Malhela falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela falko
Malhela falko
Malhela falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. concolor
Falco concolor
(Temminck, 1825)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malhela falko (Falco concolor ) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi reproduktiĝas el nordorienta Afriko al la regiono de suda Persa Golfo. Ĝi apartenas al la grupo de la apusfalkoj, fermita nombro de similaj falkoj ofte konsiderataj kiel subgenro Hypotriorchis. La Kliffalko estas foje konsiderata ties plej proksima parenco, sed dum ili apartenas al sama stirpo, ili ne ŝajnas proksimaj frataj specioj[1].

Tiu estas eleganta rabobirdo, 32–37 cm longa kun enverguro de 78–90 cm. Ĝi havas formon kiel tiu de granda Alaŭdfalko aŭ de malgranda svelta Kliffalko, kun ties longaj pintecaj flugiloj, longa vosto kaj svelta korpo. Plenkreskuloj estas blugrizaj, kaj ne havas la nigrajn subflugilojn de la Kliffalkoj. La gorĝo estas blankeca, la beko kun nigra pinto kaj flavaj vaksaĵo, ĉirkaŭokulo kaj piedoj. Junulo estas kiel granda junulo de apusfalkoj aŭ malgranda junulo de Kliffalkoj. Ties malhela bordo de flugiloj kaj vosto distingas ĝin el menciita specio, kaj ĝi ne havas la subflugilan kontraston kaŭze de malhelaj kovriloj de la pli granda falko.

Tiu specio reproduktiĝas en insuloj kaj marbordaj aŭ dezertaj klifoj el Libio al Pakistano). Ĝi estas longdistanca migranto, kiu vintras en orienta Afriko kaj suden al Madagaskaro. Ĝi estas rara vaganto norde de sia reprodukta teritorio.

La Malhela falko manĝas ĉefe birdojn, sed ili manĝas ankaŭ grandajn insektojn, kiaj libeloj, kiuj estas transpasataj el ungoj al beko kaj manĝataj dumfluge. Ili nestumas en kornico aŭ rokoj; la ino demetas ĝis 4 ovojn.

Ĝi estis iam klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN[2]. Sed novaj studoj montris ke ĝi estas pli rara ol antaŭsupozata. Sekve ĝi estis subenlistita al statuso de Preskaŭ Minacata en 2008[3].

Notoj

  1. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998)
  2. BLI (2004)
  3. BLI (2008)

Referencoj

  • BirdLife International (BLI) (2004). Falco concolor. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj por klasigo kiel Malplej Zorgiga.
  • BirdLife International (BLI) (2008): [2008 IUCN Redlist status changes]. Konsultita la 2008-Majo-23.
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto