Malgranda orelstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda orelstrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Otus
Specio: O. scops
Otus scops
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda orelstrigo, Eŭropa malgranda orelstrigo (Otus scops), konata ankaŭ kiel Eŭropazia malgranda orelstrigo, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la grupo de la turstrigo, nome Titonedoj.

Disvastiĝo


oranĝe: somero
verde: la tutan jaron aŭ parte migranto
blue: Vintra teritorio

Tiu birdo reproduktiĝas en suda Eŭropo (el Iberio al la Balkanoj) orienten al okcidenta kaj centra Azio. Ĝi estas migranta, kiu vintras en pli suda Eŭropo kaj sub-Sahara Afriko. Ĝi estas rara norde de sia reprodukta teritorio, kutime nur kiel printempa vizitanto; sed en kelkaj partoj de sia teritorio povas esti la plej abunda nokta rabobirdo post la noktuo. Estas tre malprobable ke tiu nokta specio estas trovata for de la reprodukta sezono, se ne alvokas. Ĝi estas la plej malgranda nokta rabobirdo en plej parto de sia teritorio, ekzemple en Iberio.

Kutimaro

Ĝi reproduktiĝas en malferma arbaro, riveraj arbaretoj, parkoj kaj ĝardenoj. La ino demetas 3-6 ovojn (plej ofte 4 aŭ 5) el aprilo al junio en arba (ekzemple popla) aŭ mura truo kaj foje en jam uzita nestoj de laiaj birdoj. La idoj elnestiĝas post 25 tagoj. Ĝi manĝas etajn predojn kiel grandajn insektojn (ĉefe) kaj aliajn senvertebrulojn, sed ankaŭ etajn ronĝulojn aŭ eĉ birdojn. Ĝi estas preskaŭ tute nokta. La Malgranda orelstrigo gvatas rekte kaj montras etajn oreltufojn ĉefe dum alarmo.

Aspekto

Tiu ĉi estas eta strigo, 19-21 cm longa kun enverguro de 47-54 cm kaj pezo de 70 ĝis 154 g, ne tiom granda kiom la noktuo. Ĝi estas ĉefe grizbruna kaj tre makulita (kio helpas kamuflon), kun pli helaj vizaĝo, subaj partoj kaj ŝultra linio. La okuloj estas grandaj kaj flavaj, ĉirkaŭitaj de nigra zono kiu sekvas al la oreltufoj. Ĝi estas pli malfortika kaj havas pli malgrandan kapon ol la noktuo. Tiu ĉi specio flugas tre rekte per siaj longaj mallarĝaj flugiloj, kiuj adaptiĝas al migranta kutimaro.

La alvoko estas profunda monotona fajfo farita de ambaŭ seksoj kaj facile rekonota. Ĝi estas simila al la alvoko de bufo.

Ili vivas ĝis 10 jarojn. Temas pri iom malpliiĝanta specio en kelkaj partoj de sia teritorio sed konstanta aŭ eĉ iom pliiĝanta en aliaj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda