Malgranda botaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda botaŭro
junulo
junulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Specio: I. minutus
Ixobrychus minutus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Malgranda botaŭro (Ixobrychus minutus) estas birdospecio el la familio de Ardeedoj kaj genro de malgrandaj botaŭroj aŭ Ixobrychus.

    Distribuado[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas indiĝena de la Malnova Mondo, kaj reproduktiĝas en norda Afriko el Maroko al Egiptio, centra kaj suda Eŭropo ĝis Nederlando, norda Germanio kaj Rusio, okcidenta kaj suda Azio el sudokcidenta Siberio kaj Palestino ĝis Kirgizio kaj orienta Kaŝmiro, kaj Madagaskaro. Birdoj el moderklimataj regionoj de Eŭropo kaj okcidenta Azio estas migrantaj, kaj vintras en Afriko kaj pli sude en Azio, dum tiuj kiuj reproduktiĝas en tropikoj estas sedentaj. Ĝi estas rara norde de sia reprodukta teritorio.[2]

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Masklo.
    Ina plenkreskulo, Hispanio.

    Temas pri la plej malgranda eŭropa ardeo kaj estas inter la plej malgrandaj el la tuta mondo (similgranda kun kolomboj), nome 33 al 38 cm longa, kun enverguro de 52 al 58 cm kaj pezo de 140-150 g. Ĝi havas malhelan kaposupron kaj dorson, helflavajn (sablokolorajn) flugilkovrilojn kaj korposubon. La kaposupro kaj la dorso de la masklo estas verdec-nigraj, la ventro kaj la flugilmakulo estas helflavaj. La femalo estas strieca nigrebrune supre, flave sube. La beko de la Malgranda botaŭro estas flava (kun nigra pinto) kaj longa, dum kovado la bekobazo estas ruĝa. La kolo mallonga. Ĝiaj kruroj estas verdaj. Ĝiaj helflavaj ŝultroplumoj estas okulfrape diferencaj de la malhelaj flugiloj kaj dorsa plumaro. Dumfluge videblas klare malhelaj flugiloj kun interna hela granda makulo. Temas pri specio kun seksa duformismo: la maskla kontrasto inter nigraj krono kaj dorso rilate al kolo kaj flugilmakulo estas iom svaga ĉe ino, kies flugiloj ne estas tiom nigraj sed malhelbrunaj, dum la interna makulo ne estas blanka sed pli sablokolora (nuance al helbruna). Ripoze kaj kolo kaj dorso montriĝas pli striecaj.[3] Dumlfuge desupre la flugiloj montras kuriozan bildon mun hela ovalforma makulo ene, dum desube nur malantaŭa duono (flugoplumoj) videblas malhela.

    La dorso, kolo kaj ventra flankoj de la junbirdoj estas dense striecaj kaj apenaŭ estas nigraj areoj.

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Ĝi vivas kaŝe, moviĝas ĉefe dum mateniĝo, dumtage malofte ekflugas el la fragmitejo, sed rapide alteriĝas. Dum flugo, la flugbatoj estas pli rapidaj ol tiuj de la aliaj ardeoj. Se oni ekĝenas ĝin, ĝi ne ekflugas, sed forkuras kiel galinolo, aŭ rigidiĝas senmova, dum ĉieletendas la bekon kaj la korpon tiom ke ĝi similas al seka fragmita tigobazo: tiu konduto estas praktikata ankaŭ de junaj idoj. Ĝi vivas solece aŭ laŭ paroj, foje en grupoj izolaj por migrado. Tiu specio estas monogama kaj teritoriema (la masklo kreas kaj defendas sian teritorion komence de la reprodukta sezono). La eŭropaj birdoj migras vintre al subsahara Afriko.

    La voĉo de la malgranda botaŭro estas rapida, ripeta "umb" aŭ "hog", kiu sonas de malproksime kiel hundobojado: ĉefe nokte sed tiu lasta sonas ankaŭ konstante la tutan tagon. Ankaŭ subita kaj nazeca "kuikuikui" kaj pli mallonga "kver".

    Ĝi vivas ĉe plantoriĉaj riverbordoj, riveraj mort-branĉoj, malgrandaj lagoj, marĉoj, estuaroj (Kamargo), fragmitejoj, kaj kaze de neceso eĉ ĉe urbaj parkoj. Tiuj botaŭroj manĝas fiŝojn, akvajn insektojn, moluskojn kaj amfibiojn. Ĝi ĉasas solece, ĉefe krepuske, gvate aŭ lante piedirante. Krome ĝi estas oportunema kaj povas manĝi ovojn kaj idojn de malgrandaj birdoj aŭ kadavraĵoj de fiŝoj.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    La reprodukta sezono ekas en Eŭropo dum la dua duono de majo, post alveno el vintrejoj afrikaj. La masklo alvenas la unua kaj markas sian teritorion per bojada kanto: forpelas entrudulojn. Ĝi nestas proksime al la akvo en nesto el kareksoj inter arbustoj kelkajn cm super akvo profunda je 25 al 30 cm.[4] Foje estas nestokolonioj, se la kondiĉoj bonas: tiam la nestoj distas 3,5 al 5 m unu disde alia, sed tio raras. La nesto estas malfacile videbla pro la kaŝemo de la specio kaj densa vegetaĵaro de la habitato. La masklo metas la unuan nestomaterialon kaj la ino, se akceptas la nestolokon, sekvas.

    La ino demetas 5 al 6 ovojn, sed pli malofte 4 al 9. Kaj masklo kaj ino kovas laŭvice dum 18 al 20 tagoj kaj idozorgadas ĝis elnestiĝo. Okazas preskaŭ minacaj ceremonioj por la vicoŝanĝo. La idoj post 5 aŭ 6 tagoj jam eliras iom el la nesto; post 10 tagoj ili jam rektiĝas, sed ankoraŭ havas lanugon. Poste elnestiĝas momente, sed revenas por nutrado. Post unu monato ili sendependiĝas kaj jam povas fiŝkapti senhelpe.

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    Estas tri subspecioj:

    • Ixobrychus minutus minutus (Linnaeus, 1766). Eŭropo, Azio, norda Afriko; vintras en sub-sahara Afriko kaj suda Azio.
    • Ixobrychus minutus payesii (Hartlaub, 1858). Sub-sahara Afriko, loĝanta.
    • Ixobrychus minutus podiceps (Bonaparte, 1855). Madagaskaro, loĝanta.

    La aŭstralia Nigradorsa botaŭro (Ixobrychus dubius) kaj la formortinta Novzelanda botaŭro (Ixobrychus novaezelandiae) estis iam konsiderataj subspecioj de la Malgranda botaŭro.[5]

    Statuso[redakti | redakti fonton]

    La Malgranda botaŭro estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). En Eŭropo estas de 40,000 al 100,000 reproduktantaj paroj kaj la specio estis konsiderata kiel vundebla kaj laŭ forta malpliiĝo dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Ili distribuiĝas sur relative malgranda areo en Okcidenta Eŭropo[6].

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. BirdLife International (2004). Ixobrychus minutus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 Majo 2006. Datumbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga.
    2. Rasmussen, Pamela C. kaj John C. Anderton (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide
    3. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. pp. 80-81.
    4. Muséum, Fiche INPN (Inventaire nationale du patrimoine naturel)
    5. Christidis, Les; Boles, Walter E.. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6.
    6. carte de répartition

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Handbook of the Birds of the World 1: 425-426. Lynx Edicions.
    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4