Malhela turto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malhela turto
[[Dosiero:]]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Malhela turto 'Streptopelia lugens'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Streptopelia lugens

Eduard Rüppell 1837

La Malhela turto (Streptopelia lugens) estas eta turto, tio estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Enhavo

[redakti] Disvastiĝo

Ĝi troviĝas en orienta kaj sudorienta Afriko kaj nome en Sudano, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Burundio, Malavio, Demokrata Respubliko Kongo, Somalio, Tanzanio, Ugando kaj Zambio kaj ankaŭ trans la suda pinto de la Ruĝa Maro nome en Jemeno kaj Saŭdarabio

[redakti] Aspekto

Ĝi estas turto multe pli malhela ol aliaj samgenranoj, pli precize tre griza kun nur iom da bruno en subdorso. Subokula vizaĝo kaj gorĝo estas iom pli helgrizaj. La okulringo estas tre ruĝoranĝa.

[redakti] Kutimoj

Tiu ĉi specio loĝas en montarbaroj. Tie ĝi konstruas neston el bastonetoj en arbo kaj tie la ino demetas du blankajn ovojn. Ili manĝas semojn.

[redakti] Referenco

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj