Malgranda buntpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda buntpego


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dendrokopo Dendrocopos
Specio: Malgranda buntpego Dendrocopos minor
Linnaeus 1758
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda buntpego (Picoides minorDendrocopos minor) estas birdo de la genro Dendrocopos kaj ja la plej malgranda buntpego, ne pli granda ol ordinara paseredo! Tamen estas pego kun ties komunaj manieroj, ktp. Ĝi estis iam atribuita al genro Dendrocopos (foje malĝuste literumita kiel Dendrocopus), kaj ankoraŭ ĝi estas, sed ĝi aspektas pli proksima al la Strivizaĝa buntpego, Picoides pubescens.

La arealo de la malgranda buntpego okupas kvazaŭ la tutaĵon de la Palearkto, kaj oni agnoskas kelkajn subspeciojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

malino

Pro sia malgrandeco kaj kutimo resti sur pinto de altaj arboj en arbaroj kaj parkoj, tiu eta pego estas malofte facile rigardata, sed se oni trafas ĝin ĉe trunko estas facile identigita pro la larĝa striado en flugiloj kaj pli mallarĝa striado en supra dorso.

Kiel aliaj buntpegoj, la virbirdo havas ruĝon sur la kapo, sed la inbirdo ne (kvankam ambaŭseksaj junuloj havas pli aŭ malpli ruĝan kronon), ŝi estas do nur blank-kaj-nigra. Krome li havas brunan frunton, nigran superokulan strion kaj alian el la bekobazo al la nuko. La nuko kaj la supra dorso estas nigraj, sed la malsupra dorso estas tre striita nigroblanke. En flugiloj estas pli larĝaj kaj rimarkindaj strioj, kaj ankaŭ la eksteraj vostopumoj estas striitaj. Ĝi ne havas blankan makulon kiel blankdorsa buntpego kaj ne havas makulojn sur la flugiloj kiel granda buntpegomezgranda buntpego. Suba parto esta blanka kun strioj flanke. La beko kaj kruroj estas ardezgriza. Ne estas ŝanĝoj laŭ sezonoj.

Dimensioj: longeco de korpo: 14 cm - 16 cm
malfermo de flugiloj: 28 cm - 39 cm
pezo: 16g - 26g.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nemigranta, kaj loĝas en tuta Eŭropo. Tio estas okcidenta parto de la Malnov-Arkta ekozono (norda Eŭrazio, inkludante nordan Afrikon kaj okcidentan Azion), kaj orienta parto de ĝi (orienta Eŭrazio inkludante Japanion kaj nordan Ĉinion), kaj orienta regiono de Suda Azio.

La loĝantaroj de tiu ĉi specio estas ĉefe loĝantaj, sed povas esti nomademaj iagrade. Estas komunaj jaraj ŝanĝoj en populacinombro. Vintraj temperaturoj povas influi la vintran survivadon de la Malgranda buntpego' pro varmoperdo, dum veterkondiĉoj dum printempo povas kaŭzi nerektan efekton sur reprodukta kutimaro pro la manĝokvanto.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi renkontiĝas ĉie, kie estas altaj arboj, urbe eblas en vastaj parkoj, en malfermita kamparo kun arbaroj, grupoj de arboj, arbaretoj, alejoj kaj fruktĝardenoj aŭ en riverbordaj arbarzonoj.

Nokte la birdo ripozas en malnovaj truoj.

Nestado[redakti | redakti fonton]

Dendrocopos minor MHNT

Ĝi nestas unufoje jare dum aprilo kaj majo. Ĝi mem ĉizas nestkavon mem, foje uzanta malnovan aŭ naturan truon. Ino metas 5-8 brilblankajn ovojn, kiujn kovas ambaŭ gepatroj dum 11 tagoj. Geidoj estas nutrataj de ambaŭ patroj 20 tagojn kaj post ilia ekfluo ili estas ankoraŭ nutritaj ĉirkaŭ 10 tagojn.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas insektojn kaj iliajn larvojn kaptitajn el la ligno kaj eĉ el la surfaco, ĉefe dum reprodukta sezono, malpli formikojn, vintre ankaŭ semojn.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ties krio estas tre laŭta (por tiom malgranda birdo) kaj ripeta "Ki, ki, ki ..." sonante "flirte" iom kiel tiuj de kardelo sed monotone.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio Dendrocopos minor havas la jenajn 15 subspeciojn:

malino
  • Dendrocopos minor minor
  • Dendrocopos minor ledouci
  • Dendrocopos minor comminutus
  • Dendrocopos minor kamtschatkensis
  • Dendrocopos minor hortorum
  • Dendrocopos minor buturlini
  • Dendrocopos minor heinrichi
  • Dendrocopos minor danfordi
  • Dendrocopos minor colchicus
  • Dendrocopos minor quadrifasciatus
  • Dendrocopos minor amurensis
  • Dendrocopos minor kemaensis
  • Dendrocopos minor immaculatus
  • Dendrocopos minor morgani
  • Dendrocopos minor hyrcanus

Nomoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • En la bulgara, Малък пъстър кълвач,
  • En la dana, Lille flagspætte,
  • En la germana, Kleinspecht,
  • En la angla, Lesser Spotted Woodpecker,
  • En la finna, Pikkutikka,
  • En la franca, Pic épeichette ,
  • En la hungara, Kis fakopáncs,
  • En la itala, Picchio rosso minore,
  • En la japana, コアカゲラ,
  • En la litova, Mažasis genys,
  • En la nederlanda, Kleine bonte specht,
  • En la norvega, Dvergspett,
  • En la pola, Dzięciołek,
  • En la portugala, Pica-pau-malhado-pequeno,
  • En la rusa, Малый пёстрый дятел,
  • En la slovaka, Ďateľ malý,
  • En la sveda, Mindre hackspett,
  • En la turka, Küçük ağaçkakan,
  • En la ukraina, Дятел малий строкатий.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]