Mallongbeka ĥloropeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mallongbeka ĥloropeto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Chloropeta
Specio: Ch. gracilirostris'
Chloropeta gracilirostris
(Ogilvie-Grant, 1906)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Mallongbeka ĥloropetoPapirusa ĥloropeto (Chloropeta gracilirostris) estas specio de la genro de Flavaj silviojChloropeta de la familio de Akrocefaledoj; kiuj iam estis lokataj en la parafiletika grupo de Silviedoj.

Ĝi estas 14 cm longa mezgranda silvio de marĉoj. Tre olivecbruna al rugecbruna supre, ĉefe en vosto. Tre flava sube ĉefe en gorĝo, kun iom da oliveca nuanco ĉe brusto kaj flankoj. En la olivecbruna vizaĝo ege kontrastas la blankaj irisoj. Aliaj silviedojkanbirdoj en tieaj marĉoj estas brunecaj, grizecaj kaj blankecaj, sed ne verdaflavecaj, kiel tiu kiu ege rimarkindas elstare en ripozejoj. La voĉo estas melodia, likvida trilado. Plej ofte ĝi estas detektita per la voĉo. La plej atingebla rigardejo estas la Lago Bunjonji, Ugando. Ili ĉeestas sole aŭ en paroj, manĝante en mezaj kaj supraj niveloj de papiruso malgrandajn insektojn, kaj eble tendence manĝi superakven.

Ĝi troviĝas en centrosuda Afriko Burundo, nordorienta Demokratia Respubliko Kongo, sudokcidenta Kenjo, Ruando, nordokcidenta Tanzanio, sudokcidenta Ugando kaj norda Zambio en tre disigita teritoriaro. Ties natura habitato estas marĉoj de papiruso, karekso aŭ aliaj specioj, de kio devenas la nomo de Papirusa ĥloropeto, dum Mallongbeka ĥloropeto aludas al la latina scienca nomo kie gracilirostris aludas al pli mallonga beko ol la samgenranoj. La specio estas minacata pro habitatoperdo ĉefe pro konverto de naturaj areoj al agrikulturaj por rizkampoj aŭ bovobredado. Alia danĝero estas la invado de akvohiacinto Eichhornia crassipes, kiu eĉ ŝtopis la lagon Viktorion kaj malhelpas lokan fiŝkaptadon. Ankaŭ etendo de homa loĝantaro kaj uzado de la papiruso kiel brulmaterialo aŭ eĉ brulado por forigo de ĉaspredoj estas danĝeroj por la specio.

La populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 2,500 kaj 10,000 kun teritorio de ĉirkaŭ 59,000 km², kun disigita teritorio tre fragmentata en la regiono de la Grandaj Lagoj de Afriko. La nomiga raso loĝas en okcidenta Kenjo, okcidenta Ugando kaj apudaj areoj de Demokratia Respubliko Kongo, en Ruando kaj Burundo etende al nordokcidenta Tanzanio, kaj eble en ne kontrolataj areoj de okcidenta kaj nordokcidenta Tanzanio. La raso bensoni nur ĉe Lago Mukseruo ĉe la rivero Luapula en Zambio, kaj ankaŭ en apudaj marĉoj en la najbara DRK. La specio povas esti surloke komuna, sed malpliiĝas kaj estas malabunda en multaj areoj de ŝajne tauĝa habitato (kvankam ĝi estas facile vidata).

Fonto[redakti | redakti fonton]