Malnova Pordego Bisagra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova Pordego Bisagra
urba pordego [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 44″ N, 4° 1′ 34″ U (mapo)39.8622-4.0262Koordinatoj: 39° 51′ 44″ N, 4° 1′ 34″ U (mapo)

Malnova Pordego Bisagra (Kastilio-Manĉo)
Malnova Pordego Bisagra (Kastilio-Manĉo)
DEC
Malnova Pordego Bisagra
Malnova Pordego Bisagra
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Malnova Pordego Bisagra
Vikimedia Komunejo:  Puerta Antigua de Bisagra [+]
vdr

La Malnova Pordego Bisagra (origine en araba Bab al-Saqra, tio estas pordo de komarko Sagra, nune La Sagra, nomata ankaŭ 'Pordego de Alfonso la 6-a') estas pordego de la urbo Toledo (Hispanio), konstruita en la 10-a jarcento, en epoko de la tajfo de Toledo. Ĝi estas nomata ankaŭ 'Bisagra Antigua' (Malnova Bisagra) por distingi ĝin el la Nova Pordego Bisagra kiu estis konstruita en 1559. La pordo estis ĉefa enirejo al la urbo (ĉar proksimis al la tombejo) kaj datiĝas el la periodo de Al-Andalus. Poste estis renomita de Alfonso la 6-a, ĉar legendo asertas, ke sub ties arkoj eniris la kristanaj trupoj la 25-an de majo de 1085, post la konkero fare de kristanoj kontraŭ araboj.

Arkitekture konsistas el diversaj arabstilaj arkoj, kaj plej ornamita ekstera fasado kun ĉefa arko trapasata de stranga lintelo el granito. Ĝi restis laŭ plej originala stato ĉar estis murigita kiam ekfunkciis la Nova Pordego Bisagra.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clara Delgado Valero, Regreso a tulaytula: Guía del Toledo islámico: siglos VIII-XI, eld. Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha, 1999, p. 133-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

39° 51′ 44″ Nordo 4° 01′ 34″ Okcidento / 39.8622 °N, 4.0262 °U / 39.8622; -4.0262 (mapo)