Malgranda korako

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda korako
Malgranda korako
Malgranda korako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. mellori'
Dunomo
Corvus mellori
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Malgranda korako (Corvus mellori) estas granda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj kaj de la genro Corvus. Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio kaj estis separita nur en 1967 el la Aŭstralia korako (C. coronoides) kiel diferenca specio. La plej grava diferenco inter kelkaj estas la voĉo. Averaĝe ĝi estas iom pli malgranda ol la Aŭstralia korako (48-50 cm longa), kvankam la grandoj foje koincidas inter ambaŭ specioj. Tiu birdo estas iom pli socia specio kompare, ofte formante grandajn arojn kiuj vagadas libere ĉe ampleksaj areoj serĉe de manĝo.

Enhavo

[redakti] Aspekto

Tiu birdo estas tutnigra birdo kun ankaŭ nigraj piedoj kaj beko kaj blanka iriso ege kontrasta kun la resto de la korpo. La plumaro estas brila kun blupurpura al bluverda nuanco, verdeca ĉe orelkovriloj, depende de la lumo. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed havas malhelajn okulojn.

Distribumapo

[redakti] Distribuado kaj habitato

La teritorio de la Malgranda korako estas ĉe sudorienta Aŭstralio el suda Suda Aŭstralio, Viktorio kaj Novsudkimrio, en arbustejoj, agrikulturaj areoj kaj paŝtejoj.

[redakti] Kutimaro

[redakti] Dieto

Ĝi kutime prenas pli da vegetala materialo ol la C. coronoides kaj manĝas ĉefe surgrunde, sed estas probable ĉiomanĝanta je simila etendo kiel aliaj specioj de la genro Corvus kiam estas oportuno.

[redakti] Nestumado

Malgranda korako ofte nestumas en izolita kolonio de ĝis 15 paroj. Ili estis often konstatitaj havantaj kelkajn nestojn ene de la nestoteritorio de ununura Aŭstralia korako kiu, supozeble pro diferenta manxgoprefero, ŝajne ne konsideras ilin kiel minaco al siaj propraj manĝoresursoj.

[redakti] Voĉo

La alvoko estas gorĝeca "kar-kar-kar-kar""ark-ark-ark-ark".

[redakti] Fortligoj

[redakti] Referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj