Malibu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malibu
Malibu (Usono)
Malibu (Usono)
DMS
Bazaj informoj
Nacio: Usono
Usona ŝtato: Kalifornio
Kantono: Kantono Los-Anĝeleso
nombro de loĝantoj: 12575 (stato 2000)
areo: 51 km² (plus 210 km² da oceana areo)
internacia telefona prefikso: (+1) 310
poŝtkodoj: 90263 ĝis 90265
koordinatoj: 34° 0' norde, 118° 48' okcidente

Malibu estas urbo en la kantono Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de julio 2000 ĝi havis 12 575 loĝantojn.

Malibu situas borde de la Pacifika Oceano kaj konatas pro siaj sablaj plaĝoj, kiel metropolo de usonaj bretovelistoj kaj kiel hejmurbo de filmaj steluloj kaj aliaj kunlaborantoj de la filmindustrio ligita al la proksima metropolo Los-Anĝeleso kaj ties "filma urbo" Holivudo.

La plej multaj loĝantoj vivas kelkcent metrojn for de la "pacifika marborda ŝoseo" (Pacific Coast Highway), kiu trairas la urbocentron. For de la marbordo kaj la sablaj plaĝoj, oriente proksimas naturaj parkoj kiel la ŝtata parko Malibu Creek kaj la nacia parko Santa Monica Mountains. La urba administrejo emas varbi per la slogano „Where the mountains meet the sea“ ... "kie la montoj renkontas la oceanon".

La urbo estas sidejo de la universitato Pepperdine.

plaĝo de Malibu
la marponto de la urbo


Konataj urbanoj

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la urbo (angle) greke retejo de la urba komerca ĉambro (same angle)

Ŝablono:Ĝermo-Usono