Malnova Rye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la aparta turo de la preĝejo de Sankta Søren, kie en 1534 Kristiano la 3-a elektiĝis reĝo de Danio

Malnova Rye (dane Gammel Rye) estas malgranda historia urbeto en orienta Jutlando, Danio. La 1-an de januaro 2010 ĝi havis 1 301 loĝantojn.

Rye estis grava komerca urbo en mezepoka Danio. En 1534, en la urba preĝejo de Sankta Søren (Severino) de Rye Kristiano la 3-a elektiĝis reĝo de Danio. Nuntempe, la najbara pli nova urbo Ry pligrandiĝis. La nova loĝloko Ry, kiel multaj aliaj urboj de Danio, kreskis ĉirkaŭ fervoja stacio konstruita en la 19-a jarcento, kaj cetere en 1952 estis la gastiga urbo de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Laŭ administra reformo de Danio, Malnova Rye kaj la nova urbo Ry iĝis parto de la komunumo Skanderborg.