Malnova sinagogo de Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova sinagogo de Essen
sinagogomuzeo
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio • Novromaniko vd
Arkitekto Edmund Körner vd
Estiĝo 1911
Malfermo 1913
Lando Germanio vd
Situo Essen
Situo
Geografia situo 51° 27′ 23″ N, 7° 1′ 0″ O (mapo)51.45647.01667Koordinatoj: 51° 27′ 23″ N, 7° 1′ 0″ O (mapo)
Malnova sinagogo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Malnova sinagogo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Malnova sinagogo de Essen
Malnova sinagogo de Essen
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Malnova sinagogo de Essen
Map
Malnova sinagogo de Essen
vdr
la malnova sinagogo en Essen - post la trakonstruo de 2010

La malnova sinagogo de Essen - germane nomata Alte Synagoge, komence Synagoge am Steeler Tor (do "sinagogo de la pordego de Steele", ĉar tie ĝis la unua duono de la 19-a jarcento situis la pordego de la urboparto "Steele" de la remparo) nuntempe estas la "domo de juda kulturo" (germane Haus jüdischer Kultur) en la germana urbo Essen. Ĝi situas en la urbocentro, ĉe granda urba aleo, je la adreso Steeler Straße 29, proksime de la urbodomo.

La institucio, kiu post trakonstruo la 13-an de julio 2010 remalfermiĝis je la nomo "domo de juda kulturo", situas en la eksa sinagoga konstruaĵo de la urba juda komunumo de antaŭ la Dua Mondmilito. La impresa sinagogo kun aldona rabena domo post dujara konstruado malfermiĝis en 1913. Ĝin planis la Edmund Körner. Nuntempe la sinagogo apartenas al la plej grandaj, plej bone konservitaj kaj arkitekture plej signifaj atestaĵoj de juda kulturo en Germanio el la epoko de antaŭ la Dua Mondmilito.

Sinagogoa historio[redakti | redakti fonton]

ĉirkaŭ la jaro 1917: la sinagogo, dekstre la "jarcenta fontano" (germane Jahrhundertbrunnen)
ĉirkaŭ la jaro 1922: la sinagogo kun la kristana preĝejo Friedenskirche (Paco-Preĝejo)
en 1913: interna dekoro

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Pro manko de loko en al antaŭa sinagoga konstruaĵo ĉe la adreso Gerswidastraße la urba juda komunumo en 1911 taskigis la arkitekton Edmund Körner koncepti reprezentan novan sinagogon, kiu esprimu la memfidon, la socian integriĝon kaj agnoskiĝon de la judoj en la Germana Regno. Meze de la urbocentro la sinagogo simboligu la alvenon de la judismo en la germanian socion. La 25-an de septembro 1913 la tiutempe "nova sinagogo de Essen" (germane Neue Essener Synagoge) per granda celebraĵo estis solene inaŭgurita. Kontraŭ la celita destino ke ĝi eterne plenumu sian funkcion, la konstruaĵo tamen nur dum 25 jaroj povis esti la kultura kaj socia centro de la urba juda komunumo, kiu en 1933 havis proksimume 4500 membrojn. La sinagogo havis ĉefan preĝejan salonon kun 1500 sidlokoj en teretaĝa parto kaj pluraj balkonoj, kun orgeno kaj granda toraa legejo. Aldoniĝis pli malgranda "nesemajnfina sinagogo", pluraj instruejaj salonoj, komunuma salono, sekretariejo, biblioteko, ĝardeno kaj loĝejoj por la sinagogaj rabeno kaj kantoro en la najbara rabena domo. Kaj en la fasada kaj en la interna arkitekturo la sinagogo kunigas tradicie judajn kaj orientecajn elementojn kun okcidentecaj-kristanaj elementoj. Precipe Edmund Körner planis la ĉefan preĝejan ĉambregon laŭ la tiutempe tre aktuala arkitektura stilo secesio (france nomata Art Déco aŭ germane Jugendstil).

Nazia epoko[redakti | redakti fonton]

En la nokto inter la 9-a kaj la 10-a de novembro 1938, kadre de la pogromoj de novembro 1938, la sinagogo pro detrua bruligo interne estis forte damaĝita. La fasado tamen restis preskaŭ nedifektita. Pro la masiva konstrumaniero el ŝtale fortigita betono, la nazioj kontraŭ siaj planoj ne sukcesis tute neniigi la konstruaĵon, kaj masiva eksplodigo maleblis pro la multaj apudaj urbocentraj konstruaĵoj, kiuj tiukaze same estintus forigitaj (aŭ eĉ pli ol la betona sinagogo). La konstruaĵo pretervivis la Duan Mondmiliton sen pliaj grandaj damaĝoj. Ĝis nuntempe la malnova sinagogo de Essen estas la plej granda libere staranta sinagoga konstruaĵo norde de la Alpoj, laŭ la interna volumeno ankoraŭ pli granda ol la Nova sinagogo de Berlino. La impresa kupolego altas 37 metrojn. Sume la konstruaĵo longas 70 metrojn.

Post la Dua Mondmilito ĝis trakonstruo en 2008[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1945 ĝis 1959 la sinagogo estis neuzata ruina konstruaĵo rande de la urbocentro de Essen. En 1959 la nova, postmilita urba juda komunumo, kiu ĝis tiam uzis la eksan rabenan domon kiel kunvenejo, decidis konstrui novan sinagogon, ĝis nun ekzistantan, angule de la stratoj Ruhrallee kaj Sedanstraße. Samjare la urbo Essen aĉetis la eksan sinagogan konstruaĵon kaj en 1960/1961 tie instalis muzeon pri industria dezajno. Tiucele ĉiuj ankoraŭ ekzistintaj sinagogecaj elementoj estis forigitaj. Ekestis interne komplete ŝanĝita salonego de sobra impreso, tute ne plu similanta sinagogon, laŭ la tiutempa sendekora arkitektura gusto. En 1979 incendio kaŭzita de elektra kablo forte damaĝigis la dezajnan ekspozicion. Tiu evento kaj ŝanĝita kompreno pri la loko instigis la urban konsilion de Essen, en 1980 tiuloke instaligi la institucion "malnova sinagogo". Inter la jaroj 1986 kaj 1988 la salonego helpe de subvencio de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio estis interne iugrade rekonstruita, tiel ke nun denove rekoneblas la antaŭaj sinagogoaj konturoj.

Ĝis septembro 2008, kiam komenciĝis la plej novaj trakonstruoj, la institucio "malnova sinagogo" kompreniĝis malferma kunvenejo kaj politika dokumentejo. Ĝi okazigis multajn eventojn cele al renkontigo de nejudoj kun la judaj kulturo kaj religio, kaj kun la historia kaj nuntempa socia juda vivo. Ofertatis multaj gvidadoj por grupoj de junaj kaj pli aĝaj lernejaj infanoj, samkiel por plenkreskuloj, tra la konstanta ekspozicio "stacioj de juda vivo", aliaj gvidadoj montris la arkitekturon de la konstruaĵo kaj sia eksa sinagoga funkcio. Tora-instruejo por plenkreskuloj intense konatigis kun judaj tradiciaj tekstoj, kaj krome la institucio kun ripetaj prelegoj estis diskuteo por centraj politikaj kaj sociaj demandoj nunaj kaj estronataj. Lernejaj klasoj tie ankaŭ povis viziti instruejojn por "plisentigo de la politikaj sensoj". Kaj aldone en la konstruaĵo okazis multaj muzikaj koncertoj, teatraj surscenigoj, literaturaj legadoj kaj aliaj kulturaj eventoj.

Historio de la rabena domo[redakti | redakti fonton]

La najbara rabena domo, kiu ankaŭ estas monumente protektata ekde la jaro 1985, paralele kaj samtempe al la sinagogo estis starigita inter la jaroj 1911 kaj 1913, same laŭ planoj de la arkitekto Edmund Körner. Ankaŭ ĝi en la nokto de la novembraj pogromoj de 1938 estis fajrigita kaj la interno tiam detruita. Sed samkiel la sinagogo la domo ne komplete detrueblis. Post la milito la gre malgranda postmilita juda komunumo ĝis la jaro 1959 uzis la domon kiel kunvenejon. En 1962 la urbo en la rabena domo instalis la urban arkivon, kiu komente de la jaro 2010 translokiĝis al nova konstruaĵo proksime de la lernejo Lisenschule. Sekve la malnova rabena nomo estis konstrue novigita je kosto de proksimume 2,7 milionoj da Eŭroj, kaj incendiaj restoj estis forigitaj. En 2011 ĝi denove malfermiĝis: nun la konstruaĵon uzas la universitato Duisburg-Essen kaj la instituto Salomon Ludwig Steinheim por german-juda historio.[1]

La malnova sinagogo nuntempe[redakti | redakti fonton]

interna aspekto
rekonstruita toraujo

En februaro 2008 la urba konsilio de Essen decivis pluevoluigi la malnovan sinagogon al "domo de juda kulturo". La domo interne trakonstruiĝis, por gajni spacon por novaj ekspoziciaj areoj. La eksteraĵo ricevis la nomon "placo Edmund Körner" kaj novkonceptiĝis en ensemblo kun la najbara malnovkatolika kirko Friedenskirche ("preĝejo de paco"). Inter septembro 2008 kaj julio 2010 la sinagoga konstruaĵo tiukaze estis fermita.

La oficiala reinaŭguro okazis la 13-an de julio 2010. Ekestis loko de interkultura renkonto kun la juda religio, tradiciaro, historio kaj nuna socio. Ekzistas kvin malsamaj ekspoziciaj areoj en diversaj etaĝoj, kiuj informas pri la fontoj de judaj tradicioj, pri judaj festoj kaj pri la historio de la urba juda komunumo: unuope la ekzpoziciaj areoj titoliĝas "fontoj de juda tradicio", "historio de la domo", "historio de la juda komunumo en Essen", "pri judaj festoj" kaj "juda vivstilo". En ŝtuparejo montratas la portretoj de judaj famuloj.

El la trakonstruaj kostoj de preskaŭ 7,8 milionoj da Eŭroj la federacia lando Nordrejn-Vestfalio transprenis proksimume kvar kvinonojn, kaj aldoniĝis grandaj privataj donacoj. Tiel interalie la enira ŝtuparego povis ricevi kostajn travideblajn pordojn. La interno ricevis helajn abrikotajn kaj siringajn murkolorojn, kaj la granda, lumplena ĉefa salono solene impresas la vizitantojn.

Ekde la jaro 1994 ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato en la konstruaĵo okaziĝas publikaj diskutoj pri politikaj, kulturaj, historiaj kaj sociaj temoj, kiuj iĝis tradicia evento en la urba kultura kalendaro.

Ekde la 1-a de septembro 2011 la institucion gvidas la svisa historiisto Uri Robert Kaufmann, naskiĝinta en 1957.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo en la urbe publikigita gazeto Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ) de la 31-a julio 2010, regiona parto pri Essen: Spurensuche im Rabbinerhaus ("serĉado de spuroj en la rabena domo")