Malgranda otido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La malgranda otido (Otis tetrax aŭ pli bone Tetrax tetrax, ununura specio de ties genro) estas birdo el la ordo de gruoformaj birdoj kaj familio de otidedoj, el kies familio estas unu el la plej malgrandaj specioj.

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda Otido
Drop malý.jpg

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: ''''Tetrax'''' 'Tetrax'
Specio: Malgranda Otido 'Tetrax tetrax'
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda otido estas palearkta specio kiu vidiĝas en suda kaj centra Eŭropo -ĉefe Iberio (inter 50.000 kaj 100.000 birdoj, sed malpliiĝintaj pro maŝinado terkultura) kaj Francio-, okcidenta kaj centra Azio, ekzemple Ŝinĝjang de Ĉinio kaj ankaŭ en Japanio. Ĝi estas la plej malgranda el la otidoj en Ĉinio. Sudeŭropaj birdoj estas loĝantaj; la aliaj migras suden vintre.

Ili loĝas en stepoj, herbejoj kaj ebenaj terkulturejoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dum sezono de fekundiĝo la virbirdo havas nigrajn kaj blankajn striojn sur la kolo, nome unue pli larĝan nigran zonon kiu kovras preskaŭ la tutan kolon, kie videblas una blanka strieto laŭforma de litero vo; poste alia blanka kaj poste pli sube alia nigra; tiuj du lastaj povas esti de malsimilaj larĝecoj; la kapo estas grizblua. Dum vintro la maskla kaj femala birdoj portas samkoloran plumaron -brunaj striitaj dorso, kolo kaj kapo kaj blankaj subaj partoj- kaj ambaŭ havas larĝan blankan pecon sur la flugiloj.

Temas pri grandaj birdoj de 40 ĝis 45 cm longaj kaj kun enverguro de 90 cm, sed ne tiom grandaj kiom la Granda otido, sed iom malpi ol duone. La kruroj estas longaj kaj fortikaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La malgrandaj otidoj vivas en vastaj stepoj kaj sekaj kampoj kun kaŝiga herbaro kaj nutras sin ĉefe per ĝermoj, bulboj, semoj, kaj ankaŭ akridoj, krustuloj, moluskoj kaj insektoj. Ili vivas en aroj -ĉefe vintre- kaj estas tre singardemaj. Surprizite, ili tuj forkuras, kaŝas sin surplanke aŭ forflugas tre rapide, forte skuante la flugilojn kaj produktante tre specifan sibladon per flugilfrapo, ĉar unu el la flugilplumoj estas iome pli mallonga. Iam ili sin levas alten en arka formo kaj iam abrupte alteriĝas.

Septembre ili komencas kolektiĝi en Azio kaj baldaŭ flugas al okcidenta Azio kaj Egiptio por tie travintri.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili flugas al la nordo por fekundiĝi ĉe la komenco de aprilo. Tie ili vivas komence en aroj kaj poste pare. Tiam la virbirdo kreskigas belajn plumojn. La gebirdoj ordinare pariĝas en elstara loko sur stepo. La virbirdo, kun levita vosto en formo de ventumilo, mallevitaj flugiloj kaj hirtigitaj gorĝoplumoj, malrapide rondiradas kaj de tempo al tempo saltadas, eligante mallongan krion. Tiam aliras birdino de fore kaj la pariĝo plenumiĝas. Se tiam aperas alia virbirdo, do certe okazas lukto. Tamen la masklo povas ripeti la pariĝadon kun aliaj inoj.

Maje la birdino komencas demeti ovojn en kavo sur stepo. Kutime en ĉiu nesto troviĝas 3-4, iam eĉ 9 ovoj ovalaj, olivkoloraj kun brunruĝaj makuloj. La birdino -tre kamuflakolora- kovas ovojn dum ĉ. tri semajnoj. La gepatroj nutras siajn idojn kaj ili vivas kune ĝis la fino de aŭgusto. Tiam la ido pezas 700-800 gramojn kaj povas flugi.

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]