Malnovritanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malnovritanoj, malnovkredanoj, antikvaj ortodoksoj estas terminoj uzataj por komplekso de religiaj grupoj kaj organizaĵoj en rusa ortodoksismo, kiuj rifuzis en 1650-1660 religian reformon de la patriarko Nikono kaj la caro Aleksej Miĥajloviĉ. Celo de la reformo estis unuigi diservajn ritojn de Rusa ortodoksa eklezio kun aliaj ortodoksaj eklezioj, ĉefe kun Konstantinopola eklezio.

Historio

Apero de Raskol kaj provoj ĝin likvidi

Malnova kredanta pastro Nikita disputas kun la patriarko Ioakim pri kredproblemoj. Pentraĵo de Bazilo Perov(1880)

Diservan reformon kaŭzis Raskol-on en la Rusa ortodoksa eklezio. La oficiala eklezio kaj la rusa ŝtato persekutis malnovritanojn. Nur en la 20-a jarcento, post aprobo en 1905 de leĝo pri religia libereco, interrilatoj iom ekplimoliĝis. Tiel en la jaro 1971 en loka koncilio de Rusa ortodoksa eklezio estis decidite: "promulgi la decidon de Patriarka Sankta Sinodo de la 23-a de aprilo de la jaro 1929 pri abolo de anatemoj de la Moskva Koncilio de 1656 kaj Granda Moskva Koncilio de 1667, proklamitaj kontraŭ malnovaj rusaj ritoj kaj kontraŭ ties sekvantoj, kaj juĝi ĉi tiajn anatemojn kiel malestaj". Tiel loka koncilio proklamis malnovajn rusajn ritojn dogme veraj, kaj malaprobaj eldiraĵoj pri malnovritanoj estis abolitaj, anatemoj kaj interdiktoj de antaŭaj koncilioj estis nuligitaj "kiel malestaj".

Sed abolo de anatemoj ne starigis akordon inter malnovritanoj kaj aliaj ortodoksaj eklezioj. Malnovritanoj konsideras nur veraj ortodoksoj nur sin mem, kaj la Rusan ortodoksan eklezion kiel alieklezian, egale kun katolikoj kaj protestantoj. Konserviĝis antaŭjuĝoj de ambaŭ flankoj.

Persekutado kontraŭ malnovritanoj

Persekutado kaj kaŭzitaj de tio fuĝado de malnovritanoj komenciĝis tuj post 1667. De la 17-a jarcento, ŝtato multfoje frakasis malnovritanajn loĝlokojn kaj monaĥejojn, arestis, enprizonigis kaj enbagnigis malnovritanojn. Tio kaŭzis konstantan fuĝadon de homoj, abolintaj religiajn reformojn. Ili fuĝis al Litvo, Svedio, Prusio, Turkio, Ĉinio, kaj al foraj partoj de Rusio mem (precipe al Siberio). Dum regado de Petro la Granda, laŭ informoj de senato fuĝis pro religiaj persekutoj ĉirkaŭ 10 % de loĝantaro. Por komparo: post oktobra revolucio kaj enlanda milito en la jaroj 19171922 el la Rusio fuĝis nur 0,5 % de la loĝantaro.

Centroj de malnovritanoj

Pli famaj centroj de malnovritanojn estas Kerĵenec, Starodubio, Irgiz, Vetka. Irgiz — nomo de rivero apud Niĵnij Novgorod. En arbaroj ĉirkaŭ la rivero antaŭ la fino de la 17-a jarcento ekzistis ĉirkaŭ cent malnovritanaj kolonioj. Frakaso de tiamaj komunumoj komenciĝis dum regado de Petro la Granda. Poste, malnovritanoj fuĝis ĝis Uralo, Siberio, Vetka kaj aliaj lokoj. Starodubio situas ĉe norda limo de Ukrainio, ĝiaj ĉefaj urboj estas Novozibkov kaj Suraĵ. Vetka situas en Belorusio, en la 17-a jarcento apartenis al Litvo. Unua frakaso estis en 1735. 40000 da homoj estis translokigitaj en Siberion kaj en regionon ĉirkaŭ Bajkal. Frakasoj estis ankaŭ en 1765 kaj 1795. Irgiz — flankrivero de Volgo apud Saratov kaj Samara. Estis loĝigita dum regado de Katarina la Granda, dum regado de Nikolao la 1-a irgizaj monaĥejoj de malnovritanoj estis frakasitaj kaj forprenitaj de ili. Multe da malnovritanoj estis inter uralaj kazakoj.

Rajtaj ŝanĝoj en sorto de malnovritanoj

Fervoraj punoj kontraŭ malnovritanoj dum la 17-a jarcento iom mildiĝis dum regado de Petro la 1-a. Por la malproksima de teologiaj disputoj caro pli grava estis koektado de impostoj, kaj li ordonis preni de malnovritanojn duoblajn impostojn. Sed krom tio malnovritanoj estis devigitaj surhavi specifajn vestojn, laŭ kiaj ilin eblis identigi, al ili estis malpermesite varbi iun ajn al sia kredo, eĉ proprajn infanojn, atesti en juĝoj, kaj okupi ŝtatajn postenojn. Post morto de Petro persekutoj estis renovigitaj. Iusence "ora jarcento" estis por malnovritanoj 1760-1790-aj jaroj, kiam Katarina la Granda mildigis legojn kontaŭ ili. Al ili estis permesite loĝi en iu ajn loko de la ŝtato, estis permesite ne porti markitajn vestojn, ktp. Post tio aperis fortaj malnovritanaj kolonioj en Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj apud Volgo. Multaj malnovritanaj komercistoj pririĉigis tiatempe. Sed malgraŭ duoneco de mldigitaj leĝoj ŝtata kaj religia estraro timis opoziciemajn kredulojn, kaj de 1810 toleremo je malnovritanoj estis poiomete likvidita, kaj restariĝis persekutoj. Nur en 1905, post akcepto de leĝo pri religia libereco, malnovritanoj ricevis egalrajteco.

Ĉefaj resumoj en evoluado de malnovritanismo

  • malgraŭ la persekutado la malnovritanoj konservis fidelecon al sia kredo;
  • malnovritanaj komunumoj demonstris eblecon elvivi en tre pezaj kondiĉoj;
  • malgraŭ sia konservatemo ili ludis gravan rolon en evoluado de interrilatoj inter Rusio kaj aliaj landoj, ofte montrante sin kiel laboremaj kaj enterprenemaj homoj;
  • la malnovritanoj konservis en siaj komunumoj multajn raraĵojn, gravaj por la rusa historio: librojn, ikonojn;
  • krom tio ili kreis specifan kulturon, kiun grave influis kristanaj ritoj, dogmoj kaj Sankta skribo.

Diverĝoj inter la malnovritanoj kaj aliaj ortodoksuloj

Reformoj de la patriarko Nikono

Laŭ la reformo entreprenita de la patriarko Nikono, diservaj tradicioj de tiatempa rusa ortodoksismo estis ŝanĝitaj jene:

  1. estis efektivigita korektado de libroj kiel estis esprimita en redaktado de Sankta Skribo kaj diservaj libroj;
  2. krucosigno per du fingroj estis anstataŭigita per trifingra gesto;
  3. diservajn procesiojn ĉirkaŭ temploj Nikono ordonis fari ne laŭ iro de la suno, sed en kontraŭan direkton;
  4. eksklamacio de halelujo dum kantado en honoro de laSankta Triunuo — ne dufoje (duobla halelujo), sed trifoje (triobla halelujo);
  5. estis ŝanĝita kvanto da hostioj (prosforoj) por sakramento (kvin anstataŭ sep) kaj signoj super ĝi.

Specifaj trajtoj de la malnovritanoj

  • faras krucosignon per du fingroj;
  • malaprobas laikajn (belkantajn) tipojn de kantado;
  • mankas apartaj karakteraj por rusaj ortodoksoj ŝanĝoj kaj mallongigoj en diservo;
  • ne uzas akatestojn (krom akatesto al Sankta Dipatrino), kaj aliajn pli novtempajn preĝojn;
  • ne servas dum granda fasto diservon Pasia, kiu havas katolikan devenon;
  • faras klinigojn dum eniro kaj eliro en/el preĝejoj;
  • abtumentas simultanecon de ritajn farojn;
  • en multaj komunumoj estas aprobite ĉeesto de kreduloj en tradiciaj rusaj vestoj;
  • en slavonaj tekstoj de diservaj libroj ekzistas apartaj arkaikaj trajtoj;
  • abolas ŝanĝojn en preĝoj, aperintaj dum reformo;
  • uzas tradician formon de la nomo de Jesuo (ili skribas Isus dum "novritanoj" — Iisus);
  • plej perfekta formo de kruco ili konsideras krucon kun tri horizontalaj traboj, krucon kun unu horizontala trabo ili abolas kiel prenitan el katolikismo, kaj ili ne uzas ĝin dum diservo;
  • en religia vivo pli gravan rolon havas laikuloj.

Partioj en malnovritanismo

Pastremuloj

Unu el du ĉefaj tendencoj de la malnovritanoj aperis post kiam Raskol organiziĝis en la lasta jardeko de la 17-a jarcento. Pastremuloj adoptis ĉiajn 7 sakramentojn de kristanismo kaj pensas, ke estas bezono je pastroj ĉe diservo kaj ritoj. Laŭ dogmoj la pastremuloj nemulte malakordas kun "novritanoj", sed sekvas malnovajn-antaŭreformajn ritojn, diservajn librojn, kaj ekleziajn tradiciojn.

Ĉefaj centroj de la pastremuloj estis teritorioj ĉe Niĵnij Novgorod, Don, Ĉernogov, Starodubio. En la 19-a jarcento ĉefa centro de la pastremuloj estis komunumo ĉe tombejo Rogoĵskoje en Moskvo.

En malnovritaj komunumoj mankis episkopoj kaj aliaj religiaj ranguloj, kiuj povus konsekri pastrojn, diakonojn kaj episkopojn. En komenco la pastremuloj adoptis pastrojn pro diversaj kialoj fuĝintaj de la Rusa ortodoksa eklezio. La pastremuloj indikis, ke malgraŭ la reformojn en "novrita" eklezio restis dia graco kaj adoptis de ĝi pastrojn kiam estas eble.

En la jaro 1800 parto de la pastremuloj aliĝis al la Rusa ortodoksa eklezio, konservinte malnovajn ritojn. Por ili estis fondita specifa organizacio - Unuigita eklezio (ruse: Edinoverije). En 1846 al la pastremuloj aliĝis eksa bosnia metropolito Amvrosij, kaj de tiu tempo ili havas regulan eklezian hierarkion.

Nombro de la pastremuloj en fino de la 20-a jarcento konsistis je ĉirkaŭ 1,5 miliono da kredantoj, plejparte vivantaj en Rusio. Plej multnombraj organizacioj de la pastremuloj estas la Rusa ortodoksa malnovritana eklezio kaj la Rusa antikvortodoksa eklezio.

Nepastremuloj

Aperis en la 17-a jarcento, post formorto de pastroj de antaŭreformaj konsekroj. Pro manko inter la malnovritanoj de episkopoj kaj aliaj religiaj altranguloj, kiuj povus konsekri pastrojn, parto de la malnovritanoj abolis eblecon de ekzistado de "vera" klerikaro, kaj formiĝis nepastremula tendencio.

Nepastremuloj loĝiĝis sur bordojn de Blanka maro. De ruslingva nomo de ĉi tiu regiono - "Pomorje" - ilia dua nomo estas pomoroj. Aliaj ĉefaj centroj de la nepastremuloj estis Oloneckij kraj (nuntempa Karelio) kaj bordoj de la rivero Kerĵenec ĉe Niĵnij Novgorod. Poste, la nepastremuloj dividiĝis je multnombrajn sektojn. Nuntempe pli granda organizo de la nepastremuloj estas la Antikvortodoksa pomora eklezio.

Al la nepastremuloj foje aliĝis multaj rusaj pseŭdokristanaj sektoj, pro tio, ke ili ankaŭ abolas pastrojn.

Rolo de la malnovritanojn en rusa historio

La malnovritanoj multe kontribuis en agrikulturo. Tiel nur unu vilaĝo Balakovo en 19-a jarcento havis tiom grandajn financajn operaciojn en vendado de greno, ke eĉ povis dikti bazarprezojn al la Londona borso. Kiam Petro la Granda nur revis pri fondo de floto en Rusio, malnovritanaj monaĥejoj havis navigadon en Blanka maro, kaj navis ĝis Spicbergo. En la 19-a jarcento al la malnovritanoj apartenis multaj fabrikoj, laŭ opinio de diversaj esploristoj ĝis 60 % de kapitaloj en Rusio apartenis al ili. Krom enterprenado kaj komerco la malnovritanoj multe bonfaradis kaj mecenatis. La malnovritanoj fondis kelkajn teatrojn en Moskvo.

Nuntempo

Membroj de malnovritana komunumo en Oregono

Nune, krom Rusio la malnovritanoj vivas en Belorusio, Litovio, Latvio, Estonio, Polio, Moldavio, Rumanio, Bulgario, Ukrainio, USA, Kanado, en apartaj ŝtatoj de Latina Ameriko, en Aŭstralio. Pli granda societo de la malnovritanoj en Rusio estas Rusa ortodoksa malnovritana eklezio, kun nombro de kredulojn ĉirkaŭ unu miliono. Antikvortodoksa pomora eklezio havas en Rusio pli ol 200 komunumojn, plejparte neregistritaj. Komuna nombro de la malnovritanoj en Rusio laŭ proksimumaj kalkuloj estas pli ol du milionoj. Inter kreduloj dominas rusoj, sed estas ukrainoj, belorusoj, kareloj, finnoj, komioj, udmurtoj, ĉuvaŝoj kaj aliaj.