Malhela paserelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela paserelo
Malhela paserelo, Passerella (iliaca) unalaschcensis
Malhela paserelo, Passerella (iliaca) unalaschcensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pasereledoj Passerellidae
Genro: Passerella
Specio: P. iliaca unalaschcensis
Passerella iliaca unalaschcensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
NE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malhela paserelo (Passerella (iliaca) unalaschcensis) estas birdonomigo por la plej malhelaj taksonoj de la genro Passerella. Ĝi estas nune klasita kiel "subspecia grupo"[1] ene de la Paserelo atendante pli ampleksan akcepton de la specistatuso. De longe oni supozis separatan evoluan stirpon pro morfologia distingeco (Swarth 1920), kaj tion konfirmis analizoj de DNA kaj informo pri haplotipoj (Zink 1994, Zink & Kessen 1999, Zink & Weckstein 2003). Tiu grupo ŝajne estas pli proksime rilata al la Dikbeka kaj/aŭ al la Ardezkolora pasereloj (Zink 1996, Zink & Weckstein 2003).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La komplekso de la Malhela paserelo varias laŭkline en intenseco de koloro. La supraj partoj kaj kapo estas variaj nuancoj de bruno, kun strieco en subaj partoj de la sama koloro. La plej nordaj birdoj estas sablobrunaj sum plej sudaj birdoj estas malhelkafaj. La Malhela paserelo preferas reproduktiĝi en bordoj de humidaj habitatoj de salikoj kaj alnoj. Beadle & Rising (2003) priskribis ties alvokon kiel akra zittzik, dum Sibley (2000) diris ke temas pri laŭta fraposono kiel tiu de la Ruĝa paserelo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ruĝa por la Ruĝa paserelo, Verda por la Ardezkolora paserelo, Blua por la Malhela paserelo kaj Flava por la Dikbeka paserelo

Oni agnoskas kutime ses subspeciojn en la komplekso de la Malhela paserelo, game el la unalaschensis de la Aleŭtoj al fuliginosa en pleja nordokcidenta Vaŝingtonio:

  • unalaschcensis (Gmelin, 1789):
Reproduktiĝas el Unalaska Insulo (Aleŭtaj Insuloj) al Ŝumaginoj kaj Semidi Insuloj kaj apuda Alaska Duoninsulo. Vintra teritorio el suda Brita Kolumbio al pleja suda Kalifornio, rare eĉ pli sude.(Weckstein et al. 2002)
Estas du distingaj grupoj konataj el la vintra teritorio: brunecaj cindrogrizaj birdoj kun pli longa kaj pintakra beko, kaj pli malhelaj plumbogrizaj birdoj kun pli dikaj kaj senpintaj bekoj; la taksonomia signifo de tio estas nekonata (Weckstein et al. 2002). Ŝajne interreproduktiĝas kun sinuosa kaj insularis kie koincidas ties teritorioj. (Swarth 1920)
Reproduktiĝas laŭlonge de la Pacifika marbordo el Golfo Glacialo al Insuloj Reĝino Karlota. Vintra teritorio sude de la reprodukta teritorio, al centra Kalifornio.(Weckstein et al. 2002)
Multe pli malhela kaj pli ruĝeca ol unalaschcensis, kun rimarkinda pli grandaj kaj pli abundaj brustopunktoj simile al fuliginosa (Swarth 1920).
Reproduktiĝas en kontinento sude el Rivero Stikine al nordokcidenta Vaŝingtonio. Vintra teritorio el sudokcidenta Brita Kolumbio suden al marborda centra Kalifornio.(Weckstein et al. 2002)
Pli malhela ol townsendi, kun pli grandaj kaj pli abundaj brustopunktoj (Weckstein et al. 2002).
  • annectens Ridgway, 1900:
Reproduktiĝas laŭlonge de la Pacifika marbordo el norda Jakutata Golfo al Cross Sound. Vintra teritorio marborda centra Kalifornio.(Weckstein et al. 2002)
Intermeza inter sinuosa kaj townsendi (Swarth 1920). Morfologio kaj teritorio sugestas, ke ties valideco estu testota.
  • insularis Ridgway, 1900:
Reproduktado limigita al Insulo Kodiak. Vintre laŭlonge de Pacifika marbordo suden al plej suda Kalifornio.(Weckstein et al. 2002)
Pli brila kaj pli uniforme ruĝeca supre, kun fortaj kaj tre brunaj brustopunktoj; subvosto nuance al sablokolora (Weckstein et al. 2002).
Reproduktiĝas ĉe Prince William Sound kaj Kenaja Duoninsulo kaj en Insulo Middleton. Vintre, sude laŭlonge de la Pacifika deklivaro de suda Kalifornio.(Weckstein et al. 2002)
Intermeza inter unalaschcensis kaj insularis, sed beko markate pli svelta ol ĉiu ajn (Weckstein et al. 2002).
  • chilcatensis Webster, 1983:
La "netipa fuliginosa" de Swarth (1920), reproduktiĝas inter la areo de la Rivero Ĉilkat al Tewart kaj ĉirkaŭoj (Brita Kolumbio), kaj vintrumas laŭlonge de la marbordo, ĉefe inter Oregono kaj la regiono de la Golfo de San-Francisko (Weckstein et al. 2002).
Multe kiel fuliginosa, sed pli senkolora kaj mallongvosta. Ne kutime akceptata kiel distinga fare de ĵusaj reviziantoj (ekz. Zink 1994, Rising & Beadle 1996, Zink & Kessen 1999), kvankam la ekzisto de simile distingaj birdoj en unalaschcensis sugestas ke necesas pli da studoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne difina de la IKZN

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beadle, David & Rising, Jim D. (2003): Sparrows of the United States and Canada : the photographic guide. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-11747-0
  • Rising, Jim D. & Beadle, David (1996): A Guide to the Identification and Natural History of the Sparrows of the United States and Canada. Academic Press, San Diego. ISBN 0-12-588971-2
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
  • Swarth H. W. (1920): Revision of the avian genus Passerella with special reference to the distribution and migration of the races in California. University of California Publications in Zoology 21: 75–224.
  • Weckstein, J. D.; Kroodsma, D. E. & Faucett, R. C. (2002): Fox Sparrow (Passerella iliaca). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 715. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Reta versio, konsultita la 2006-11-27. COI:10.2173/bna.715 (postulas subskribon)
  • Zink, R. M. (1994): The Geography of Mitochondrial DNA Variation, Population Structure, hybridization, and Species Limits in the Fox Sparrow (Passerella iliaca). Evolution 48(1): 96-111. COI:10.2307/2410006 (HTML resumo, unuapaĝa bildo)
  • Zink, Robert M. & Kessen, A. E. (1999): Species Limits in the Fox Sparrow. Birding 31: 508-517.
  • Zink, Robert M. & Weckstein, Jason D. (2003): Recent evolutionary history of the Fox Sparrows (Genus: Passerella). Auk 120(2): 522–527. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2003)120[0522:REHOTF]2.0.CO;2 HTML plena teksto (senbilda)