Malgranda hindia zibeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda hindia zibeto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Viveredoj Viverridae
Subfamilio: Viverenoj Viverrinae
Genro: Viverricula
Specio: V. indica
Viverricula indica
Desmarest, 1804
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malgranda hindia zibeto (Viverricula indica) estas specio el la ordo de karnovoruloj kaj la familio de viveredoj. Ĝi dislokiĝas en orienta, suda kaj sudokcidenta Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio, Srilanko kaj Sumatro, Javo kaj Balio de Indonezio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas longan korpon kun pinta muzelo kaj mallongaj kruroj. Ĝi estas kovrita de grizbruna hararo kun nigraj makuloj. Ĉe ĝia dorso estas 6-8 malhelaj strioj, kaj ĉe ĝia vosto troviĝas po 7-9 nigraj kaj blankaj harringoj. Ĝi longas 45-63 centimetrojn, pezas 2-4 kilogramojn, kaj ĝia vosto estas 30-43 centimetrojn longa.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

La malgrandaj hindiaj zibetoj vivas sur arboriĉaj montetoj kaj en arbedaroj kaj herbaroj. Ĝenerale ili vivas unuope, sed hazarde aktivadas pare. Tage ili sin kaŝas en kavernoj, densaj arbustaroj, rokfendoj kaj herbaroj por ripozi kaj dormi, kaj nokte iras serĉi nutraĵojn ĉe arbaroj, riveretoj kaj eĉ ĉirkaŭ vilaĝoj. Ili manĝas musojn, ranojn, lacertojn, birdojn kaj ties ovojn, insektojn, kaj ankaŭ fruktojn kaj radikojn. Ili ankaŭ ŝatas manĝi putrintan karnon.

Tiu orientalisa specio estas tre lerta en arbogrimpado, sed ĝi tamen preferas aktivadi surtere, eĉ se ĝi estas persekutata de ĉashundo, ĝi ne grimpas sur arbon, sed anstataŭe kuras zigzage en arbustaro por sin kaŝi. Ĝi havas akrajn flarsenton kaj aŭdkapablon. La malgrandaj hindiaj zibetoj povas generi en ajna sezono de la tuta jaro, sed ili ofte pariĝas en printempo kaj la zibetino naskas en somero, ĉiufoje 2-5 idojn post gravedeco de du kaj duona monatoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Tre valora estas la felo de la malgranda hindia zibeto, per kiu oni povas fari peltaĵon, ĉapon kaj gantojn. Ĝiaj malmolaj haroj kaj haroj de ĝia vosto estas uzataj por fari brosojn kaj penikojn.