Sovaĝa kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mallongahara kato)
Ĉi tiu artikolo temas pri specio "Felis silvestris". Por hejmbesto kaj subspecio "Felis silvestris catus" rigardu la paĝon Hejma kato. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kato (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sovaĝa kato

Eŭropa sovaĝa kato
Eŭropa sovaĝa kato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Felisoj Felis
Specio: F. silvestris
Felis silvestris
Schreber, 1775
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecies

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sovaĝa kato (Felis silvestris) estas malgranda sovaĝa besto loĝanta en Eŭropo, la okcidenta parto de Azio kaj Afriko. Ĝi ĉasas malgrandajn mamulojn, birdojn kaj aliajn kreaĵojn similgrandajn. Estas du subspecioj kun nomoj: la afrika sovaĝa katodezerta kato (Felis silvestris lybica), kaj la hejma kato (Felis silvestris catus), kiu estas enportita en ĉiun loĝeblan kontinenton kaj la plej multajn el la grandaj insuloj.

En sia natura ĉirkaŭaĵo la sovaĝa kato povas adapti al diversaj vivmedioj: savano, duonarbaro kaj stepo. Kvankam malsovaĝaj specoj ofte tre varias laŭ formo kaj koloro, la sovaĝaj estas mez-brunaj kun nigraj strioj, inter 50 kaj 80 cm longaj, kaj inter 3 kaj 6 kg pezaj. La afrikaj sub-specio emas esti malpli granda kaj havi pli helan koloron.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sovaĝa kato havas hararon blugrizan aŭ flavbrunan, iam iom malhele makulitan. Ĝia vosto estas tre longa kun nigra fino. Ĝi aspektas kiel granda hejma kato (5–11 kg, 75 – 100 cm). Katidojn ĝi naskas en kavoj en la tero aŭ en arboj. Pariĝo kun multa kraĉado kaj miaŭado okazas en februaro aŭ marto, post 60 tagoj naskiĝas 2 ĝis 4 katidoj, kiuj post 12 tagoj malfermas la okulojn. La patrino mamnutras siajn idojn kvar monatojn, sed jam post du monatoj instruas al ili ĉasadon.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Afrikaj subspecioj:

Felis silvestris brockmani (Orienta Afriko)
Felis silvestris cafra (Suda Afriko)
Felis silvestris foxi (Okcidenta Afriko)
Felis silvestris griselda (Centra Afriko)
Felis silvestris libyca (Norda Afriko)
Felis lybica ornata, Sovaĝa stepa kato
Felis silvestris ocreata (Orienta Centra Afriko)
Felis silvestris pyrrhus (Okcidenta Centra Afriko)

Aziaj subspecioj:

Felis silvestris caudata (regiono de Kaspia Maro)
Felis silvestris ornataFelis lybica ornata, hindia sovaĝa kato (Raĝputano ĝis Irano)
Felis silvestris shawiana (Ĉinio kaj Mongolio)

Eŭropaj subspecioj:

Felis silvestris cretensis Kreta sovaĝa kato (Kreto) (formortinta, kvankam oni raportis ĝin vidi).
Felis silvestris caucasica Kaŭkaza sovaĝa kato (Kaŭkaza montaro kaj Turkio)
Felis silvestris grampia Skota sovaĝa kato (Norda Skotlando)
Felis silvestris jordansi Baleara sovaĝa kato (Balearoj)
Felis silvestris reyi Korsika sovaĝa kato (Korsiko)
Felis silvestris sarda Sarda kaj Sicilia sovaĝaj katoj (Sardio kaj Sicilio)
Felis silvestris silvestris Eŭropa sovaĝa kato (Eŭropo)
Felis silvestris tartessia Sud-Hispana sovaĝa kato (Ibera Duoninsulo)

Hejma kato

Diversaj hejmaj katoj
Felis silvestris catus Hejma kato (kozmopolita)


Eŭropa sovaĝa kato[redakti | redakti fonton]

Eŭropa sovaĝa katido

La eŭropa sovaĝa kato (Felis silvestris silvestris) enloĝas la arbarojn de okcidenta, centra kaj orienta eŭropo; samkiel la skotlandajn kaj turkiajn. Ĝi ne troviĝas en Skandinavio, Anglio kaj Irlando. Ĝia aspekto estas pli malfajna ol tiu de la dezertaj kaj domkatoj. Ĝia dika felo kaj grandeco estas apartigilo pro kiu la sovaĝaj kato kutime ne estas miskonata kiel domkato.

Sovaĝaj katoj oftis dum la eŭropa plejstoceno; kiam la glacio malpliiĝis, ili adaptiĝis al vivo en densa arbaro. Mal al la domkatoj, ili aktivas dumtage.

Sovaĝaj katoj timemegas; ili klopodas forresti de homaj setlejoj. Ili vivas sole kaj havas teritoriojn po ĉirkaŭ 3 km2. En la plej multaj eŭropaj landoj ili iĝis tre maloftaj. Kvankam ili estas lauleĝe protektataj, ili ofte estas pafataj de ĉasistoj kiuj mise rekonas ilin kiel domkatojn. En Skotlando, intermiksado kun sovaĝiĝintaj katoj ankaŭ danĝerigas la sovaĝan populacion.

Afrika sovaĝa kato[redakti | redakti fonton]

La afrika sovaĝa katodezerta kato (Felis silvestris lybica) distribuiĝas tra dezertoj kaj savanoj en Afriko kaj la Araba Duoninsulo. Ĝi estas multe pli malgranda ol la eŭropa sub-speco kaj havas pli mallongan felon. Oni kredas la afrikan sovaĝan katon esti la antaŭ-speco de la domkato, ĉar ĝi estas malpli sovaĝa ol la eŭropa kaj aktivas dumnokte.

Kvankam iuj aŭtoritatuloj pretendas ke malsovaĝigo de la katoj okazis jam dum 8-a jarmilo a.K., la plej malnova indikaĵo estas egiptaj bildoj de ĉirkaŭ la 4-a jarmilo a.K..

Azia sovaĝa kato[redakti | redakti fonton]

La Azia sovaĝa kato, Azia stepa sovaĝa kato, aŭ Barata dezerta kato (Felis silvestris ornata) ĉefe loĝas en la Raĝastana dezerto kaj en Rann de Kuĉ en Barato. Ĝi estas proksimume samgranda kiel hejma kato kaj havas pale flavan korpon kun nigraj makuloj. Nuntempe ĝi estas endanĝerigata specio parte pro tio ke ĝia altvalora felo igas ĝin dezirata ĉasaĵo de ŝtelĉasistoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.