Malgranda glacia epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo de la Suba Grindelwald-Glaĉero de Caspar Wolf dum la Eta Glaciepoko, kiam la kreskinta glaĉero detruis parton de la vilaĝo Grindelwald

La Malgranda Glacia EpokoEta Glaciepoko estis periodo da malvarmiĝado ekde la meza 14-a ĝis la meza 19-a jarcentoj. Tiu malvarmiĝado, kiu estas konfirmita per implicitaj temperaturaj mezuroj de arbaj ringoj kaj glaciaj cilindroj, krome de historiaj informoj, sekvis nekutime varman periodon, la tiel nomata Mezepoka Varma Periodo, dum kiu vinberoj kultiviĝis en Anglio.

La Malgranda Glacia Epoko venigis akre malvarmegajn vintrojn al multaj partoj de la mondo, sed estas plej plene dokumentita en Eŭropo kaj Nordameriko. Dum la meza 17-a jarcento, glaciaroj en la Svisaj Alpoj antaŭeniĝis, grade englutante bienojn kaj premegante tutajn vilaĝojn. La rivero Tamizo kaj la kanaloj kaj riveroj de Nederlando ofte glaciiĝis vintre, kaj homoj glitkuris kaj eĉ festis sur la glacio. Dum la vintro de 1780, la novjorka haveno glaciiĝis, ebligante homojn marŝi de Manhatano al Staten-Insulo. Mara glacio ĉirkaŭinta Islando etendiĝis ĝis kilometroj ĉiudirekte, fermanta la havenojn de tiu insula lando al ŝipado.

La severaj vintroj tuŝis homan vivadon en manieroj grandaj kaj malgrandaj. Malsategoj okazis pli ofte (unu en 1315 mortigis 1.5 milionoj da homoj sole), kaj mortoj pro malsano pliiĝis. La loĝantaro de Islando duoniĝis. La Malgranda Glacia Epoko povas vidiĝi en la tiutempa arto; ekzemple, neĝo regas multajn pentraĵojn pri vilaĝoj de la flandra pentristo Pieter Brueghel la pli juna, kiu vivis de 1564 ĝis 1638.

Sciencistoj trovis du kredeblajn kaŭzojn de la Malgranda Glacia Epoko: malpliiĝita sunmakula agado kaj pliiĝita vulkana agado. Oni ankaŭ spekulativas ke loĝantara malpliiĝado de Eŭropo dum la Nigra Morto, kaj la konsekvenca malpliiĝado de agrikultura produktokvanto, eble plidaŭrigus la Malgrandan Glacian Epokon.

De 1645 ĝis 1715, ĝuste en la mezo de la Malgranda Glacia Epoko, suna agado - kiel vidiĝis per sunmakuloj - estis malaltega, kun iuj jaroj havintaj neniom da sunmakuloj. Tiu periodo koniĝas kiel la Minimumo Maunder. Kia precize ligilo ekzistas inter malalta sunmakula agado kaj malvarmiĝado ne estas konstatita, sed sciencistoj diras ke la koincido de la Minimumo Maunder kun la plej malvarma parto de la Malgranda Glacia Epoko ege sugestas tian ligilon.

Tra la tuta Malgranda Glacia Epoko la mondo ankaŭ spertis pliiĝita vulkana agado. Kiam vulkano erupcias, ties cindroj etendiĝas alte en la atmosferon kaj povas disiĝi kovri la tutan mondon. Tiu cindra nubo blokas iom da eniranta suna radiado, sekviganta tutmondan malvarmiĝadon kiu povas daŭri dum ĝis du jaroj post erupcio. Ankaŭ eliĝata per erupcioj estas sulfuro en la formo de SO2 gaso. Kiam tiu gaso atingas la stratosferon ĝi fariĝis sulfata acido eroj, kiu reflektas la sunradiojn, plu malpliigante la kvanton da radiado atinganta la teran supraĵon. La 1815-a erupcio de Tambora en Indonezio plenigis la atmosferon kun cindroj; la sekva jaro, 1816, fariĝis konata kiel la Jaro Sen Somero, kiam frosto kaj neĝo raportiĝis en junio kaj julio en kaj Nova Anglio kaj norda Eŭropo.

Ek de proksimume 1850, la tutmonda klimato komencis varmiĝi kaj oni povus diri ke la Malgranda Glacia Epoko finiĝis tiam.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]