Mallongvosta pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mallongvosta verda pigo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongvosta pigo
Mallongvosta pigo
Mallongvosta pigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cissa
Specio: C. thalassina
Cissa thalassina
(Temminck, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mallongvosta pigoMallongvosta verda pigo (Cissa thalassina) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigojKorvedoj.

Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo kaj estas endemio de sudorienta Azio. Ĝi estas specio de montetarbaroj kiu loĝas en densa vegetalaro en meza kaj supra tavoloj de la branĉaro, kie ili faras nur mallongdistancajn flugojn.[1]

Ĝi estas specio ege simila al la parenca samgenra Verda pigo, tio estas ege verda, sed kun tre mallonga vosto kompare kun similaj specioj, kio nomigas la specion kaj diferencigas ĝin el la Verda pigo, dum ĝi, kiel ĉe la Verda pigo, havas nigran strion el la beko (tra la okuloj) al la nuko, sed ankaŭ malkiel ĉe la Verda pigo aŭ kiel ĉe la Flavbrusta pigo ne estas tiom larĝa sed nur ĉe la okulo kaj ne tiom malantaŭe, depende de la subspecio. Kontraŭ la nigra traokula strio ege kontrastas kun ruĝecaj senplumaj okulringoj, tre ruĝaj beko kaj gamboj. La unuarangaj flugilplumoj estas ruĝecgrenatoj kaj tio markas tiun genron kiel unu el la plej rimarkindaj kaj distingaj membroj de la tuta familio. La iriso de tiu specio estas blankeca kaj ne malhela kiel ĉe la aliaj samgenraj specioj. Ankaŭ estas blankaj la duarangaj flugilplumoj. Depende de la subspecioj estas bluaj nuancoj ĉirkaŭ la nigra traokula strio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Whitten, Tony and Jane. (1992) Wild Indonesia: The Wildlife and Scenery of the Indonesian Archipelago. Unuiĝinta Reĝlando: New Holland, p. 131. ISBN 1-85368-128-8.