Malluma materio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nesolvitaj problemoj de fiziko
Kio estas la malluma materio? Kiel ĝi generiiĝas?

Malluma materio estas materio neobservebla per tipaj eksplorantaj rimedoj, do restante nevidebla en nia Universo, kvankam ĝia influo manifestacias gravite. Dum la jaroj 1970, oni rimarkis ke la tuta videbla maso de la galaksioj, steloj kaj gazo, ne povis ekspliki korekte ilian rotacirapidecon, aperiginte la ideon de malluma materio. Dum la 1990-aj jaroj, la Kosmoteleskopo Hubble alportis grandan kvanton da novaj datoj el foraj regionoj de la observebla Universo. Tiuj ĉi novaj observoj establis ke la malluma materio el nia Galaksio ne povas konsisti sole el mallumaj kaj nanaj steloj.