Malhela lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malhela lagopo
Malhela lagopo, memmontra masklo, Yellowstone
Malhela lagopo, memmontra masklo, Yellowstone
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Dendragapus
Specio: D. obscurus
Dendragapus obscurus
([[]]], [[]])
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malhela lagopo, Dendragapus obscurus, estas birdospecio de la familio de Tetraonedoj, loĝanta en arbaroj indiĝena de la Roka Montaro en Nordameriko.[1][2] Ĝi estas tiom proksime rilata al la Fulga lagopo, Dendragapus fuliginosus, ke ĝis ĵuse estis iom da debato ĉu ili estas vere separataj specioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj (44 al 57 cm longaj kaj 800-1300 gr pezaj) havas longan kvadratan voston, griza fine. Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe malhelaj (ardezgriza bruste kaj blugriza en flankoj) kun purpura gorĝa aersako ĉirkaŭata de blanko, kaj flava al ruĝa karunklo (oranĝeca) superokula dum la memmontra ceremonio. Blankaj plumoj grizmakulecaj kovras la krurojn, la suban ventron kaj la subvoston. La dorso estas hazarda mikso de nuancoj brunaj kaj grizaj. La flugiloj estas tute grizaj. La kolflankoj estas ornataj de plumoj purblankaj. Dun la nupta ceremonio, pro ties erektigo, ili formas blankan cirklon je kies centro aperas la haŭta sako purpureca kiun la virbirdo povas ŝveligi.

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. Inaj plenkreskuloj estas makulecbrunecaj al grizaj kun malhelbrunaj kaj blankaj markoj en subaj partoj.[2] Estas strieco en kapo kaj nuko. Male al masklo ĉe kiu ili estas grizaj, la flugiloj de la ino estas malhelbrunaj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas la bordoj de arbaroj de koniferoj aŭ miksaj en montaraj regionoj de okcidenta Nordameriko, el sudorienta Alasko kaj Jukono (okcidenta Kanado) suden al Nov-Meksiko,[2] (la dekunu okcidentaj subŝtatoj kaj ĉefe Utaho kaj Koloradio). Ties teritorioj ege asocias kun tiuj de la diversaj koniferoj. Ties nesto estas skrapaĵo engrunda kaŝita ĉe arbusto aŭ bastonoj.

Ili estas loĝantaj birdoj sed moviĝas mallongdistance per piede kaj per mallongaj flugoj al pli densaj arbaraj areoj vintre, kun kutimo moviĝi al pli altaj altitudoj en vintro.[1] Raras trovi ilin sub 2,500 m kaj ties supra limo situas kutime super la arbolimo. Ili ne malproksimiĝas el kaŝejoj sed oni povas trovi ilin ofte ĉe abandonataj ŝoseoj kaj najbaraj herbejoj, nudaj deklivoj kaj ravinaj areoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, aŭ en arboj vintre. Vintre, ili manĝas ĉefe pinglofoliojn de abio kaj de pseŭdocugo, eventuale ankaŭ de cugo kaj de pino; somere aliajn verdajn plantojn (Pteridium, saliko), berojn (Gaultheria, Mahonia, Rubus, Vaccinium), kaj insektojn (ĉefe formikojn, skarabojn, akridojn) estas pli hegemoniaj. Idoj preskaŭ entute dependas el insektomanĝo dum siaj unuaj dek tagoj.[1]

Maskloj kantas per profunda frapovoĉo en siaj teritorioj kaj faras mallongajn bruajn frapoflugojn por allogi inojn. Inoj abandonas la masklan teritorion post kopulacio.

Krom la homo kiu ĉasas ilin, la Malhela lagopo suferas nombrajn predantojn. Tiele ĝi adoptas tre prudentan kutimaron kaj serĉas nutradon nur vespere kaj frumatene. Tio ne sufiĉas ĉar nur la duono de junuloj atingas plenkreskulaĝon. Printempe la lagopoj descendas al valoj aŭ montetoj arbaretaj. La masklo instaliĝas sur teritorion el kiu li fanfaronas profondvoĉe por marki sian eston kaj allogi inojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La virbirdo pariĝas al kelkaj lagopinoj kaj ne montras intereson pri sia idaro. Li viglas la arbarbordojn dum la patrino kaj la idoj kuraĝas al malferma tereno. La ino instalas sian neston en skrapaĵo, ĉe konifero aŭ tronko surgrunda, arbustoj aŭ rokoj, kaj kovras ĝin per herbo kaj mortintaj folioj. La ovaro estas de 6 al 8 ovojn kies kovado daŭras el 25 al 27 tagojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Dendragapus obscurus obscurus (Say, 1823)
  • Dendragapus obscurus richardsonii (Douglas, 1829)
  • Dendragapus obscurus pallidus Swarth, 1931
  • Dendragapus obscurus oreinus Behle & Selander, 1951

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1994). Handbook of the Birds of the World 2: 401-402. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-15-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 David Allen Sibley. (2000). The Sibley Guide to Birds. Knopf. ISBN 0-679-45122-6. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj