Malnova testamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malnova Testamento)
Saltu al: navigado, serĉo
Hebrea biblio
Tanaĥo
Judisma portalo
Kristana portalo
v  d  r

La Malnova testamento (MT) estas la kristana nomo por la juda parto de la Biblio. En judismo, la nomo estas la tanaĥo, hebrea akronimo por "la leĝo, la profetoj kaj la skriboj", ĝiaj tri partoj. La vorton "testamento" (Διαθήκη) al tiu libraro donis Origeno, laŭ li (kaj la aliaj kristanoj) la "testamento" de la Malnova Testamento estas inter la Eternulo kaj la judoj, la testamento de la Nova testamento estas inter Jesuo Kristo kaj homaro.

Entire Tanakh scroll set.png

La Biblio estas eble la plej multe legata libro en la historio de la homaro. Nur ĉi tiu fakto, sendepende de religiaj motivoj, faras ĝin deviga legaĵo por homoj de ordinara klereco. Por esperantistoj la Malnova testamento prezentas apartan allogon: ĝin tradukis L.L. Zamenhof, kaj prave oni konsideras ĝin modela kaj instrua. Atenta tralegado kaj relegado kondukas diligentulon al supera regado de nia lingvo, ĉar tiu kolektos amason da instruaj parolturnoj kaj frazkonstruoj.

La hebrea MT konsistas el 39 libroj. Kelkaj el ili estas simple historiaj, aliaj profetaj, aliaj moralinstruaj kaj poeziaj. Sur iuj paĝoj oni trovas longajn, tedajn genealogiajn listojn kaj nombrojn, sur aliaj belegajn pensojn de saĝeco kaj liriko. La unuaj kvin libroj (Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono) konsistigas la Toraon, aŭ Leĝon, ankaŭ nomatan Pentateŭko.

MT aperis ĉ. 500 jarojn a. K., en la hebrea, kun kelkaj pecoj en la aramea lingvo. La Nova Testamento estis verkita en la greka lingvo. Oni tute ne disponas pri originalaj tekstoj, sed nur pri multsinsekvaj kopioj de kopioj. Antaŭ nelonge, oni trovis en kavernoj la t.n. "Manuskriptojn de la Morta Maro", de la 3-a jarcento a.K., ŝajne tre fidele kopiitajn.

Ĉirkaŭ la jaro 250 a.K., en Aleksandrio (Egiptio), 70 (ĉu 72?) tradukistoj produktis la teskton en la greka lingvo, kio konsistigis la t.n. Septuaginton. Ĉi tiu greklingva versio enhavas fakte 7 librojn, kiuj ne estis en la hebrea originalo, kaj estas nomataj "dua-kanonaj" (de katolikistoj) "nekanonaj" aŭ "apokrifaj" (de protestantoj). La Roma kaj Ortodoksa katolikaj eklezioj akceptis ilin kiel same sanktajn. Protestantoj tamen restis kun la enhavo de la hebrea originalo, kvankam laŭ malsama divido kaj klasifiko.

En la jaro 400 p.K., Sankta Hieronimo tradukis ĝin el la hebrea en la latinan. Lutero kaj la reformistoj unuafoje tradukis ĝin en la modernajn lingvojn.

Laŭ historia vidpunkto, la MT estas grava dokumento pri la hebrea popolo, en la periodo inter 1800 a.K. ĝis 500 a.K.. Laŭ religia-mistika vidpunkto oni devas legi la MT-n per tre zorga interpretado, neniam per laŭliteraj okuloj.

La kristanan parton de la Biblio kristanoj nomas la Nova testamento.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]