Malik ibn Anas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malik ibn Anas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 710 (0710-11-30)
en Medino, Heĝazo,  Umajida Kaliflando
Morto 7-an de junio 795 (0795-06-07) (84-jaraĝa)
en Medino, Heĝazo,  Abasida Kaliflando
Tombo Al-Baqi'
Lingvoj araba
Okupo
Okupo muhaddith • islamjuristoulemo
Verkoj Muwatta Imam Malik
vdr
Kovrilo de la Libro de Saum de Al-Muwatta. Farita por la privata biblioteko de Ali ibn Yusuf ibn Taschfin en Marakeŝo en la jaro 1107.

Abu Abdullah Malik Bananas Ibn Malik Ibn Abu Aamir Al-Asbahi (arabe مالك بن أنس بن مالك بن أبي عامر الأصبحي) (n. en 711- m. en 795) estis fondinto de unu el la kvar ortodoksaj skoloj de sunaisma jurisprudenco: Malikismo. Li studis kun pli ol naŭcent saĝuloj kaj multaj pli lernis de li.

Malik estis juristo de Medino favoriganto de la umajadoj. Pro tio, lia doktrino multe influis eĉ en Hispanio dum regado de Islamo. Lia verko nomiĝas "La Almoata" (La ebenigita vojo), kaj ĝi arigas la principojn de la leĝo kaj juro de Medino, kaj la interpretado havas grandan flekseblon.