Malmultenombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malmultenombro estas gramatika nombro en iuj lingvoj por malmultaj objektoj de sama speco kaj kvazaŭ konsistigas "malgrandan pluralon". Simile kiel pluralo, ĝi kontraste al singularo (unu objekto) aŭ dualo (ekzakte du objektoj) ne signas klare difinitan kvanton, sed estas por iuj, kvankam laŭ la difino ne grandaj, kvantoj.

Ĝi troveblas ekzemple en la iraka araba lingvo aŭ en la hopia lingvo de Norda Ameriko.