Malgranda baziliko
Malgranda baziliko, (latine basilica minor; plurale Basilicae minores) estas tiuj bazilikoj, al kiuj la papo donacis tiu ĉi rangon ekde la 18-a jarcento. Ili estas laŭ grandeco ne malgrandaj, laŭforme ĉiuspecaj, do plej ofte imponaj kaj ne similas al la origina baziliko. La "malgranda" signifas rangon malgrava, laŭ la latina origino minor. La malgranda baziliko donas gravecon en la regiono inter la ceteraj preĝejoj kaj rajtas uzi diversajn ekleziajn simbolojn. Ili ofte estas ankaŭ ĉefkatedraloj, katedraloj, pilgrimejoj aŭ/kaj kermesejoj.
En 2008 estis 1584 malgrandaj bazilikoj.
La malgranda baziliko devas esti:
- pompa, impona
- havanta multe da vizitantoj
- havanta sakran trezoron
La statistiko en 2007 menciis 1524 malgrandajn bazilikojn precipe en Eŭropo:
Italio 532
Francio 168[1]
Pollando 105
Hispanio 101
Germanio 69
Aŭstrio 29
Belgio 26
Nederlando 20
Ĉeĥio 15
Hungario 13
Svislando 12
Malto 8
Kroatio 7
Slovakio 7
Portugalio 6
Slovenio 6
Litovio 5
En Ameriko:
Usono 62
Brazilo 50
Argentino 43
Meksiko 27
Kolombio 25
Kanado 21
Venezuelo 14
Peruo 12
Ĉilio 9
Bolivio 8
Urugvajo 5
Salvadoro 4
En Azio:
Barato 19
Filipinoj 12- Sankta Lando 9
Kaj ankaŭ en aliaj landoj.
Laŭ la urboj en Romo troviĝas 66, en Bonaero 15, en Krakovo 12, en Bologna kaj en Florenco po 11, en Barcelono kaj en Milano po 9, en Venezio 8, en Napolo 7, en Kolonjo, Limo kaj en Madrido po 6 da malgrandaj bazilikoj, ktp.
Malgrandaj bazilikoj en Hungario[redakti]
Ĉefa baziliko:
- Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Dipatrino en Esztergom (ankaŭ ĉefkatedralo)
Ankaŭ ĉefkatedraloj:
- Baziliko-ĉefkatedralo omaĝe al Sankta Johano la Evangeliisto kaj Sankta Mikaelo de Eger
- Baziliko-ĉefkatedralo omaĝe al Sankta Mikaelo en Veszprém
Ankaŭ katedraloj:
- Baziliko-katedralo omaĝe al Beata Dipatrino Suprenportinta en la Ĉielon de Győr
- Baziliko-katedralo Reĝo Sankta Stefano en Székesfehérvár
- Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs
Ankaŭ kunula katedralo:
Monaĥejaj aŭ abatejaj bazilikoj:
- Benediktana Baziliko Sankta Marteno en Pannonhalma
- Karmelana Baziliko omaĝe al Terezo el Lisieux en Keszthely
- Cisterciana Monaĥeja Baziliko omaĝe al Ĉieliro de Maria en Zirc
- Franciskana Baziliko omaĝe al Ĉieliro de Maria en Mátraverebély (ankaŭ pilgrimejo)
Pilgrimaj bazilikoj:
- Pilgrima Baziliko omaĝe al Dipatrino en Máriaremete
- Pilgrima Baziliko omaĝe al Ĉieliro de Maria en Máriabesnyő
- Pilgrima Baziliko omaĝe al Vizito de Maria en Máriagyűd
- Grekokatolika Pilgrima Baziliko omaĝe al Sankta Mikaelo en Máriapócs
Ceteraj bazilikoj:
- Baziliko de Senmakula koncipiĝo en Sárospatak
- Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár (Ne estas malgranda baziliko!)
Ceteraj bazilikoj en la ĉirkaŭo[redakti]
- Oradea omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) (nun jam en Rumanio, sed ligiĝas al la hungareco)
- Kassa omaĝe al Elizabeto de Hungario (nun jam en Slovakio, sed ligiĝas al la hungareco)
- Csíksomlyó (nun jam en Rumanio, sed ligiĝas al la hungareco)