Mallongkrura akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mallongkrura akcipitro
Blankanigra akcipitro
Blankanigra akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. brevipes
Accipiter brevipes
(Severtzov, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Mallongkrura akcipitro (Accipiter brevipes) estas eta rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en arbaroj en Grekio kaj orienta Balkanio ĝis Turkio kaj suda Rusio. Temas pri migranta birdo kiu vintras el Egiptio kaj iom pli sude ĝis sudokcidenta Irano. Tamen videblas iom sagantaj aŭ perditaj birdoj en centra Eŭropo aŭ centra Afriko. Ili migras poare male kiel la pli disvastigita Akcipitro, Accipiter gentilis. Ekzemple septembre oni kalkulis 40.000 da ili trapasante Israelon dum iom pli ol unu semajno.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Mallongkrura akcipitro nestas en arboj, en alteco el 4 ĝis 20 m, konstruante novan neston ĉiujare per enmeto de verdaj folioj ene. Ili nestas kaj reproduktiĝas el aprilo ĝis aŭgusto. Plej ofte la ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn, kiuj estas kovotaj dum el 30 ĝis 35 tagoj. La birdidoj forlasas la neston post 40 aŭ 45 tagoj kaj restas ĉe la gepatroj dum du semajnoj. Ili ĉasas etajn birdojn, insektojn, lacertojn eĉ etajn mamulojn kiaj vespertoj en arbaroj, surprizigante predojn per rapida netaendita ekflugo ekde gvatejo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Mallongkrura akcipitro estas eta rabobirdo kun mallongaj rondlarĝaj flugiloj kaj longa vosto, taŭgaj adaptoj por manovri inter arboj. Ĝi estas simila kun la Nizo Accipiter nisus, sed ties iom pli mallonga vosto kaj pli nigre markitaj flugilpintoj ŝajnigas ĝin plie kiel falkoj.

La Mallongkrura akcipitro estas 30-38 cm longa kun enverguro de 63-76 cm. La ino estas pli granda ol la virbirdo kiel okazas ĉe akciptroj, sed la diferencoj ne estas tiom markataj. La virplenkreskulo estas grizblua supre kaj envange -nizoj havas ruĝajn vangojn-, havas blankan subbekan parton, kiaj nizoj kaj sube estas ruĝece striecaj kiel nizoj, sed nur bruste -ventro estas blanka-. Irisoj estas ruĝaj, ne flavaj kiel ĉe nizoj. Ili pezas el 135 ĝis 220 g.

La ino estas supre griza kaj havas helajn flugilpintojn. Ŝi estas ruĝece strieca sube kaj povas montri malhelan subbekan parton, anstataŭ blankan. Ŝi estas konfuzebla kun la ino de nizo, sed la Mallongkrura akcipitrino estas pli griza supre.

Dumfluge ili estas pli karakteraj, ĉar ambaŭ seksoj estas blankaj sube kun klarvideblaj nigraj flugilpintoj; la virbirdo estas iom ruĝeca bruste kaj en la radikoj de flugiloj.

La junulo estas malhelbruna supre kaj malhele sube; ili montras malhelan gorĝan strion. La flugo de tiu akcipitro estas karaktera flugilfrapado kaj glitado.

La voĉo estas akra "kiik-vekk”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj