Malgranda petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda petrelo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Hydrobates
Boie, 1822
Specio: H. pelagicus
Hydrobates pelagicus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malgranda petreloEŭropa petrelo (Hydrobates pelagicus) estas malgranda marbirdo el familio Hidrobatedoj kaj ordo de Procelarioformaj. Ĝi estas la nura membro de la genro Hydrobates.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Feroa poŝtmarko, rigardu la blankan pugostrion.

Ĝi grandas ĉ. 15–16 cm longe kun enverguro de 38–42 cm, nome ĝi estas la plej malgranda eŭropa marbirdo. Ĝi havas longajn flugilojn, tre malhelbrunan koloron, dum la pugostrio estas okulfrape blanka, kaj estas alia blanka strio subflugile, sed ne tiom klara, dum la vosto estas anguleca. Ĝi estas granda nur kiel la Murhirundo, kun kiu ĝi surface similas pro sias malhela plumaro kaj blanka pugo, sed ekde malsupre oni konstatas, ke la petrelo ne havas blankajn subajn partojn, malkiel la Murhirundo. Ĝi povas esti distingata el la Forkvosta petrelo kaj el la Vilsona petrelo pro sia plia malgrando, diferenca pugobildo kaj flugmaniero.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas sur neatingeblaj insuloj en norda Atlantiko kaj okcidenta Mediteraneo, kun kerna populacio en okcidenta Irlando, nordokcidenta Skotlando kaj la Ferooj, kie la plej granda kolonio tutmonde reproduktiĝas sur la insulo de Nólsoy. La plej granda kolonio en la Mediteraneo troviĝas en la insulo de Malto nome Filfla kie estas ĝis 5,000 paroj. Ĝi estas strikte pelaga for de la reprodukta sezono, kaj tio, kun la malproksimeco de ties reproduktejoj, faras tiun ŝtormopetrelon malfacile observebla birdo el ĉeftero. Nur en Atlantiko akraj ŝtormoj povas puŝi tiun specion al ĉefteroj de sudokcidenta Irlando kaj Anglio. Tiu fakto estas tialo por la komuna nomo de ŝtormopetreloj.

La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 380.000 kaj 620.000 paroj, el kiuj ĉirkaŭ 20.000 korespondas al la Mediteraneo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi sekvas ofte ŝipojn eĉ sur malferma maro, flugas nur marproksime, sur la bordo aperas nur nokte. Ili povas vivi ĝis 32 jarojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Malgranda petrelo

Ĝi nestumas en kolonioj proskimaj al maro sur insuloj, rokoj en nestotruoj aŭ rokfendoj. La ino demetas ununuran blankan ovon. Ĝi estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj kaj rabmevoj, kaj eĉ evitas veni surteren dum noktoj de klara plenluna lumo. Kiel ĉe plej petreloj, ties piedira kapablo estas limigita al mallonga trenado al la nestotruoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas flugilfrapan flugmanieron, kaj pladumas sur la akva surfaco dum ĝi plukas manĝerojn el la planktono el la oceana surfaco. Ĝi estas facile vidata el ŝipoj, kiujn ili sekvas. Ĝi estas allogita facile de "ĉumo" (nome miksaĵo de fiŝaj internaĵoj, fiŝoleo, krevmaizo kaj foje kemiaĵo dimetilsulfido (CH3)2S) uzita de birdumantoj por allogi marbirdojn, kaj ŝajna malplena oceano tuje povas pleniĝi el centoj de tiuj birdoj.

Folkloro[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas familiara al maristoj, kaj multa folkloro asociiĝas kun tiu profeto de ŝtorma vetero. Ties plej komuna folklora nomo en la angla estas "Mother Carey's Chicken"[1] (kokidoj de Patrino Testudo(?)), konsiderinte la figuron de "Mother Carey" kiel supernatura estaĵo reprezentante la maron. Tiuj birdoj estis foje konsiderataj ankaŭ kiel animoj de mortintaj maristoj.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cooper, JC. (1992) Symbolic and Mythological Animals. Londono: Aquarian Press, p. 218. ISBN 1-85538-118-4.
  2. Vidu ĉe South Seas Companion

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]