Poezia Edda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malnova Edda)
Poezia Edda
poezia kolekto • Norse cultural artifact
Aŭtoroj
Aŭtoro Sæmundr Sigfússon, "la Klera"
Lingvoj
Lingvo antikva islanda lingvo
Eldonado
Eldondato 1260-aj jaroj
Ĝenro sagao
vdr

Poezia Edda, ankaŭ konata kiel Sæmundar Edda estas islanda manuskripto de la 13a jarcento en kiu troviĝas 29 poemoj, nomitaj Edda-poemoj laŭ nomo de la manuskripto. La tekstoj verŝajne estis unue buŝaj, verkitaj inter la jaroj 800-1000 en Norvegio kaj Islando kaj eble en Gronlando. Ili dividiĝas en du ĝenroj laŭ ilia enhavo: diaj poemoj kaj heroaj poemoj. La diaj poemoj temas pri la skandinavaj aŭ norenaj dioj kaj mitoj el la olda religio. La plej famaj de ili estas Völuspá (Antaŭdiro de la aŭguristino) kaj Hávamál (Paroloj de Odino).

Titolpaĝo de la angla traduko de Olive Bray de la Codex Regius titolita Poetic Edda priskribanta la tri Yggdrasil kaj nombrajn el ties loĝantoj (1908) fare de W. G. Collingwood.

Aliflanke la heroaj poemoj estas pri mezepokaj eŭropaj herooj, reĝoj kaj reĝinoj, kaj iliaj tragikaj fatoj. Estas personoj kiel Sigurd, mortiginto de la drako Fafnir, Gudrun, filino de la reĝo Gjuki, kaj Helgi mortiginto de Hundingur. Ĉiuj verkistoj de la poemoj estas anonimaj. Oni nenion scias pri la manuskripto de Poezia Edda antaŭ ol la episkopo, Brynjólfur Sveinsson episkopo en Skálholt ekhavis ĝin en la jaro 1643. Brynjólfur donis ĝin al la reĝo de Danio ĉar li mem ne havis rajton eldoni ĝin en Skálholt. De tiam la manuskripto estis rezervita en la Reĝa biblioteko en Kopenhago kaj pro tio nomita Codex Regius aŭ Libro de la Reĝo. Nun ĝi denove estas rezervita en Islando post longa tempo en la Reĝa Biblioteko (Det Kongelige Bibliotek) en Kopenhago. Danoj liveris la libron ree al Islandanoj la 21an de aprilo 1971 kune kun Flateyjarbók kiuj nun ambaŭ estas rezervataj en Instituto de Árn Magnússon en Islando.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

La Poezia Edda enhavas jenajn poemojn:

Diaj poemojn:

Herooj[redakti | redakti fonton]

Jen heroaj poemoj:

La heroaj poemoj grandparte temas pri la sama rakontaro kiel la posta germanlingva La Kanto de la Nibelungoj, do pri okazintaĵoj ne en Islando, nek en Skandinavio, sed en Rejnlando sur la eŭropa kontinento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Íslenzk fornrit: Eddukvæði I-II. Ritstjóri Þórður Ingi Guðjónsson. Jónas Kristjánsson og Vésteinn Ólason gáfu út. Hið íslenzka fornritafélag. Reykjavík 2014.