Malhela jakuo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malhela jakuo
Malhela jakuo Penelope obscura
Malhela jakuo Penelope obscura
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Penelope obscura
Specio: P. obscura
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg


Malhela jakuoMalhela penelopo (Penelope obscura) estas kokoforma birdo de la samnoma genro Penelopo kaj familio de Kracedoj. Ĝi vivas en etaj aroj en la atlantika arbaro en la sud-orienta parto de Brazilo, en Bolivio, Paragvajo kaj Argentino. Ĝi preferas montaj arbaroj.

Ĝi estas granda birdo malhelbruna kun blanka striado en brusto, dorso kaj ŝultroj, dum flugiloj kaj vosto estas tutbrunaj. La vizaĝo estas nigreca kie kontrastas la ruĝaj irisoj kaj mentonsakoj. Ankaŭ la beko estas nigreca kaj fortika, iom subenkurbita.

La malhela jakuo manĝas etajn fruktojn kiel arasaojn, pitangojn, kolombfruktojn kaj fruktojn de la Jusaropalmo (Euterpe edulis).

Malhela jakuo