Malgranda pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda pufino
Malgranda pufino
Malgranda pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus assimilis
(Gould, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • P. a. assimilis, Gould, 1838
    Tasmanmara malgranda pufino
  • P. a. elegans, Giglioli & Salvadori, 1869
    Sudatlantika malgranda pufino
  • P. a. tunneyi, Mathews, 1912
    Okcidentaŭstralia malgranda pufino
  • P. a. kermadecensis, Murphy, 1927
    Kermadeka malgranda pufino
  • P. a. haurakiensis, J. H. Fleming & Serventy, 1943
    Novzelanda malgranda pufino
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda pufino (Puffinus assimilis) estas marbirdo el ordo de procelarioformaj birdoj. Ĝi havas du subspeciojn, kiuj vivas ĉe la Kanariaj insuloj, Azoroj kaj Madejro (baroli); ĉe Kaboverdo (boydi) kaj aliaj insuloj de Makaronezio. Ĝenerale tiu specio loĝas tra la oceanoj de la Suda Hemisfero sude de Tropiko de Kaprikorno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Keulemans

La Malgranda pufino havas korpolongon de 25 ĝis 30 cm kaj flugilan enverguron de 58 ĝis 67 cm. La supra parto de la birdo estas relative unukolore fulgonigra, dum la suba parto estas blanka. Ĝi similas forte al Nordmara pufino. Kompare al tiu, ĝi havas relative obtuzan, mallongan kaj larĝan flugilon, plue blankon en la vango, tiel la nigra okulo estas forte rimarkebla.

Ĝi havas la tipan pufinan flugmanieron de la genro, malsuprenirante el flanko al flanko per rigidaj flugiloj kaj malmultaj flugilfrapoj, havante la flugilpintojn preskaŭ tuŝante la akvon, kvankam dum malforta vento ĝi havas pli flufgilfrapadan flugmanieron ol tiu de ĝiaj pli grandaj parencoj. Tiu birdo aspektas kiel fluganta kruco, kun ties flugiloj je rekta angulo el la korpo, kaj ĝi ŝanĝas el nigra al blanka dum la malhelaj supraj partoj kaj pli palaj subaj partoj estas alternative eksponitaj dum ĝi veturas malalte super la maro.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas gregema specio, kiu povas esti vidata en grandaj nombroj el ŝipoj aŭ el teraj elstaraĵoj, ĉefe aŭtune. Ĝi flugas rekte super la akvosurfaco, ne rektalinie, sed ofte per zigzago. Ĝi ne sekvas ŝipojn, male al parencaj specioj.

La Malgranda pufino demetas ovojn de februaro ĝis junio en etaj kolonioj en malfacile alireblaj terpremaĵoj. Tiujn oni vizitas nur nokte por eviti atakojn de grandaj mevoj. Unu birdoparo demetas, kaj kovas nur unu ovon. La Malgranda pufino nutras sin per malgrandaj fiŝoj, krustuloj kaj moluskoj, vermoj.

Super la maro, la eta pufino estas plej ofte malkriema, sed en senlunaj noktoj, la kolonioj eligas ridajn, ritmajn vokojn, akcente je la dua vokvoĉo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Informo el DNA indikas, ke la iama grupo de la Nordatlantika malgranda pufino (Bojda pufino, P. boydi kaj Barola pufino, P. baroli) estas pli proskima al la Makulpufino (Austin 1996, Heidrich et al. 1998), (kvankam multaj taksonomiistoj nune konsideras ilin distingaj specioj), kaj myrtae estas pli proksima al la Nevela pufino kaj eble al la Sokorpufino (Austin et al. 2004). Ankaŭ la Heinrota pufino estis foje konsiderata subspecio de tiu birdo; la rilato inter la Malgranda kaj la Makulpufino estas probable ne tiom proksima kiom dumlonge oni supozis (Austin 1996, Heidrich et al. 1998, Austin et al. 2001, sed vidu ankaŭ Penhallurick & Wink 2004, kaj Rheindt & Austin 2005).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. COI:10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF kompleta teksto
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)
  • Rheindt, F. E. & Austin, Jeremy J. (2005): Major analytical and conceptual shortcomings in a recent taxonomic revision of the Procellariiformes - A reply to Penhallurick and Wink (2004). Emu 105(2): 181-186. COI:10.1071/MU04039 PDF kompleta teksto