Malmolbopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malmolbopo (anglalingve: Hardbop) estas aparte elformita stilo de ĵazo, kiu evoluis en la 1950-aj jaroj.

Evoluo

Ĉi tiu daŭrigo de bibopo ekde meze de 1950 kompreniĝis kiel nigrula kontraŭmovado al okcidentmarborda ĵazo (malpasia ĵazo). La muzikistoj de malmolbopo plisimpligis la teknike postulemajn melodisekvojn de bibopo, sen tamen fordoni la intensecon de bibopo. Ili uzis por tio ekz. la kvartharmoniaron. Aldone ili enprenis krom la ritma pelo de bibopo elementojn el soŭlo kaj bluso, kiu kunportis entute pli malmildan ol la ĝisnunan ludmanieron. Ili evoluigis la tradiciajn elementojn de la nomataj stiloj teknike ĝis iliaj limoj. Subspeco de malmolbopo estas soŭlĵazo, kiu havis pli rektlinian strukturon.

Art Blakey kaj liaj Jazz Messengers (ĵazmesagistoj) estis dum jardekoj la ja plej famaj reprezentantoj de ĉi tiu stilo. Multaj malmolbopaj muzikistoj devenis el ĉi tiu bando, ekzemple pianisto Horace Silver (kunfondinto de la antaŭula bando de Jazz Messengers), trumpetisto Clifford Brown kaj saksofonisto Lou Donaldson. Brown ankaŭ estis kundirektisto de la kvinopo de Max Roach, kiu ankaŭ esence partoprenis la elformadon de ĉi tiu stilo. Plue nomendas muzikistoj kiel la saksofonistoj Dexter Gordon, Sonny Rollins, Cannonball Adderley kaj la trombonistoj Curtis Fuller kaj J. J. Johnson, kiuj tamen ludis ankaŭ aliajn ĵazstilojn.

Gravaj titoloj kaj ties interpretintoj

Gravaj albumoj

Vidu ankaŭ

Fontoj kaj literaturo

Eksteraj ligiloj

La "retpaĝo de malmolbopo"