Malgranda egretardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda egretardeo
Little Egret Reflection.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. garzetta
Egretta garzetta
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda egretardeo (Egretta garzetta) estas birdospecio el la familio de Ardeedoj nome blanka malgranda ardeo. Ĝi estas la malnovmonda similulo de la tre simila amerika Blanka egreto.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado.

Depende el la fakuloj, oni agnoskas nuntempe du aŭ tri subspeciojn de Malgranda egretardeo.[2]

  • Egretta garzetta garzetta – Eŭropo, Afriko kaj plej el Azio escepte sudorienton
  • Egretta garzetta nigripesIndonezio orienten ĝis Novgvineo
  • Egretta garzetta immaculataAŭstralio kaj (nereprodukte) Novzelando, ofte konsiderata sinonima kun E. g. nigripes

Tri aliaj egretaj taksonoj estis foje klasitaj kiel subspecio de la Malgranda egretardeo en la pasinto sed estas nune konsiderataj kiel du separataj specioj. Estas la Okcidenta rifegreto Egretta gularis kiu loĝas en la marbordo de Okcidenta Afriko (Egretta gularis gularis) kaj el la Ruĝa Maro al Barato (Egretta gularis schistacea), kaj la Duforma egreto Egretta dimorpha, troviĝanta en Orienta Afriko, Madagaskaro, Komoroj kaj Aldabro.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

En nereprodukta plumaro, gvate.
Dumfluge en Laguno de Venezio, Italio

Temas pri ardeo ĉ. 55-65 cm longa kun enverguro de 88–100 cm kaj pezo de 350–710 g. Ĝi estas iom pli granda ol la Ralardeo, sed pli svelta. Ne estas seksa duformismo. Plumaro estas lume blanka. De la nuko etendiĝas malantaŭen 2-3 longaj ornamplumoj (20 cm). La falintaj ornamplumoj sur la dorso troetendas la korpon, la fino kliniĝas supren. Ankaŭ en brusto estas longaj ornamplumoj. Ĝia bekobazo nome nuda senpluma haŭtaĵo inter la beko kaj la okuloj iĝas ruĝa aŭ blua. La okulirisoj estas helflavaj. La nomiga subspecio garzetta havas la krurojn nigraj, la fingrojn tre flavaj kaj la sveltan bekon nigra. Oni povas bone vidi tiujn flavajn piedojn eĉ dum ties flugado, el proksimo. Ankaŭ la Malgranda ardeo – kiel aliaj ardeedoj – flugas havante kuntiritan kolon kaj etenditajn krurojn. La flugmaniero estas facila, la flugbatoj estas pli oftaj ol tiu de la Granda egretardeo. El malproksimo, ĝi similas al Ralardeo, kiam oni ne vidas flavajn kolorojn de Ralardeo. Sed la Ralardeo flugas per pli oftaj batoj kaj estas pli malsvelta dum flugado.

Junuloj estas similaj al nereproduktaj plenkreskuloj sed havas verdecnigrajn krurojn kaj pli senkolorajn flavajn piedojn, krom nudan senpluman haŭtaĵon inter la beko kaj la okuloj grizverdeca. La subspecio nigripes diferencas je tio ke havas flavan haŭtaĵon inter la beko kaj la okuloj, kaj nigrecajn piedojn.

La Malgranda egretardeo estas ĉefe silentema sed faras variajn kvakadojn kaj glugladajn alvokojn je siaj reproduktaj kolonioj kaj produktas akran alarmalvokon kaze de ĝenado. Ĝia voĉo estas malofte aŭdebla akra, longsona krio „ĥre:".

Distribuado kaj konservado[redakti | redakti fonton]

E. g. nigripes en reprodukta plumaro, Tajpeo
Malgranda egretardeo.

Ties reprodukta distribuado estas en humidejoj en varmaj moderklimataj al tropikaj partoj de Eŭropo (Francio, Hispanio, Italio, Balkanio, Kaŭkazo, Turkio), Afriko, Azio, kaj Aŭstralio. En pli varmaj lokoj, plej birdoj estas konstante loĝantaj birdoj; nordaj populacioj, inklude multajn eŭropajn birdojn, migras al Afriko kaj suda Azio. Ili povas ankaŭ vagadi norden fine de somero post la reprodukta sezono, kio povis helpi ties nunan teritorian etendon. Tutmonde la Malgranda egretardeo ne estas listata kiel minacata specio.[3]

La eŭropa populacio komence de la 21a jarcento estas ĉirkaŭkalkualta je 68.000 al 94.000 reproduktaj paroj. Pli ol 10.000 paroj estas el Italio, Hispanio kaj Francio. En Centra Eŭropo estas ĉefe en Hungario, kun 600 al 1.000 paroj.

Statuso en nordokcidenta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Historia priserĉado montris, ke la Malgranda egretardeo estis iam ĉeesta, kaj probable komuna, en Granda Britio, sed iĝis formortinta tie pro kombino de troa ĉasado fine de la mezepoka periodo kaj klimata ŝanĝo komence de la Malgranda glacia epoko. La inkludo de 1,000 egretoj (inter nombraj aliaj birdoj) en bankedo por celebri la surtronigon de George Neville kiel Arkiepiskopo de York ĉe la kastelo Cawood Castle en 1465 indikas la ekziston de granda populacio en norda Anglio tiam, kaj ili estis listitaj ankaŭ en la kronigofesto de la reĝo Henriko la 6-a en 1429.[4][5] Ili estis jam malaperintaj meze de la 16a jarcento, kiam William Gowreley, 'yeoman purveyor to the Kinges mowthe', "devis mendi suden" egretojn.[5]

Pluajn malpliiĝojn okazis tra Eŭropo kiam la plumoj de la Malgranda egretardeo kaj de aliaj egretoj estis mendataj por ornami ĉapelojn. Ili estis uzataj tiucele ekde almenaŭ la 17a jarcento sed en la 19a jarcento tio iĝis frenezo kaj la nombroj de egretaj haŭtaĵoj pasintaj tra komercistoj atingis milionojn. Oni eĉ setligis egretajn bredofarmojn kie la birdoj povis estis senplumigitaj sen esti mortigitaj sed plej el la liverado estis akirita el ĉasado, kio malpliigis la populacion de la specio danĝere al malaltaj niveloj kaj spronis la kreon de la brita Royal Society for the Protection of Birds en 1889.

Ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj, la Malgranda egretardeo iĝis limigita al suda Eŭropo, kaj oni akceptis konservadajn leĝojn protektantajn la specion. Tio permesis la fortan rekuperon de la populacio; ĉirkaŭ la venontaj malmultaj jardekoj ĝi iĝis pliiĝante komuna en okcidenta Francio kaj poste en la norda marbordo. Ili reproduktiĝis en Nederlando en 1979 kun pliaj reproduktadoj el 1990-aj jaroj antaŭen.

En Britio ĝi estis rara vaganto el ties malapero de la 16a jarcento ĝis la fino de la 20a jarcento, kaj ne reproduktiĝis. Ĝi ĵus iĝis tamen regula reprodukta specio kaj estas komune, ofte en grandaj nombroj, ĉe favoraj marbordaj lokoj. La unua ĵusa reprodukta registro en Anglio okazis en insulo Brownsea ĉe Dorset en 1996, kaj la specio reproduktiĝis en Kimrio la unuan fojon en 2002.[6] La populacia pliiĝo estis rapide sinsekva, kun ĉirkaŭ 750 paroj reproduktantaj en preskaŭ 70 kolonioj en 2008,[7] kaj postreprodukta totalo de 4,540 birdoj septembre 2008.[8] En Irlando la specio reproduktiĝis la unuan fojon en 1997 en loko de la Graflando Cork kaj la populacio ankaŭ tie pliiĝantis rapide ekde tiam, kaj nun reproduktiĝas en plej irlandaj graflandoj ĉirkaŭ 2010.

Statuso en Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo, nereproduktanta, E. g. immaculata, Okcidenta Aŭstralio, Aŭstralio.

En Aŭstralio, ties statuso varias el ŝtato al ŝtato. Ĝi estas listata kiel 'Minacata' en la Viktoria Flora and Fauna Guarantee Act (1988).[9] Laŭ tiu Act, oni preparis agadon por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[10] En la provizora listo de 2007 de minacata vertebrula faŭno en Viktorio, la Malgranda egretardeo estis listita kiel endanĝerita.[11]

Koloniigo de la Nova Mondo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda egretardeo startis lastatempe koloniigi teritoriojn de la Nova Mondo. La unua registro estis en Barbado en aprilo 1954. Ĝi ekreproduktiĝis en la insulo en 1994. Birdoj vidatas kun pliiĝanta reguleco kaj loĝas el Surinamo kaj Brazilo sude al Novlando kaj Kebekio norde. Birdoj el la orienta marbordo de Nordameriko supozite moviĝas norden kun la Blankaj egretoj el Karibio.

En Junio 2011, oni vidis Malgrandan egretardeon en Majno, ĉe la Marĉo Scarborough, ĉe la Centro Audubon. <http://www.wmtw.com/news/28400447/detail.html>

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

E. g. garzetta en reprodukta plumaro aktive kaptante predon en Kalkato.

La Malgranda egretardo vivas en marĉoj, apudriveraj arbaroj, marĉetaj herbejoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda egretardeo serĉas la nutraĵon per senmova gvatado en malprofunda akvo, sed dum la fiŝkaptado pli multe moviĝas ol la Granda egretardeo. Ĝi ofte kuradas tien-reen per kelkfoje suprenĵetante la flugilojn aŭ movante akvon per siaj piedoj por ĝenmovi la fiŝojn, tiam ĝi bek-serĉas en la akvo dekstre-maldekstre. La Malgranda egretardeo manĝas fiŝojn, insektojn, amfibiojn, krustulojn, kaj reptiliojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi nestas kolonie ofte kun aliaj vadbirdoj ĉefe ardeoj. Ĝi konstruas la neston el bastonetoj sur altan arbon aŭ malaltan arbuston en marĉa areo, kareksejo aŭ bambuejo. En kelkaj lokoj kiaj la insuloj de Kaboverdo, ili nestumas usr klifoj. Paroj defendas malgrandan reproduktan teritorion, kutime etende ĉirkaŭ 3–4 m el la nesto. La ino demetas 3 al 5 ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum 21–25 tagoj ĝis eloviĝo. Ili estas ovalformaj kaj havas palan, nebrilan, bluverdecan koloron. La junuloj estas kovrataj de blanka lanugo, kaj estas zorgataj de ambaŭ gepatroj ĝis ekflugo post 40 al 45 tagoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ovo de Egretta garzetta

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Egretta garzetta. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Datumbazero priskribas kial ĉi specio estas plej malzorgiga
  2. Avibase Little Egret Egretta garzetta
  3. 3,0 3,1 (1992) Handbook of the Birds of the World, vol. 1. Barcelona: Lynx Edicions, 412. ISBN 84-87334-10-5. 
  4. Stubbs, F. J. (1910). The Egret in Britain. Zoologist 14 (4): 310–311.
  5. 5,0 5,1 Bourne, W. R. P. (2003). Fred Stubbs, Egrets, Brewes and climatic change. British Birds 96: 332–339.
  6. Royal Society for the Protection of Birds UK RSPB information on the Little Egret spread into Britain. Alirita Januaro 2008.
  7. Holling, M. et al. (2010). Rare breeding birds in the United Kingdom in 2008. British Birds 103: 482–538.
  8. Calbrade, N. et al. (2010). Waterbirds in the UK 2008/09. The Wetland Bird Survey. ISBN 978-1-906204-33-4.
  9. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  10. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  11. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007). Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, 15. ISBN 978-1-74208-039-0. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • D. W. Snow & C. M. Perrins (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 1, Oxford University Press
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj