Malgranda flamengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda flamengo
Malgranda flamengo
Malgranda flamengo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Genro: Phoenicopterus
Specio: Ph. minor
Phoenicopterus minor
(Geoffroy Saint-Hilaire, 1798)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda flamengo (Phoenicopterus minor) estas specio de la familio de birdoj kiu enhavas la flamengojn kiu loĝas en Afriko (ĉefe ĉe orientafrika Rifta Valo) kaj en suda Azio (Pakistano kaj nordorienta Barato). Oni registris birdojn foje el plia nordo, sed tiuj estas ĝenerale konsiderataj fuĝintoj. Ekzemple en suda Hispanio, kie ili estas tre raraj vagantoj. oni ne konas subspeciojn de tiu ĉi specio.[1]

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La Malgranda flamengo estas la plej malgranda kaj plej multnombra flamengo, probable nombrante ĝis du milionoj da individuoj. Ili ĝenerale pezas 2.0 kg, estas 0.99 m altaj kaj havas enverguron de 0.99 m.

En Lago Ĉiliko, Oriso, Barato.

Plej plumaro estas rozblankeca. La plej klara diferenco inter tiu specio kaj la Roza flamengo, ununura alia malnovmonda specio, estas la multe pli etenda nigra areo de la beko. Grando estas malpli helpa se la individuoj ne estas proksimaj, ĉar ambaŭ seksoj de ĉiu specio diferencas laŭ alto.

Tiu specio manĝas ĉefe Spirulina, algoj kiuj kreskas nur en tre alkalaj lagoj. Kvankam ili estas bluverdaj, tiuj algoj enhavas la fotosintezajn pigmentojn kiuj donas al la birdoj ties rozan koloron. Ties profunda beko estas specializata por filtri malgrandegajn manĝerojn. La Malgranda flamengo manĝas ankaŭ salikokojn.

Malgrandaj flamengoj estas predoj de vario de specioj, inklude la Marabuojn, Pavianojn, la Afrika maraglo kaj la Sovaĝa kato.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Phoeniconaias minor MHNT

En Afriko, kie ili estas plej multnombraj, la Malgrandaj flamengoj reproduktiĝas ĉefe en la tre koroda Lago Natron en norda Tanzanio. Ties aliaj afrikaj reproduktejoj estas ĉe Etoŝa Salebeno, Sua Salebeno kaj la diglago Kamfers. La lasta konfirmita reproduktejo ĉe Aftut es Saheli en marborda Maŭritanio estis en 1965. Reproduktado okazis ankaŭ ĉe la Lago Magadi en Kenjo en 1962 kiam la Lago Natron estis netaŭga pro inundo. Komence de la 20a jarcento oni observis reproduktadon ankaŭ ĉe la Lago Nakuru.[2]

La specio reproduktiĝas ankaŭ en sudokcidenta kaj suda Azio. En 1974 ili reproduktiĝis ĉe Rann de Kuĉo, sed ekde tiam nur ĉe la salebenoj Zinzuvadia kaj Purabĉeria en nordokcidenta Barato.[2]

Kiel ĉe ĉiuj flamengoj, la ino demetas ununuran kretecan blankan ovon sur amaseto kiun ili konstruas el koto. La idoj aliĝas al “infanvartejoj” tuj post eloviĝo, foje laŭ nombroj de centmil da individuoj. Tiuj “infanvartejoj” estas kontrolataj de kelkaj plenkreskuloj kiuj portas ilin piedire al nesala akvo, per veturo kiu povas atingi 32 km.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Granda aro de Malgrandaj flamengoj ĉe la Lago Bogoria, Kenjo

Spite esti plej multnombra specio de flamengo, ĝi estis klasita kiel preskaŭ minacata pro sia malpliiĝanta populacio kaj malalta nombro de reproduktejoj, kelkaj el kiuj estas minacataj de homa aktivado.[3]

La populacio en la du ŝlosilaj orientafrikaj lagoj, nome Nakuru kaj Bogoria, akre suferis lastajn jarojn pro supozata pezmetala venenado, dum ties unuaranga afrika reprodukta areo en la Lago Natron estas nune sub minaco de proponita faktorio de sodo (kaŭstika sodo, natrio) je la konto de Tata Chemicals.[4] La ununura reprodukta loko en Sudafriko, situanta ĉe Akvorezervejo Kamfers Dam, estas minacata pro poluado kaj invada disvolviĝo.[5]

La Malgranda flamengo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, and C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio.
  2. 2,0 2,1 Mark D. Anderson (April/May 2008). “A Vision in Pink, Lesser Flamingo Breeding Success”, Africa - Birds & Birding 13 (2), p. 42–49. 
  3. Anderson, Mark D. Save the Flamingo. Alirita 2008-08-20.
  4. (August/September 2007) “TA-TA to Lake Natron's flamingos”, Africa - Birds & Birding 12 (4), p. 16. 
  5. Macleod, Fiona, "Flamingo row: Officials 'under house arrest'", Mail&Guardian, 2008-08-20. Kontrolita 2008-08-20.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Böttger, Dr. Heinz Gläsgen, Jens-Uwe Heins, Kurt Möbus, Ulrich Nebelsiek, Hans Oberländer, Udo Pini, Monika Rößiger, Claus M. Schmidt, Holger Schulz, Herman Sülberg kaj Beatrix Stoepel: Expeditionen ins Tierreich, HVK (?), ISBN 3-576-11062-3
  • David Burnie: Tiere, Dorling Kindersley, ISBN 3-8310-0202-9
  • Dominic Couzens: Seltene Vögel – Überlebenskünstler, Evolutionsverlierer und Verschollene. Haupt Verlag, Bern 2011, ISBN 978-3-258-07629-4
  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, Band 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro kaj filmeto[redakti | redakti fonton]