Malgranda galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda galinago
Lymnocryptes minimus (Marek Szczepanek).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Lymnocryptes
Boie, 1826
Specio: L. minimus
Lymnocryptes minimus
(Brunnich, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Lymnocryptes minimus

La Malgranda galinago, Lymnocryptes minimus estas, kiel informas ties nomoj kaj latinscienca kaj esperanta eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Temas pri la plej malgranda inter galinagoj kaj de la propra genro Galinago kaj de la aliaj similaj kaj la ununura specio en la genro Lymnocryptes kiu estas sufiĉe diferenca de la aliaj galinagoj aŭ skolopoj (Thomas et al., 2004).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas marĉoj, tundro kaj humidaj herbejoj kun malalta plantaro en norda Eŭropo, ĉefe en Skandinavio, kaj norda Rusio.

La Malgranda galinago estas migrantaj birdoj kiuj vintras en Danio, Britio, Francio kaj la Oceano Atlantiko kaj la Maro Mediteraneo, aliaj marbordoj de Eŭropo, Afriko kaj Barato ĝis Kamboĝo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Malgranda galinago estas pli malgranda -19 cm longa kaj pezo de ĝis 120 g- ol la Komuna galinago kaj havas relative pli helan kaj mallongan bekon. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn kaj dikan kapon. La korpo estas bruna kaj ne punktita supre kaj tre hela sube -pli ol la Komuna galinago-. En tiu malhela dorso videblas tre klare kaj bele du flavhelaj strioj laŭlonge de la dorso. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj ne estas hela strio ĉe la mezo de la krono kiel ĉe aliaj galinagoj sed tute nur malhela krono. La flugiloj estas pintakraj, mallarĝaj kaj montras flavecajn makulojn. La vosto estas malhela kaj kojnforma. Junuloj estas iomete malpli koloraj kaj havas flavajn krurojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Malgranda galinago manĝas en milda koto per tuŝoprobado aŭ bekoplukado per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj tervermojn kaj eventuale plantan materialon. Ili estas malfacile videblaj, pro ties kamuflado en sia medio.

Maskloj ludas flugajn ceremoniojn dum pariĝado kaj faras brukanton kiel ĉevalgalopado. Ili estas silentaj vintre.

Ili nestumas en bone kaŝita loko surplanke, kie la ino demetas 3-4 grizflavajn ovojn kaj kovas dum ĉirkaŭ tri semajnoj.

La Malgranda galinago povas esti tre sekretemaj en vintrejoj kaj pro tio malfacile videblaj. Pro tio birdoŝatantoj rekonas ilin pro ties diferenca konduto kiam ili estas ĝenataj de fremduloj. Tiu specio kaŭriĝas kaj ne ekflugas ĝis kiam la invadulo estas je unu metro; tiam ili ekflugas malllongan distancon por kamufli denove inter plantaro.

La Malgranda galinago, Lymnocryptes minimus estas unu el la birdaj specioj protektita de internacia traktato favore la afrikeŭraziaj migrantaj birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Kroma Materialo