Mallongvosta sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongvosta sturno
Mallongvosta sturno
Mallongvosta sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. minor'
Aplonis minor
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mallongvosta sturno (Aplonis minor) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Indonezio (centra kaj suda Sulaveso, insuloj de la Floresa Maro (Tanahjampea, Kajŭadi, Kaleo, Kaleotoa), Javo, Balio kaj Malgrandaj Sundoj kaj en sudaj Filipinoj nome Mindanao, kies populacio foje estis separata kiel raso todayensis, sed necesas pli da studo por tiu disigo; ĝis tiam la specio estas konsiderata kiel monotipa.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Ĝi estas nigreca specio kun tre metalecaj briloj ĉefe malhelverdaj en kapo kaj supraj dorso kaj flugiloj kaj ankaŭ helbrunaj. La irisoj estas brunecaj al ruĝecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]