Malgranda rokanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda rokanaso
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. affinis
Aythya affinis
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda rokanaso (Aythya affinis) estas malgranda birdospecio de la grupo de la merganasoj el Nordameriko kiu migras suden tiom for kiom ĝis Centrameriko en vintro. Ĝi estas komune konata alternative kiel Malgranda blubekulo aŭ kiel Larĝabekulo pro sia distinga blua beko.[1] Ĝi estas ŝajne tre proksima parenco de la Granda rokanaso aŭ "blubekulo" (A. marila) el Holarkto , kun kiu ĝi formas superspecion.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo estas 38 – 48 cm longa, 41.7 – 43 cm averaĝe. Tiu specio povas pezi 454 – 1089 g; fakte maskloj pezas 820 g averaĝe kaj inoj rimarkinde malpli, je 730 g averaĝe.[3] Flugillongo (ne enverguro) estas ĉirkaŭ 20 cm ĉe maskloj kaj ĉirkaŭ 19 cm ĉe inoj; la tarso estas ĉirkaŭ 3.6 – 3.8 cm longa, kaj la beko estas 3.6 – 4.3 cm.[4] La enverguro estas 68 – 78 cm.[3]

Temas pri specio kun markata seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas nigran, brilan kapon kaj malgrandan tufon super nuko, nigran bruston, blankecgrizacan dorson kaj flugilojn kun pli malhela vermikulado kaj nigrajn eksterajn kaj grizecbrunajn unuarangajn flugoplumojn. La subaj partoj estas blankaj kun iome da oliveca koloro ĉe vermikulado ĉe flankoj, kaj flugoplumoj kaj vostokovriloj estas nigraj. Ina plenkreskulo havas blankan bendon ĉirkaŭ la bazo de la beko, ofte pli helan orelareon, kaj estas krome ĝenerale malhebruna supre, nuance al blanka en meza ventro. Masklo en eklipsa plumaro aspektas simila, sed kun tre malhelaj kapo kaj brusto, malmulte aŭ nenio blanka en kapo kaj kutime iome da grizeca vermikulado en flugiloj. Nematuruloj similas al inoj, sed estas pli senkoloraj kaj apenaŭ havas blankon ĉe la bekobazo. Ambaŭ seksoj havas blankajn duarangajn flugoplumojn, bluecgrizan bekon kun nigra "ungo" ĉe la pinto kaj grizajn piedojn; la maskloj havas brilflavajn irisojn, dum tiuj de inoj estas oranĝaj aŭ sukcenokoloraj kaj tiuj de nematuruloj estas brunaj. La lanugo de la anasidoj aspektas multe kiel tiuj de la rilataj specioj, kun malhebrunaj supraj partoj kaj palaj sablokoloraj subaj partoj, mentono, superokulo kaj nigraj punktoj.[4]

Tiuj birdoj ne estas tre voĉemaj, almenaŭ kompare al plaŭdanasoj. Inoj elsendas akran alvokon; dum pariĝado la maskloj produktas mildajn fajfojn. La inoj voĉas plej ofte ol tiuj de la Granda rokanaso – ĉefe dumflugo – sed ties alvoko estas pli febla, gorĝeca brrtt, brrtt.[5]

Identigo[redakti | redakti fonton]

Malgrandaj rokanasoj estas ofte malfacile distingeblaj el la Granda rokanaso kiam rekta komparo ne eblas, sed en Nordameriko granda anasaro de rokanasoj ofte havas ambaŭ speciojn. Inoj, junuloj kaj maskloj en eklipsa plumaro estas malfacile identigeblaj; estas konsiderinda koincido laŭlonge inter ambaŭ specioj, sed la Grandaj rokanasoj estas kutime rimarkinde pli fortikaj. Inoj kaj nematuruloj de Malgranda rokanaso tendencas havi malpli blankon ĉirkaŭ la beko, sed ankaŭ tio varias konsiderinde inter individuaj birdoj. La beko povas helpi; ĉe Malgranda rokanaso ĝi havas pli fortan kurbon ĉe supra bordo ol ĉe la Granda rokanaso, rezulte en fora parto kiu aspektas iom ebena kaj larĝa ĉe la Malgranda rokanaso – kaj de tie la alternativa nomo "larĝabekulo". Se la birdoj flugas, la plej fidinda signalo estas la blankaj duarangaj, dum ĉe la Granda rokanaso blanko etendas ankaŭ al la unuarangaj, for al flugilplintoj.[4]

Masklo de Kolumanaso (A. collaris) en reprodukta plumaro. Notu nigrajn flugilojn.

La inoj de la Malgranda rokanaso montras la karakteran pli malhelan irison (brilflava ĉe kaj inoj kaj malinoj de Granda rokanaso) je proksima distanco. La maskloj de Malgranda rokanaso en reprodukta plumaro estas rekoneblaj pro purpura anstataŭ verda nuanco en kapo kaj pli malhela dorso. Sed tio estas netute fidinda ĉar ĝi varias laŭ la helaj kondiĉoj, kaj tiuj birdoj estas ofte tro for el la observanto por vidi iun ajn nuancon. La plej bona trajto – se la unuarangaj flugoplumoj ne estas videblaj – estas la kapoformo ĉe la masklo de Granda rokanaso, la frunto estas kutime tre fortika, dum la nuko prezentas mildan neprofundan kurbon kaj povas aspekti preskaŭ rekte dekliva. La masklo de Malgranda rokanaso prezentas la malan formon, kun malpli fortika frunto kaj nuko kiu aspektas pli forte kurba aŭ eĉ angula pro la malgranda kresto. Kiam la birdoj levas siajn kapojn, tiuj diferencoj estas pli facile kontroleblaj, kaj post observi ambaŭ speciojn en rekta komparo, ili kutime estas pli facile rekoneblaj. Fakte, ĉe reprodukta plumaro la masklo de Malgranda rokanaso povus aspekti identa laŭ formo kaj grando al masklo de la Kolumanaso (A. collaris); la nigraj dorso kaj flugiloj de tiu specio estas malfacile konfuzeblaj kun la helaj de la maskloj de Malgranda rokanaso.[4]

Hibridiĝo

Ĉefe kaze de vagantaj birdoj en Eŭropo, la identigo estas komplika el hibridoj kun similaspektaj specioj Aythya. Escepte ĉe hibridoj inter ambaŭ specioj de rokanasoj, la plej fidinda marko estas la negra bekopinto de hibridoj, dum ĉe la rokanasoj nur la plej pinta pinto ("ungo") de la beko. Tio estas rekonebla eĉ je konsiderinda distanco, ĉar la rokanasaj bekoj aspektas uniforme grizaj eldistance, dum tiuj de hibridoj aspektas dukoloraj.

Eŭropaj hibridoj tipe implicas la Tufanason (A. fuligula), kio produktas idaron kiu havas malgrandan nukokreston malkiel iu ajn eŭropa specio Aythya. Inaj kaj nematuraj hibridoj tipe ne havas la blankan bekobazon, escepte ĉe tiuj inter la Malgranda rokanaso kaj la Kolumanaso, kie blanko etendas al la okulregiono. Sed ĉefe ĉe junuloj, la dukolora beko de hibridoj estas plej diagnoza.

Hibridaj kombinoj konataj el naturo kiuj similas al la Malgranda rokanaso estas la jenaj:

  • La okazo de hibridiĝo inter Malgranda rokanaso kaj Granda rokanaso en naturo estas pridisputata. Tiaj hibridoj povus esti identigataj certige nur el komparo per DNA. Sed dum ili povus ekzisti sennotigite, ili ne povas esti oftaj, ĉar tiuj specioj estas tre simpatriaj kaj tre proksime rilata, kvankam restas distingaj, sen signoj de grava introgresio.
  • Hibridoj inter Malgranda rokanaso kaj Kolumanaso estas rekoneblaj pro tre malhelaj flugiloj kontrastaj kun helgriza subaĵo pli ol ĉe la Malgranda rokanaso sed malpli ol ĉe la Kolumanaso.
  • Hibridoj inter la Malgranda rokanaso kaj la Blubeka merganaso (A. americana) estas rekoneblaj pro manko de kontrasto inter flugiloj kaj ventro kaj la senkolora bruneca kapo.
  • Hibridoj inter la Tufanaso kaj la Brunkapa anaso (A. ferina) estas preskaŭ nedistingeblaj el la Malgranda rokanaso, kvankam neniu patra specio similas al A. affinis.

Teorie ĉiu specio de Aythya kapablas produkti eventualajn fekundajn hibridojn kun iu ajn, kvankam pro siaj diferencaj teritorioj kaj kutimaraj eroj fare dum pariĝado plej el tiuj hibridoj estas konataj nur el birdoj tenitaj en kaptiveco sen samspeciaj partneroj.[6]

Distribuado kaj migrado[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas internaj lagetoj kaj marĉoj en tundro el Alasko tra okcidenta Kanado al okcidenta Montano; kelkaj reproduktiĝas oriente de Golfo James kaj de la Grandaj Lagoj. Rimarkindaj reproduktaj koncentroj, kun pli da duonmiliono da birdoj sezonpinte, povas esti trovataj en Alasko, en la arbaroj ĉe la valo de la rivero McKenzie kaj ĉe la humidejoj de Old Crow Flats. Tiuj birdoj migras suden (ĉefe tra la Migrovojoj Centra kaj de Misisipio) kiam la junuloj jam ekflugis kaj revenas fruprintempe, kutime alvenante al la reproduktejoj maje. La Malgranda rokanaso tipe veturas laŭ aroj de 25-50 birdoj kaj vintrumas ĉefe ĉe lagoj, riveroj kaj ŝirmaj marbordaj lagunoj kaj golfoj el la limo inter Usono kaj Kanado al norda Kolombio, inklude Centramerikon, Karibion kaj Bermudon. Vintrantaj Malgrandaj rokanasoj tipe troviĝas en nesalaj aŭ iomete salecaj habitatoj kaj malkiel la Granda rokanaso rare estas vidataj ĉemare kiam disponeblas nefrosta fluantakva habitato. Ili povas eĉ pasi vintron ĉe lagoj en parkoj, se ili ne estas ĝenataj, kaj ili loĝas eĉ en malgrandaj insuloj de Karibo kiaj Granda Kajmano. Miloj vintras ĉiujare ĉe la lagunoj Topolobampo en Meksiko, kaj eĉ en la plej suda ĉefa vintrejo – nome Ciénaga Grande de Santa Marta en Kolombio – centoj da birdoj povas esti vidataj. En Centrameriko estas aroj el julio antaŭen, sed vere nombraj nur post septembro. Ili moviĝas norden denove en aprilo kaj majo. En pleja sudoriento kaj sudokcidento de la reprodukta teritorio – la regiono de la Roka Montaro ĉe nordokcidenta Usono kaj sudo de Grandaj Lagoj – la Malgranda rokanaso estas la tutan jaron; ne klaras ĉu la reproduktantaj birdoj estas anstataŭataj de migrantoj el fora nordo vintre, aŭ ĉu la lokaj populacioj ne migras, aŭ ĉu ambaŭ lokaj kaj migrantaj birdoj troviĝas tie vintre.[7]

Ili estas rare – sed ŝajne pliiĝe ofte - vidataj kiel vagantoj en okcidenta Eŭropo. La unua dokumentata registro en Britio estis unuavintra masklo ĉe Chasewater, Staffordshire en 1987[8] sed je 2006, ĉirkaŭ 60 estis jam vidataj, kun averaĝo de 2 jare. Britaj registroj venas tipe el la nordaj partoj de la lando. Vagantaj Malgrandaj rokanasoj estis vidataj ankaŭ en Havajo, Japanio, eble Ĉinio, kaj – unuafoje la 18an de januaro 2000 - en Marianoj, same kiel ĉe Ekvadoro, Surinamo, Trinidado kaj Venezuelo (vintre), kaj Gronlando (somere).[9]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Malgranda rokanaso manĝas ĉefe per plukado tra kota fundo, kutime post plonĝado kaj naĝado subakve, foje per plaŭdado sen plonĝado. Ili manĝas ĉefe moluskojn kiaj mituloj kaj pektenoj, same kiel semoj kaj aliaj partoj de akvaj plantoj kiaj Ciperacoj, Ruppia cirrhosa, Vallisneria americana aŭ natura rizo nome Zizania. Vintre, sed ankaŭ somere sed malpli, aliaj akvaj animaloj - krustuloj, insektoj kaj ties larvoj kaj malgrandaj fiŝoj- formas gravan parton de sia dieto. Oni informis ke kaj la Malgranda rokanaso kaj la Granda rokanaso estis ŝanĝintaj siajn tradiciajn migrovojojn por profiti la ekziston de la Zebra mitulo (Dreissena polymorpha) en la Lago Erie, kiu estis hazarde enmetita en la 1980-aj jaroj kaj multobliĝis enorme. Tio povas iĝi risko al tiuj birdoj ĉar zebraj mituloj estas efikaj filtromanĝuloj kaj tiele ili akumulas kontraŭmediajn poluantojn rapide.[10]

Ili nestumas en ŝirma loko surgrunde ĉe akvo, kutime inter densa vegetaĵaro kiaj Ciperacoj, foje en malgrandaj izolaj grupoj kaj ne rare ĉe kolonioj de mevojŝternoj; kelkaj inoj povas ovodemeti en ununura nesto. La maskloj celas inojn jam en vintrejoj; paroj formiĝas mallonge antaŭ kaj dum la printempa migrado. Kiam komencas nestumado, maskloj ariĝas dum okazas ilia plumoŝanĝado al eklipsa plumaro, lasante la taskon de kovado kaj idozorgado nur al inoj.[6]

La nesto estas neprofunda depresio skrapita surgrunde kaj kovrita el plantoj kaj iome da lanugo. Reproduktado komencas en majo, sed plej birdoj nestumas nur en junio, pli malfrue ol kutime ĉe nordamerikaj akvobirdoj. La ino demetas ĉirkaŭ 9-11 ovojn averaĝe; sed ĝis 26 ovojn oni trovis en ununura nesto, sed tiaj altaj nombroj certe venas el pli da unu ino. La kovado estas farata nur de la ino kaj daŭras ĉirkaŭ 3 semajnojn. La ekflugo de junuloj okazas ĉirkaŭ 45–50 tagojn post eloviĝo kaj tuj poste la birdoj migras al vintrejoj jam. La Malgranda rokanasoj iĝas sekse maturaj en sia unua aŭ dua somero. La plej aĝa konata individuo atingis aĝon de ĉirkaŭ 18 jaroj.[11]

Antaŭ la komenco de la populacia malpliiĝo (vidu sube), ĉirkaŭ 57% el la nestoj de Malgranda rokanaso malsukcesis ĉiun reproduktan sezonon ĉar la ino estis mortigata aŭ ĉar la ovoj estis manĝigataj aŭ detruitaj. La averaĝa idokvanto de nestoj kie sukcesa eloviĝo okazis estis 8.33 idoj.[12]

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Kvankam la Malgranda rokanaso havas la plej grandan populacion el ĉiu ajn specio de merganasoj en Nordameriko, ties populacio estis konstante malpliiĝanta el la mezo de la 1980-aj jaroj, kaj atingis plejan subpunkton en la komenco de la 20a jarcento. Dum reproduktaj birdenketoj la Malgranda rokanaso kaj la Granda rokanaso estas kalkulataj kune pro maleblo identigi la speciojn senerale kiam implicas grandajn nombrojn de birdoj. Oni supozas, ke la Malgranda rokanaso enhavas iom malpli da naŭ dekonoj de la rokanasa populacio de Nordameriko. En la 1970-aj jaroj, la populacio de Malgranda rokanaso estis ĉirkaŭkalkulata je 6.9 milionoj da birdoj averaĝe; en la 1990-aj ili estis malpliiĝintaj al duono de tiu nombro, kaj fine de la 2000-aj jaroj oni ĉirkaŭkalkulis je 3 milionoj da individuoj aŭ malpli. Pro ampleksa reprodukta teritorio kaj la fakto ke la malpliiĝa indico, kvankam rimarkinda, ĝi ne estas ankoraŭ minacata rilate al la enormaj ĝeneralaj nombroj, la Malgranda rokanaso estis klasata kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN. Pliiĝo de la malpliiĝo estos ligebla al rezulto en suprenlistado kiel Preskaŭ Minacata aŭ eĉ kiel kielvundebla statuso.[13]

La kaŭzoj por tiu akra, kvankam ne minaca, malpliiĝo restas nekonataj. Estas indikoj ke la reprodukta sukceso estas malpliiĝanta, sed kial tio okazas restas kaporompa. Unuflanke poluado kaj habitatodetruo, ĉefe ĉe vintrejaj regionoj, certe malpliiĝa ekde la komenco kaj mezo de la 20a jarcento. Aliflanke la mallarĝa epoko dum kiu la Malgranda rokanaso reproduktiĝas kaj idozorgadas povas esti ligata al specifaj ekologiaj kondiĉoj - kiaj abundo de ŝlosilaj manĝeroj – kiuj ŝanĝis pro tutmonda varmigo, sen kio la anasoj povus kapabli adaptiĝi. Tiurilate estas alternative aŭ aldone ebla ke la Granda rokanaso, kiu povus esti pliiĝanta en nombroj, estus metanta la Malgrandan rokanason sub pliiĝanta akra konkurenco.[14]

Tamen ŝajnas ke la Granda rokanaso manĝas pli grandajn manĝerojn averaĝe,[15] kaj la specioj estas simpatriaj en parto de ties teritorioj kaj supozeble estis dum jarmiloj sen problemoj pro konkurenco. La esperto de la pasinto same kiel la reprodukta indico – eĉ se malpliiĝantas - sugestas ke ĉasado ne havas ĉefan efikon sur la populacioj de Malgranda rokanaso ĝis nune. Krome la reproduktaj habitatoj estas ĉefe en regionoj malmulte uzataj de homoj; ankaŭ habitatodetruo ĉe la reproduktejoj ne estas konsiderata problemiga.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ducks Unlimited, May/June 2011
  2. Carboneras (1992), Livezey (1998)
  3. 3,0 3,1 [1] (2011).
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Madge & Burn (1987), Carboneras (1992), DU [2008a,b]
  5. Madge & Burn (1987), DU [2008a,b]
  6. 6,0 6,1 Madge & Burn (1987), Carboneras (1992)
  7. Olson et al. (1981), Madge & Burn (1987), Carboneras (1992), Herrera et al. (2006), DU [2008a,b]
  8. Evans (1987)
  9. Madge & Burn (1987), Carboneras (1992), Wiles et al. (2004), DU [2008b], BTO (2009)
  10. Carboneras (1992), Custer & Custer (1996), DU [2008a,b]
  11. Carboneras (1992), AnAge [2009]
  12. 12,0 12,1 Carboneras (1992)
  13. Carboneras (1992), BLI (2008), DU [2008a,b]
  14. DU [2008b]
  15. Custer & Custer (1996)
  • AnAge [2009]: Aythya affinis life history data. Konsultita 2009-JAN-04.
  • BirdLife International (BLI) (2008). Aythya affinis. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a Januaro 2009.
  • British Trust for Ornithology (BTO) (2009): BirdFacts – Malgranda rokanaso. Versio de 2009-JUN-25. Konsultita 2009-OCT-30.
  • Carboneras, Carles (1992): 121. Lesser Scaup. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol. 1: Ostrich to Ducks): 618-619, plate 48. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Custer, Christine M. & Custer, Thomas W. (1996): Food habits of diving ducks in the Great Lakes after the zebra mussel invasion. Journal of Field Ornithology 67(1): 86-99. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • Ducks Unlimited (DU) [2008a]: Duck of the Month – Malgranda rokanaso. Konsultita 2008-JAN-04.
  • Ducks Unlimited (DU) [2008b]: Waterfowl ID Gallery – Malgranda rokanaso. Konsultita 2008-JAN-04.
  • Evans, Graham (1987): Britain's first Lesser Scaup. Twitching 1(3): 65-66. HTML plena teksto
  • Herrera, Néstor; Rivera, Roberto; Ibarra Portillo, Ricardo & Rodríguez, Wilfredo (2006): Nuevos registros para la avifauna de El Salvador. ["New records for the avifauna of El Salvador"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(2): 1-19. [hispana kun angla resumo] PDF plena teksto
  • Livezey, Brad C. (1998): A phylogenetic analysis of modern pochards (Anatidae: Aythyini). Auk 113(1): 74–93. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl: an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • Storrs Olson; James, Helen F. & Meister, Charles A. (1981): Winter field notes and specimen weights of Cayman Island Birds. Bulletin of the British Ornithologists' Club 101(3): 339-346. PDF plena teksto
  • Wiles, Gary J.; Johnson, Nathan C.; de Cruz, Justine B.; Dutson, Guy; Camacho, Vicente A.; Kepler, Angela Kay; Vice, Daniel S.; Garrett, Kimball L.; Kessler, Curt C. & Pratt, H. Douglas (2004): New and Noteworthy Bird Records for Micronesia, 1986–2003. Micronesica 37(1): 69-96. HTML resumo

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Farrand, John Jr. & National Audubon Society (1983): The Audubon Society master guide to birding. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0517032880
  • Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Mullarney, Killian & Grant, P. J. (1999): Collins bird guide. Harper & Collins, London. ISBN 0-00-219728-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]