Handikapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marko kiu signifas handikapecon

Malkapablo (ankaŭ handikapoalikapableco) estas kondiĉo de homoj kaj bestoj, kiuj havas ian fizikan aŭ mensan, psikosocialan difekton kiu malhelpas iajn normajn agadojn, aŭ plenan, efektivan kaj ekvalan agadon kun aliaj personoj. Tiel, oni povas suferi pro fizika malkapablo, sensa malkapablo, pensa malkapablo, inteleĝenteca malkapablo, mensa malsano, kaj variaj malsanoj. Pri homaj rajtoj de homoj kun malkapablo, Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj estas adoptata la 13-an de decembro 2006.

La malkapablo ne estas malsano. Ofte ĝia kaŭzo estas malsano, do oni ofte nomas tiun malsanon malkapablo. Ankaŭ en bataloj aŭ akcidentoj povas oni malkapabligi. Neniu estas sekurigita pri lia kapableco. La malkapablo estas relativa; la interago de la kondiĉo kaj la medio determinas ĝin.

Historio

En la grupoj de prahomoj ĉiu laboris tiun laboron, kiun li povis. La komunumo helpas ankaŭ tiujn, kiuj povas helpi tre malmulten aŭ neniun.

En la historio kiu povis ellerni iun metion, tiu laboris. Estas ankaŭ ekzemploj, ke ankaŭ armeestroj batalis blinde (ekzemple Jan Žižka]), aŭ mute kaj paralizite je unu latero (Paŭlo Kinizsi). La diskriminacio estis kutima. En Romio la surduloj povis heredigi nur per testamento. La malkapabluloj facile glitis el la societo; ankaŭ se iu ne estigis almozulo, tiu povis ankaŭ tre malfacile ekigi rilatojn.

Pro kredo je justa mondo oni kredis, ke la malkapabluloj estas pli kulpaj, ol la kapabluloj. Ankaŭ la legoj helpis tiun kredon, ĉar ĝi ofte punigis per amputado. Se ili ne estu pli kulpaj, ili suferus senkulpe; do oni ne povus esti (false) sincera, ke li estas imuna al la malkapabloj. La plej pli malkapabloj ekigis en bataloj.

Iuj sklavoj estis handikapigitaj el puno aŭ el alia kialo. En la malnovepoko oni laborigis la blindajn sklavojn en sekmuelejoj. En la mezepoko kaj en la malnova novepoko iuj sklavoj la de la sultano estis eunuĥoj surdigitaj en la frua infaneco. La ĉirkaŭaĵo de la sultano havis memstaran signolingvon. Nur la sultano rajtis havi tiujn sklavojn; aliaj turkoj uzis mutulojn.

Oni eninstituas la malkapablulojn ekde 1600. La unua instituo estis la Salpêtrière. En iuj landoj multaj malkapabluloj vivas en largaj instituoj, kie oni ne respektas ilian aŭtonomion, kaj ofte uzas diversajn formojn de perforto. Tiu faras la integradon malebla, kiun pravigas nenio. La internaciaj kontraktoj pri homaj rajtoj malpermesas tiujn institutojn.

Modeloj

Ekde la renesanco regis la medika modelo. En tiu modelo la malkapabloj estas kiel malsanoj resanigednaj mankoj de homoj. Ĝi definias la malkapablon kiel mankon, ekzemple la blindulo ne vidas. Ĝi pensas, ke oni devas kompati la malŝansajn malkapablulojn, kaj estas bona virto helpi ilin. Ĝi gvidis al izolado de malkapabluloj, do la kapabluloj renkontas ilin tre malmulte, do ili timas, mokas aŭ evitas la malkapablojn kaj ilin. Tiel ĝi helpas neniun kontraŭ antaŭjuĝoj, kiuj diras ekzemple, ke la mutuloj estus ankaŭ intelekte malkapablaj. Tiu modelo kondukis al fundado de grandaj insitutoj por malkapabluloj. Ankaŭ tiuj malkapabluloj, kiuj restis hejme, estas konsideritaj, ke ili ne povas decidi, kaj la societo traktis ilin kiel infanoj.

La sociala modelo ekis ekde de la 1970aj en la Unuiĝintaj Regnoj. Ĝi montras la relativecon de malkapabloj. Ĝi diras, ke ili ne ekas, aŭ ne ekas nur el la mankaj kapabloj, sed ankaŭ el la sociaj kaj mediaj malhelpoj, kiuj malhelpas la socialan vivon de la malkapabluloj. Ĝi ne volas sanigi la malkapalulojn, sed aligi la societon kaj medion, ke ili ne malhelpu la malkapablulojn. Ĝi konstruas fizikajn (ekzemple rampojn) kaj infokomunikantajn helpilojn (ekzemple signolingvon) kontraŭ malhelpoj kiuj estas trovebla en la medio. Ĝi uzas ankaŭ la modernan teĥnikon, ekzemple parolantajn ilojn. Ĝi gvidas la malkapablulojn el la institutoj kaj isoleco, kaj batalas kontraŭ antaujuĝoj, timo, moko, kaj evitado. Ĝi ankaŭ traktas la malkapablojn jure, kaj konstituas, ke ankaŭ la malkapabluloj devas havi ĉiujn jurojn, kiujn la kapabluloj havas.

Specoj

Ne estas internacia kunsento, kiuj kondiĉoj estas malkapabloj. Tamen oni plimulte konsideras tiujn:

  • Fizikaj malkapabloj

Ofte la surduloj kaj bene funkcionalantaj aŭtistoj eldiras, ke ili ne sentas sin malkapablaj malgraŭ de ilia komunikaciaj problemoj. La surduloj definias sin kiel lingva malplimulto.

Iuj kondiĉoj enhavas pli malkapablojn; tia estas ekzemple la surdblindeco. Tiuj kondiĉoj signifikante diferencas al ilia faktoroj, do ili estas praktike aliaj tipoj.

Ne konsideras ilin kien kunsortanoj la malkapabluloj kiuj havas aliajn specojn de malkapablo. Nur surduloj kaj blinduloj rekonas similecon de iliaj malkapabloj.

Lernado, rehabilitado kaj laboro

Tradicie la malkapablaj infanoj lernas je sanpedagogiaj internatoj, institucioj. Ili lernas ne nur la kutiman lernstofon, sed ankaŭ teĥnikojn, kiuj povas helpi ilin memstare vivi. Ofte tiuj teĥnikoj estas preferitaj al la kutima lernado, ekzemple estas pli grava la parolo ol la landa lingvo mem. Tiuj institucioj estas laŭ la specoj. En iuj lernejoj la malkapablaj infanoj povas lerni kun kapablaj infanoj, sed ne ĉiam estas sufiĉa la faksciado de instruistoj. Se ili povas bene fari, tiu povas helpi eduki la intelektuaron de la malkapabluloj.

La malkapabluloj trovas tre malfacile laboron, kaj vivas je subvencioj donita de la lando, aŭ laboras ĉe specialaj laborejoj kiun subtenas la ŝtato; do ili estas tre malriĉaj. Oni povus helpi ilin per internaciaj normoj kunordigitaj integritaj laborejoj.

Ŝablono:Ĝermo-medicino