Malhela jakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela jakuo
Malhela jakuo Penelope obscura
Malhela jakuo Penelope obscura
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Penelope obscura
Specio: P. obscura
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malhela jakuoMalhela penelopo (Penelope obscura) estas kokoforma birdo de la samnoma genro Penelopo kaj familio de Kracedoj. Ĝi vivas en etaj areoj en la atlantika arbaro en la plej sud-orienta parto de Brazilo, dise en sudcentra Bolivio, Paragvajo, norda Urugvajo kaj dise en nordorienta Argentino. Ĝi preferas montajn arbarojn.

Malhela jakuo
Malhela jakuo

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. La birdo mezuras averaĝon de 73 centimetroj longe kaj pezas averaĝe 1.2 kilogramojn, kaj estas tre simila laŭ aspekto al ties pli malgranda parenco, la Brova penelopo (P. supercilliaris). Ĝi estas granda birdo malhelbruna kun blanka striado en brusto, dorso kaj ŝultroj, dum flugiloj kaj vosto estas tutbrunaj. La vizaĝo estas nigreca kie kontrastas la ruĝaj irisoj kaj mentonsakoj. Ankaŭ la beko estas nigreca kaj fortika, iom subenkurbita.

La Malhela jakuo manĝas etajn fruktojn kiel arasaojn, pitangojn, kolombfruktojn kaj fruktojn de la Jusaropalmo (Euterpe edulis), florojn kaj birĝonojn el la grundo aŭ plukitaj el la arbobranĉoj kaj ĝi funkcias kiel semodisiganto por variaj specioj de arboj kaj palmoj, kiaj la endanĝerita palmo Euterpe edulis, aŭ la palmoj de la genro Syagrus.[1] Ili manĝas ankaŭ etajn senvertebrulojn. Ili kutime vivas sur arboj.

Subspecioj

Oni konas tri subspeciojn de Penelope obscura:[2]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. portugale, José Felipe Monteiro Pereira (2008) Aves e Pássaros Comuns do Rio de Janeiro Rio de Janeiro: Technical Books pp.48 ISBN 978-85-61368-00-5
  2. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology