Malgrandazia pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgrandazia pino
Malgrandazia-pinaj foliaro kaj strobiloj
Malgrandazia-pinaj foliaro kaj strobiloj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus brutia
Tenore
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo (ruĝe)
Natura arealo (ruĝe)
Natura arealo (ruĝe)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malgrandazia pino (Pinus brutia), estas pinospecio, indiĝena en la orienta Mediteranea regiono. La plejparto de ĝia arealo situas en Turkujo, sed ĝi ankaŭ etendiĝas al la Orientaj Egea-Maraj Insuloj de Grekujo, Krimeo, Irano, Kartvelujo, Azerbajĝano, norda Irako, okcidenta Sirio, Libano, kaj Kipro [1]. Ĝi ĝenerale troviĝas ĉe malaltaj altitudoj, plejparte de marnivelo ĝis 600 m, ĝis 1 200 m en la sudo de ĝia arealo. Tiu pino unue estis priskribita en Kalabrujo, antikve nomita Brutium, tial la scienca nomo. Tamen en tiu ĉi regiono, la specio ne estas indiĝena sed enmetita.

Priskribo

Ĝi estas mezgranda arbo, atinganta altecon de 20-35 m kaj trunkodiametron ĝis 1 m, escepte 2 m. La arboŝelo estas oranĝruĝa, dika kaj profunde sulkigita apud la grundo, kaj maldika kaj deskvamiganta en la supra krono. La folioj ("pingloj") estas pare aranĝitaj, sveltaj, plejparte 10-16 cm longaj, brile verdaj ĝis iomete flavece verdaj.

La strobiloj estas dikaj, pezaj kaj malmolaj, 6-11 cm longaj kaj 4-5 cm larĝaj ĉe la bazo se fermite, verdaj komence, maturiĝante brile ruĝbrunaj kiam 24 monatojn aĝaj. Ili malfermiĝas malrapide dum la unua aŭ la dua postsekvantaj jaroj, malfermiĝante al larĝeco de 5-8 cm. La semoj longas 7-8 mm, havas flugilon kiu grandas 15-20 mm, kaj estas ĉefe vente dissemitaj.

Subspecioj

Tiu palearktisa specio estas proksime afina al la halepa pino, la pinastro kaj la kanaria pino, kiuj ĉiuj samhavas multajn ecojn kun ĝi. Kelkaj verkintoj traktis ĝin kiel subspecion de la halepa pino, sed ĝi estas kutime rigardata kiel diferenca specio. Ĝi estas modere variema specio, kaj jenaj subspecioj kaj varioj estas nomitaj:

  • Pinus brutia subsp. brutia var. brutia (tipa vario; plimulto de la arealo)
    • Pinus brutia subsp. brutia var. pityusa (Kartvelujo kaj najbara rusa nigra-mara marbordo; apenaŭ diferenca de la tipa vario)
    • Pinus brutia subsp. brutia var. stankewiczii (Krimeo; apenaŭ diferenca de la tipa vario)
    • Pinus brutia subsp. brutia var. pendulifolia (suda marborda Turkujo; pingloj 20-29 cm, malsuprenpendantaj)
  • Pinus brutia subsp. eldarica (Eldar-pino; Azerbajĝano; Kartvelujo; pingloj 8-14 cm, strobiloj 5-9 cm ).

La Eldar-pino estas konsiderata kiel specion (Pinus eldarica) fare de kelkaj verkintoj; ĝi estas adaptita al pli seka klimato kun somera pluvokvanto-maksimumo, dum subsp. brutia estas adaptita al klimato kun plejparte vintra precipitaĵo.

Ekologio

La turka sito, malofta sito, estas plejparte limigita al arbaroj de malgrandazia pino kaj tre dependas de ĝi por sia nutrado; la arealoj de la du specioj estas kvazaŭ kongruantaj.

Uzado

Pinus brutia je la marbordo de Thasos, Grekujo.
Mielo

La malgrandazia pino estas gastiganto al suk-suĉanta afido Marchalina helenica. Sub normalaj cirkonstancoj, tiu insekto ne kaŭzas signifajn difektojn al pinoj, sed gravegas por la eksceso de sukero kiun ĝi sekrecias. Tiu sukero, "mielroso", estas kolektita per abeloj kiuj faras el ĝi riĉe gustadaptitan kaj valoran mielon, "pinomielon" (Turke : çam balı), kun laŭdiraj kuracilaj avantaĝoj.

Memorarbo

La "Sola Pino", fama memorarbo pri la unu-mondmilita batalo ĉe Kalipolis, estis tiu specio. Konusoj de la batalkampo estis prenitaj hejme al Aŭstralio, kaj plantoj, kultivataj el ties semoj estis plantitaj kiel vivantaj monumentoj

Forstumado

Ĝi estas vaste plantata por ligno, kaj en sia indiĝena arealo (ĝi estas la plej grava arbo en forstumado en Turkujo) kaj aliloke en la Mediteranea regiono oriente ĝis Pakistano.

Kultivado

Ĝi ankaŭ estas populara ornama arbo, vaste plantita en parkoj kaj ĝardenoj en varmaj sekaj regionoj (kiel ekzemple suda Kalifornio, Arizono, kaj okcidenta kaj centra Teksaso en Usono), kie ĝia konsiderinda toleremo pri sekeco kaj varmeco estas altagrade aprezita. La subspecio eldarica estas la plej arid-eltena formo, utiligita en Afganujo, Irano kaj pli ĵuse en Arizono, Kalifornio, kaj Teksaso. En Usono, la subspecio eldarica estas kutime referita kiel aŭ "Eldar-pino" aŭ "afgana pino".

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  1. GRIN . accessed 4.14.2011