Malliberejo de Guantanamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arestitoj en Guantanamo, Januaro 2002

En la militista bazo de Usono en Guantanamo (Kubo) ekzistas malliberejo akuzita esti tue eksterleĝa de multaj organizoj kaj instancoj por homaj rajtoj kaj el Usono kaj internaciaj.

Militbazo[redakti | redakti fonton]

En la Golfo de Guantanamo, 15 km for de la urbo Guantanamo, ekzistas militbazo de la usona armeo. Ĝi estis muntita en 1898, post la fino de la milito de sendependiĝo de Kubo, dum kiu la usona registaro invadis la insulon pretekstante helpon al la sendependistoj. La bazon oficiale cedis la unua prezidento de Kubo (kaj usona civitano) Tomás Estrada Palma, surbaze de la Amendo Platt, artikolo en la kuba konstitucio kiu permesis la intervenon de la usona registaro en kubaj decidoj.

Poste oni decidis la pagon de luo pro la uzo de la bazo. La nuna kuba registaro de Fidel Castro ne akceptas la oficialan validecon de la traktato kaj plurfoje rifuzis la enspezon de la luo pro tiu uzo.

Malliberejo[redakti | redakti fonton]

Post la teroristaj atakoj de Al-Kaida en Usono je la 11-a de septembro 2001 kaj la milito en Afganistano, la usona registaro organizis tiun malliberejon en la militbazo por enprizonigi diversajn honojn suspektatajn pro terorismo. Fakte nur du monatojn post la atencoj kontraŭ la World Trade Center (kaj 53 jarojn post la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) la usona prezidento George W. Bush aprobis la areston dum senlima tempo de fremduloj sen eblo helpiĝi ĉe juraj tribunaloj.

La leĝa situacio estas kontestata eĉ ene de Usono, pro la konsidero de eksterteritorieco kiun oni donas al la prizonuloj, kio malhelpas la aplikon de la rajtoj agnoskataj de la usona leĝaro. Ankaŭ ekzistas akuzoj de torturo.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Ekde januaro de 2002 ĝis junio de 2008 almenaŭ 800 suspektataj teroristoj suferis tiun enprizonigon. Inter decembro 2002 kaj aprilo 2003 la tiama ŝtata sekretario usona Donald Rumsfeld aprobis novajn teknikojn de enketado, nome torturo, uzado de hundoj, devigo resti kaŭre aŭ stare, sendorme aŭ sub frenezigaj bruoj. Post internaciaj protestoj, en junio 2006 okazis malsatstriko inter la arestitoj kaj almenaŭ 3 el ili sinmortigis. De tiam la kondiĉoj de enprizonigo akriĝis: la ĉeloj estas elŝtalaj, sen natura lumo, sen freŝa aero, kie la arestitoj estas enfermitaj ĝis 22 sinsekvaj horoj. Ili ne rajtas kontakti samfamilianojn. Jam en 2004 la Supra Tribunalo de Usono asertis, ke la usonaj tribunaloj estis super la jura situacio de la malliberejo guantanama, sed malprecizeco de la aserto permesis la pludaŭron de la arestejo, surbaze, ke ĝi estas ekster la teritorio de Usono. En 2006 la sama tribunalo asertis, ke tiu arestejo estas kontraŭ la Kodo de Usona Militjuro kaj kontraŭ la konvencioj de Ĝenevo. Tamen la usonaj prezidento kaj parlamento daŭre subtenis la arestejon. En oktobro de 2006 Bush proklamis leĝon por pluhavi la arestejon for de la jura usona sistemo kaj de la internaciaj traktatoj; tiu leĝo malpermesas la arestitojn elturniĝi al juraj tribunaloj. Junie de 2008 ankoraŭ restas tie ĉirkaŭ 270 arestitoj[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El País, 13a de junio 2008, "El Supremo acelera el fin de Guantánamo"