Malliberejo
Malliberejo estas loko, kie homoj loĝas enŝlosite. Kutime ili perdis parton de siaj personaj liberecoj ĉar ili krimis. Ilia socio enŝlosas ilin en malliberejo, ĉar ĝi provas unuflanke certigi ke la koncerna krimulo ne povu denove krimi, kaj aliflanke ĝi provas malkuraĝigi aliajn homojn krimi.
Kutime malliberejo estas konstruaĵo kun alta muro ĉirkaŭ ĝi, kaj kun multaj ĉeloj interne, en kiuj la malliberuloj loĝas.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- esperante César Barros Leal. Enprizonigo: krepusko de erao. Fortaleza, 2002. 151 p. — ISBN 8575290843