Malgranda kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda kukolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Piaya
Specio: P. minuta
Piaya minuta
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda kukolo, Piaya minuta, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Tiu birdo estas loĝanta reproduktanto el nordokcidenta Panamo, Kolombio kaj el Trinidado suden ĝis Bolivio, Peruo kaj Brazilo.

La Malgranda kukolo troviĝas en manglejoj, marĉoj kaj arbustaj arbaroj ĉe akvo. La ino demetas du blankajn ovojn en profunda pokalnesto en arbo aŭ bambuo.

Tiu ĉi specio estas ĉirkaŭ 27 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 40 g. Plenkreskulo estas ĉefe avelkolora, kun grizeca suba ventro, pli bruna vosto kaj blankaj pintoj en la vostoplumoj. La beko estas flava, mallonga kaj kurba; la irizo estas ruĝa. Nematuruloj estas malhelbrunaj kun nigra beko kaj sen blankaj pintoj.

La Malgranda kukolo faras akrajn alvokojn kiel ĉek kaj kak dummanĝoserĉo en malaltaj branĉoj de insektoj. Tiu ĉi estas timida specio kiu kutime kaŝas sin.

Referencoj


Eksteraj ligiloj