Malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro
Bildo
Projekcio kiel diska modelo de Poincaré de la hiperbola ebeno.
Vertica figuro 3.4.7.4
Simbolo de Wythoff 3 | 7 2
Simbolo de Schläfli aŭ t0,2{7,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Geometria simetria grupo [7,3]
Duala Deltosimila tri-seplatera kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la hiperbola ebeno. Estas unu triangulo, du kvadratoj, kaj unu seplatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,2{3,7}t0,2{7,3}.

La kahelaro povas esti konstruita per laterotranĉo de la regula ordo-3 seplatera kahelaro aŭ per laterotranĉo de la regula ordo-7 triangula kahelaro.

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj

La malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro estas ero de vico de laterotranĉitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.4.n.4).


Kubokedro (3.4.3.4)

Rombokub-okedro (3.4.4.4)

Rombo-dudek-dekduedro (3.4.5.4)

Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro (3.4.6.4)

Malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro (3.4.7.4)

Malgranda rombo-tri-oklatera kahelaro (3.4.8.4)

Duala kahelaro

La duala kahelaro estas deltosimila tri-seplatera kahelaro, la latera krado de ĝi estas kunaĵo de lateraj kradoj de ordo-3 seplatera kahelaro kaj ordo-7 triangula kahelaro (tamen la aldonaj verticoj aperas tie kie intersekciĝas lateroj de la du diversaj fontaj kahelaroj).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1.

Eksteraj ligiloj

greke Eric W. Weisstein, Hiperbola kahelaro en MathWorld. greke Eric W. Weisstein, Hiperbola disko de Poincaré en MathWorld. greke Galerio de hiperbolaj kaj sferaj kahelaroj greke KaleidoTile 3 - kleriga programaro por krei sferajn, ebenajn kaj hiperbolajn kahelarojn greke Hiperbolaj ebenaj kahelaroj