Malneta Nacia Produkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malneta nacia produkto)

La Malneta Nacia Produkto (MNP) montras ĉiun valoron (ĉiu valoraldonaĵo de produktoj por fina vendo) de ŝtatanoj de unu lando dum unu jaro, sendepende de la produkta loko.

Sen la amortizoj rezultas la neta nacia produkto (NNP).

Tiuj mezuroj foje estas kritikataj, ĉar ili malperfekte spegulas la prosperon de lando. Ekzemple katastrofoj, kiuj malgrandigas la prosperon, tamen ofte altigas la produkton, ĉar necesas anstataŭigi perditajn varojn.

Internacia komparo[redakti | redakti fonton]

La 10 plej grandaj naciaj ekonomiaj unuoj en 2005 (MNP laŭ la Atlas-Metodo)
Nr. Ŝtato MNP
(Mio. US-$)
en % MNP / persono
(US-$)
G8-membro
1 USA 12.969.561 29% 43.104 jes
2 Japanio 4.988.209 11% 39.149 jes
3 Germanio 2.852.337 6% 34.654 jes
4 Popola respubliko Ĉinio 2.263.825 5% 1.714 ne
5 Britio 2.263.731 5% 37.598 jes
6 Francio 2.177.670 5% 33.972 jes
7 Italio 1.724.894 4% 29.171 jes
8 Hispanio 1.100.134 2% 24.384 ne
9 Kanado 1.051.873 2% 31.898 jes
10 Barato 793.017 2% 702 ne
15 Rusio 639.080 1% 4.488 jes
17 Svisio 408.702 1% 54.441 ne
18 Turkio 399.232 1% 9.564 ne
21 Aŭstrio 303.641 1% 36.513 ne
Eŭropa Unio 13.543.425 30% 27.471
Eŭropaj G8-Ŝtatoj 9.018.632 20%
G8-Ŝtatoj 28.667.355 64% 32.972
Mondo 44.983.338 100% 671
fonto: monda banko Weltbank

Je rekta komparo en US-Dolaroj estas atentenda, ke kelkaj ŝtatoj (en tiu ĉi listo: Ĉinio) fiksas siajn valutojn kunligite kun la US-Dolaro kaj povas tial esti subvalorigitaj.

vidu: Malneta Enlanda Produkto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]