erythropus
Anser erythropus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi  Verŝajne Migrado
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Verŝajne Migrado
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Verŝajne Migrado
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Malgranda ansero

    La Malgranda ansero (Anser erythropus) estas la plej rara ansero de Eŭropo. Ĝi estas plej proksima al la pli granda Blankfrunta ansero (A. albifrons).

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Malgranda ansero

    La Malgranda ansero estas tre simila la la Blankfrunta ansero, sed pli malgranda kaj pli malhela, la beko estas pli vigla, rozkolora, la blanka fruntomakulo etendiĝas pli supren. La pinto de la kunmetitaj fugiloj troetendas la voston. Ĝi havas viglan flavan okulringon. La Malgranda ansero estas 53–66 cm longa kun enverguro de 120–135 cm kaj pezo de 1,4-2,2 kg, tio estas ne multe pli granda ol la Platbeka anaso (Anas platyrhynchos), sed ambaŭ blankfruntuloj povas esti facile distingataj el la Griza ansero pro siaj briloranĝaj kruroj kaj muskoloraj supraj flugilkovriloj. La Griza ansero havas la bekon kaj la krurojn karnokolorajn, kaj la suprajn flugilkovrilojn bluecgrizajn.

    Ambaŭ blankfruntaj specioj havas tre rimarkindajn blankan vizaĝon kaj larĝajn nigrajn striojn kiuj trapasas la ventron.

    Plenkreskulo de Malgranda ansero, krom esti pli malgranda ol la Granda blankfrunta ansero, resume havas rimarkindan flavan okulringon, kaj la blanka vizaĝa marko estas pli etenda al la krono.

    La junuloj ne havas blankan fruntomakulon, mankas la nigraj makuloj sur la brusto, sed ankaŭ ili havas viglan flavan okulringon.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Malgranda ansero (Anser erythropus)

    Ili reproduktiĝas en plej norda Azio, sed ĝi estas malabunda reproduktulo en Eŭropo. Estas reenmeta programo en Fenoskandio. Antaŭe en tuta Skandinavio ĝis orienta Siberio. Hodiaŭ nur en tre malmultaj lokoj en Svedio.

    La Malgranda ansero vintras pli sude en Eŭropo kaj estas rara vintra vaganto en Britio. Individuaj birdoj iam aperis regule ĉe WWT Slimbridge en Gloucestershire, Anglio, kie ili inspiris Sir Peter Scott setligi la Wildfowl and Wetlands Trust – modernaj registroj tamen estas malpli oftaj, konsekvenco de la specia malpliiĝo en siaj reproduktejoj de Eŭropo.

    Ĉar estas alloga specio, ĝi estas ankaŭ anplekse tenata en akvobirdaj kolektoj kaj, kiel rezulto, okazas fuĝoj; individuoj vidataj en somero, aŭ en akompano de aliaj naturiĝintaj anseroj, estas plej verŝajne de kaptiveca origino.

    Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

    La Malgranda ansero estas migra birdo, kiu vintre migras al sudo. Dum migrado, Malgrandaj anseroj formas tipan V-formon. Migrantado ne estas gene fiksita, sed tradicia. La migrado komencas septembre, la birdoj alvenas al la vintrejoj inter oktobro kaj decembro. Temas pri birdo de la tundro kaj tajgo. Oni trovas ĝin el Skandinavio al Siberio. Vintre ili migras al la Balkanoj, la Kaspia Maro aŭ la sudo de Ĉinio, depende de la populacioj.

    Normale la Malgranda ansero estas fidela al edzo. La ino demetas 4-6 ovojn kaj la kovado daŭras 25-28 tagojn. Tiu estas socia specio nur post la reproduktado kiu okazas el majo. La nesto estas ĝenerale situanta ĉe la akvo, sur amaso el tero. La masklo helpas en idozorgado, ĝis ekflugo de idoj kio okazas post du monatoj.

    Malgranda ansero

    La Malgranda ansero vivas esence de mallongaj herboj, nome molaj partoj.

    Anser erythropus - MHNT
    Anser erythropus

    Disvolviĝo de populacio[redakti | redakti fonton]

    Ĝis la komenco de la 1950-aj jaroj la populacio estis ĉirkaŭ pluraj dekmiloj de bestoj, nome inter 25 000 kaj 30 000 individuoj. Poste en la tuta areo de disvastiĝo dramece malkreskis la populacio, pro tio la Malgranda ansero hodiaŭ estas tre endanĝerigita. En la jaro 2000 ekzistis nur ĉirkaŭ 200 bestoj en libero. Gravaj minacoj estas ĉasado kaj sekigado de humidejoj en vintrejaj habitatoj.

    La Malgranda ansero estas konsiderata endanĝerita specio, sed estas programoj por Reenmeti anserojn en naturo por pligrandigi la populacion. Krome ĝi estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    La Asocio por la Protektado de Migrantaj Birdoj animata de Christian Moullec, klopodas aktuale projekton de reenmeto de la Malgranda ansero en Eŭropo, en kunlabore kun biologoj. Unua migrado estis organizata en 1999 por trideko de anseroj inter la centro de Svedio kaj naturrezervejo en Germanio elektita kiel vintrjo[1]. Ties celo estas reenmeto de 500 anseroj. Christian Moullec estas foje kromnome l'homme qui vole avec les oies (la flugisto kunansera)[2].

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Christian Moullec, son ULM et ses grues Aérienne du Choletais, 23a septembro 2002
    2. Bientôt à Bex: le plus fou des ballets aériens Le Matin on-line, 25a aŭgusto 2007

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]