Malnovaltgermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malnov-altgermana)
Malnovaltgermana lingvo
Althochdeutsch
lingvo • mortinta lingvo • historia lingvo • formortinta lingvo
altgermana lingvaro
Parolata en Ĝermanio sude de la tiel nomata "linio de Benrath"
Denaskaj parolantoj lingvo ekde ĉ. la jaro 1050 formortinta
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Okcidentĝermana lingvaro
Malnovaltgermana lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 goh
  ISO 639-3 goh
  SIL goh
  Glottolog oldh1241
Angla nomo Old High German
Franca nomo vieux haut-allemand
vdr

La termino malnovaltgermana lingvo – germane Althochdeutsch (Ahd.) – signas la plej malnovan skribe dokumentitan formon de la altgermana lingvo, kiu estis parolata inter la jaroj 750 kaj 1050.

La vorto „deutsch“ (germana) unuafoje aperas en dokumento el la jaro 786 en la mezepoke latina formo theodiscus. La malnovaltgermana formo de la vorto nur pruveblas multe poste. En manskriba kopio de antikva lingvolerna libro de la latina, probable farita en la dua kvarono de la 9-a jarcento, estas noto de monaĥo, kiu ŝajne ne komprenis la latinan vorton "galeola" ("manĝilujo en helmoformo"). Li ŝajne demandis iun alian pri la signifo kaj apud la vorto aldonis la germanan signifon. Por tiu noto li uzis la malnovaltgermanan lingvonomon "diutisce: gellit", do "germane: bovleto".

Teritorio kaj divido[redakti | redakti fonton]

La kontinent-okcidentĝermanaj lingvoregionoj (sen la langobarda lingvo) antaŭ la jaro 1000

La malnovaltgermana ne estas unueca lingvo, kiel supozigas la vorto, sed grupigo de pluraj okcidentĝermanaj lingvo, kiuj parolatis sude de la "linio de Benrath", kiu tra Ĝermanio kondukis pli-malpli de okcidento al oriento kaj tuŝis la lokon Benrath, kiu nuntempe estas urbokvartalo de Duseldorfo. Tiuj dialektoj diferencas de la pli nordaj okcidentĝermanaj lingvoj pro tio, ke ili trairis certajn fonologiajn ŝanĝojn, kiuj karakterizas interalie la modernan germanan lingvon. Tio koncernas ekzemple la konsonantojn p, t kaj k. La fonologiaj ŝanĝoj inter la 6-a kaj 8-a jarcentoj inter la ĝermanlingvanoj iom post iom disvastiĝis de la Alpa regiono norden kaj ne progresis plu norden preter la lingvolimo inter la malnovaltgermana lingvo sude kaj la (same malunueca) malnovsaksa lingvo norde.

El la malnovsaksa lingvo pli poste iĝis la mezepoka kaj moderna platgermana lingvo. Krome ankaŭ la malnovmalaltfranka lingvo, el kiu poste ekestis la nederlanda lingvo, ne trairis tiujn fonologiajn ŝanĝojn kaj do same ne konsidereblas parto de la malnovaltgermana lingvo.

Ĉar la malnovaltgermana do estis grupo de lingve proksimaj dialektoj kaj en la frua mezepoko ne ekzistis norma ortografio, la konservitaj tekstoj atribueblas al al unuopaj malnovaltgermanaj lingvoj, tial ke oni ofte pli precize parolas pri malnovsudrejnfranka, malnovbavara kaj malnovalemana lingvoj.

Dokumentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]