Mallongfingra certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mallongfingra certio
Mallongfingra certio
Mallongfingra certio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. brachydactyla
Certhia brachydactyla
(Brehm, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Mallongfingra certioĜardena certio, Certhia brachydactyla, estas eta paserina birdo kiu troviĝas en arbaroj en multe de la pli varmaj regionoj de Eŭropo kaj en norda Afriko. Ili havas ĝenerale pli sudan distribuadon ol la alia eŭropa specio de arbogrimpulo nome la Longfingra certio, kun kiu ĝi estas facile konfuzita kie ambaŭ teritorioj koincidas. La Mallongfingra certio preferas deciduajn arbojn kaj pli malaltajn altitudojn ol sia parenco en tiuj koincidaj areoj. Kvankam ili estas kutime loĝantaj birdoj, vagantoj povas foresti la reproduktan teritorion.

La Mallongfingra certio estas unu de la grupo de kvar tre similaj arbogrimpuloj de la Holarkto, inklude la tre rilatan nordamerikan specioj de la Bruna certio,[1] kaj havas kvin subspeciojn diferencajn laŭ aspekto kaj kanto. Kiel aliaj arbogrimpuloj, la Mallongfingra certio estas kamufle bruna supre kaj blankeca sube kaj havas kurbecan bekon kaj rigidajn vostoplumojn. Ili estas loĝantaj birdoj en arbaroj tra sia teritorio, kaj nestumas en arbofendoj aŭ malantaŭ arboŝeleroj, kie la ino demetas ĉirkaŭ 6 ovojn. Tiu komuna, netimida, sed malfacile videbla specio manĝas ĉefe insektojn kiujn ili plukas el la arbotrunkoj dum la arbogrimpulo ascendas laŭ mallongaj saltetoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj certioj estas tre similaj laŭ aspekto, tio estas malgrandaj birdoj kun striecaj kaj punktitaj brunaj supraj partoj, ruĝecaj pugoj kaj blankecaj subaj partoj. Ili havas longajn kurbecajn bekojn, kaj longajn rigidajn vostoplumojn kiuj havigas subtenon dum ili suprengrimpas arbotrunkojn serĉe de insektoj.[2]

La Mallongfingra certio estas 12,5 cm longa kaj pezas 7,5 al 12 g. Ili havas sablokolorajn grizbrunajn suprajn partojn tre markitajn je nigro, okro kaj blanko, blankecan supraokulan strion kaj malpurecajn subajn partojn kontraste kun la blanka grorĝo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas blankecajn subajn partojn, foje kun okreca ventro.

La alvoko de tiu specio estas ripeta trilado tit...tit tit-tit kaj la kanto de la nomiga subspecio estas eĉ nekonstanta sekvenco de notoj tiit-tiit-tiit-e-roi-tiit. Estas ia geografia variado; la kanto de la danaj birdoj estas pli mallonga, tiu de la cipra subspecio estas tre mallonga kaj simpla, kaj la nordafrika versio estas altatona. Eŭropaj birdoj ne respondas al tiuj du lastaj kantovariantoj.[2]

Tiu palearkta specio kunhavas multe de sia teritorio kun la Longfingra certio. Kompare kun la Mallongfingra certio, tiu birdo estas pli blankeca sube', pli varma kaj pli punktita supre kaj havas pli blankan supraokulan strion kaj iom pli mallongan bekon. Tamen, la identigo per vidado povas esti neebla pro la manko de markoj. Voĉemaj birdoj estas kutime identigeblaj, ĉar la Longfingra certio havas distingan kanton komponitan de stridaj triladoj, parolaĵo kaj fina fajfo kaj alvoko kiel ŝriii tre rare farita de la Mallongfingra certio; tamen oni scias ke ambaŭ specioj kantas la kanton de la aliuloj. Eĉ havante la birdon enmane, kvankam la Mallongfingra certio kutime havas pli longan bekon kaj pli mallongajn fingrojn, 5% de birdoj estas necerte identigeblaj.[2]

La amerika Bruna certio neniam estis konstatita en Eŭropo, sed estus malfacilege separi ĝin el la Mallongfingra certio, kun kiu ĝi multe similas laŭ aspekto. La alvoko estas pli kia tiu de la Longfingra certio, sed vaganta Bruna certio povus estis maleble identigebla certe pro la simileco inter la tri specioj.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Mallongfingra certio estis unuafoje priskribita de Christian Ludwig Brehm en 1820.[3] La dunoma scienca nomo estas devena el la greka kerthios kiu estas eta arboloĝanta birdo priskribita de Aristotelo kaj aliaj, kaj brachydactyla devenas el braĥus, "mallonga" kaj daktilos "fingro", kio aludas, kiel en Esperanto, al la fakto ke tiu specio havas pli mallongajn fingrojn ol la Longfingra certio.[4]

Tiu specio estas unu de la grupo de ege similaj specioj de tipaj arbogrimpuloj, ĉiuj lokitaj en la ununura genro Certhia. Estas agnoskataj 8 specioj nuntempe, en du stirpoj laŭ evoluo: nome unu de holarkta radiado, kaj unu sudazia grupo. La Holarkta grupo havas pli trilecan kanton, ĉiam (escepte en C. familiaris el Ĉinio) komencante aŭ finante per strida sriih. Specioj de la suda grupo, kontraste, havas pli rapide nesekvan trilon sen la sono sriih. Ĉiuj specioj havas distingajn voĉojn kaj kelkaj subspecioj supreniris al la statuso de specio sur la bazo de siaj alvokoj.[5]

La Mallongfingra certio apartenas al la norda grupo, kun la nordamerika Bruna certio, C. americana, la Longfingra certio, C. familaris, de okcidenta Eŭrazio, kaj, se ĝi estas konsiderata separata specio, la Hodgsona certio, C. hodgsoni, el la suda bordo de Himalajo.[1]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas 5 subspecioj de Mallongfingra certio, kiuj estas tre similaj kaj ofte interreproduktiĝas en areoj kie ties teritorioj koincidas. Estas ĝenerala klino laŭ aspekto el okcidento orienten tra Eŭropo, kun supraj partoj iĝantaj pli malhelaj kaj pli malhelbrunaj. La nuntempe agnoskataj subspecioj estas la jenaj:[2]

Subspecio Teritorio Notoj[2]
C. b. megarhyncha Kanalinsuloj kaj okcidenta Eŭropo, nordokcidenta Hispanio, okcidenta kaj norda Francio, Belgio, Nederlando kaj okcidenta Germanio. Vidu "Aspekto". Okcidentaj birdoj estas pli palaj kaj pli ruĝecaj ol tiuj orientaj.
C. b. brachydactyla Kontinenta Eŭropo oriente de C. b. megarhyncha, Sicilio kaj Kreto. La Nomiga subspecio; pli malhela kaj helbruna supre kaj pli klare blankastriita sube ol la C. b. megarhyncha.
C. b. mauritanica Nordafriko. Pli malhelaj kaj helbrunaj supraj partoj kaj pli etende sablokoloraj subaj partoj ol la nomiga subspecio. Diferenca kanto.
C. b. dorotheae Cipro. Pli grizaj supraj partoj kaj pli blankaj subaj partoj ol la nomiga. Diferenca kanto.
C. b. harterti Malgranda Azio kaj Kaŭkazo. Simila al la C. b. megarhyncha, sed pli senkoloraj ruĝecaj supraj partoj.

Distribuado kaj biotopoj[redakti | redakti fonton]

Korkokverko estas la preferata nestarbo en Hispanio

La Mallongfingra certio reproduktiĝas en moderklimataj arbaroj en Eŭropo el Portugalio al Turkio kaj Grekio, kaj en nordokcidenta Afriko. Ili preferas maturajn arbojn, ĉefe kverkojn kaj ili evitas purajn fostojn de konifero. Kie ili kunhavas la eŭropean teritorion kun la Longfingra certio, tiu lasta specio troviĝas prefere en koniferaj arbaroj kaj je pli altaj altitudoj.[6]

Ili kutime troviĝas en malaltaj teroj, sed ili reproduktiĝas loke ĝis 900 m en Germanio, 1800 m en Francio kaj 1400 m en Svisio. En Turkio kaj Nordafriko ĝi estas montara specio.[2] La reproduktaj areoj havas juliajn isotermojn inter 17 kaj 18 oC kaj 26 oC .[6]

Tiu arbogrimpulo estas ĉefe nemigranta sed postreprodukta disigo povas alporti vagantojn for de la normala teritorio. Vagantoj alvenis ĝis Anglio, Svedio, Litovio kaj la Balearoj. En Korsiko aperis en 1969 tri ekzempleroj de la nordafrika subspecio C. b. mauritanica.[2]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

Tiu specio havas etendan teritorion de 1 al 10 milionoj de km. Ili havas grandan populacion, ĉirkaŭkalkulitan je inter 4,1 kaj 14 milionoj da individuoj. Oni ne konas la populacitendencon, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝis al la sojlo de la kriterioj por malpliiĝo de la IUCN Ruĝa Listo (malpliiĝo je pli da 30 % en 10 jaroj aŭ 3 generacioj). Pro tio la Mallongfingra certio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.[7]

Ĝi estas komuna tra multe de sia teritorio, sed ĝi estas rara en la Kaŭkazo kaj en la malgrandaj Kanalinsuloj. Okcidente de ĝia teritorio ĝi disvastiĝas norden tra Danio, kie ili unuafoje reproduktiĝis en 1946.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Certhia brachydactyla - MHNT
Plenkreskulo manĝanta sur trunko; en ĝi videblas la ĉefaj karakteroj de la specio: blanka sube, kamufla bruna supre, ruĝecaj flankoj, supraokula strio, kurbeca beko ktp

La nestoj de Mallongfingra certio estas en arbofendoj aŭ malantaŭ arboŝelo. Ili uzas ankaŭ malnovajn nestojn de pegoj, fendojn en konstruaĵoj aŭ muroj kaj artefaritajn nestoskatolojn aŭ subtegmentajn randojn.[2]

La nesto (3 aŭ 4 m supergrunde) havas malferman kompaktan bazon el bastonetoj, pinpingloj, herberoj aŭ arboŝeleroj, kiun oni kovras el pli milda materialo kiel plumetoj, lano, musko, likeno aŭ araneretoj. La ino demetas ovojn el aprilo al junio (tipe 5 al 7 ovoj); ili estas blankaj kun purpurruĝaj makuletoj kaj estas 15.6 al 12.2 mm grandaj. Nur la ino kovas la ovojn dum 13 - 15 tagoj ĝis kiam la nefrumaturaj lanugaj idoj eloviĝas; ili estas poste manĝigataj de ambaus gepatroj, sed kovas nur la ino, dum pliaj 15 - 18 tagoj antaŭ elnestiĝo.[6] Tiu specio ofte faras duan ovodemetadon. La masklo ekkonstruas novan neston dum la ino ankoraŭ manĝigas la unuan idaron, kaj kiam la idoj estas 10-12 tagaĝaj, li manĝigas ilin dum la ino finigas la novan neston.[2]

Hispana studo sugestas, ke arbarfragmentado danĝere tuŝas la nombron de ekzempleroj de Mallongfingra certio, kaj same estas la kazo de la Longfingra certio. Specioj kiuj dependas el relative malabundaj resursoj, kaj el arbotrunkoj, okupas nur la plej grandajn arbarojn, kiaj paruoj kaj regoledoj.[8][9]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La Mallongfingra certio tipe serĉas senvertebrulojn sur arbotrunkoj, komence ĉe la arbobazo kaj suprenirante laŭ spirala irmaniero helpe de la rigidaj vostoplumoj. Malkiel sitoj, ili ne malsupreniras kapaltere, sed ili flugas al la bazo de alia apuda arbo. Ili uzas sian longan maldikegan bekon por elpreni insektojn kaj araneojn el la fendoj de la arboŝelo. Kvankam kutime ili troviĝas sur arboj, ili eventuale predas ankaŭ sur muroj, sur grundo aŭ inter falitaj pinpingloj, kaj povas aldoni ankaŭ kelkajn konifersemojn al sia dieto en pli malvarmaj monatoj.[6] Ili profitas sian malgrandecon vintre ĉar ili povas viziti la plej malgrandajn fendojn kie insektetoj kaŝiĝas kaj tiele ili povas pluteni sian insektobazan dieton.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel malgranda arbarbirdo kun kamufla plumaro kaj silenteca alvoko, la Mallongfingra certio estas facile preterkonstatata dum ĝi saltetas kvazaŭ muso supren vertikalan trunkon, progrese laŭ mallongaj saltetoj, uzante siajn rigidajn vostoplumojn kaj ampleksajn piedojn kiel apogilojn. Tamen ĝi ne estas timidaj kaj estas ege indiferentaj al la homesto.[2] Ili havas distingan vagantecan kaj ondecan flugmanieron, alterne flugilfrapojn kvazaŭ de papilioj kun leviĝoj kaj faloj. Ili estas solecaj vintre, sed dum malvarma vetero ĝis dudeko aŭ plie da birdoj povas ripozi kune en taŭga ŝirmita fendo aŭ laŭ stelformo sub subtegmentoj .[2]

Ili vivas ĝis 9 jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua (2006). "Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity", gazeto : Ibis, volumo : 148, numero : 3, paĝoj : 477–488. COI:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 (1996) Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm, 177–195. ISBN 0-7136-3964-4. 
  3. (1820) Handbuch der Naturgeschichte aller Vogel Deutschlands. 
  4. Short-toed Treecreeper Certhia brachydactyla [CL Brehm, 1820]. BirdFacts. Alirita 2008-05-23.
  5. Tietze, Dieter Thomas; Jochen Martens, Yue-Hua Sun, Martin Paeckert (2008). "Evolutionary history of treecreeper vocalisations(Aves: Certhia)", gazeto : Organisms, Diversity & Evolution, volumo : 8, paĝoj : 305–324. COI:10.1016/j.ode.2008.05.001
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X.  1411–1416
  7. IUCN
  8. Tellería, J. L.; Santos, T. (1995). "Effects of forest fragmentation on a guild of wintering passerines: The role of habitat selection", gazeto : Biological Conservation, volumo : 71, numero : 1, paĝoj : 61–67. COI:10.1016/0006-3207(94)00021-H
  9. Huhta, Esa; Aho, Teija; Jäntti, Ari; Suorsa, Petri; Kuitunen, Markku; Nikula, Ari; Hakkarainen Harri (February 2004). "Forest Fragmentation Increases Nest Predation in the Eurasian Treecreeper", gazeto : Conservation Biology, volumo : 18, numero : 1, paĝoj : 148–155. COI:10.1111/j.1523-1739.2004.00270.x

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]