Malnovsudaraba lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malnovsudaraba
Parolata en nuntempa Jemeno, Omano, Sauda Arabio
Denaskaj parolantoj (elmortinta)
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Semida
Suda aŭ centra semida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en (elmortinta)
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

La malnovsudaraba lingvaro (arabe عربية جنوبية قديمة, germane Altsüdarabische Sprachen, angle Old South Arabian) estas grupo de elmortintaj lingvoj, kiuj paroliĝis inter la 9-a jarcento a.K. ĝis la 6-a jarcento p.K. en la suda parto de la Araba Duoninsulo, aparte en Jemeno. La lingvoj apartenis al la semida lingvaro. La malnovsudaraba komence de la 7-a jarcento p.K. lige al la islama ekspansio ekde la jaro 630 estis anstataŭigita pli kaj pli per la araba lingvo: la lasta datumita skribaĵo tamen jam fontas el la jaro 669 de la "himjara erao", proksimume el la jaro 554 post Kristo. Ne ekskludeblas ke la malnovsudaraba jam elmortis dum la 4-a jarcento post Kristo.[1]

Lingvaj similetoj[redakti | redakti fonton]

La malnovsudaraba same kiel la klasika araba kaj la hebrea apartenas al la semidaj lingvoj, branĉo de la afrikazia lingvaro. Ĉar pri la interna klasifiko d ela semidaj lingvoj ne regas faka konsento, ankaŭ pri la loko de la malnovsudaraba ene de la lingva familio ekzistas diversaj opinioj. La tradicia modelo kalkulas la malnovsudaraban kun la araba, la novsudarabaj kaj la etiopie semidaj lingvoj (kiel la amhara) membro de la "sudsemidaj lingvoj".[2]

La novsudarabaj lingvoj malgraŭ sia nomo ne estas sekvaĵoj de la malnovsudaraba. Longe oni opiniis ke la geeza lingvo de Etiopio ekestis rekte el la malnovsudaraba, sed tiu tezo intertempe pruviĝis malĝusta. Novaj lingvosciencaj esploroj supozigas ke la malnovsudaraba ne kalkuleblas el inter la sudsemida lingvaro sed kune kun la araba kaj la "nordokcidentsemidaj lingvoj" kiel la hebrea kaj la aramea konsistigu grupon nomindan "centraj semidaj lingvoj".[3] La plej klara karakterizaĵo kiu diferencigas la malnovsudaraban de la aliaj semidaj lingovj, estas la difina sufikso n, kiu en tiu uzo troveblas en neniu alia semida lingvo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mounir Arbach: Le madhabien: lexique, onomastique et grammaire d'une langue de l'Arabie méridionale préislamique. (volumoj 1 ĝis 3) Aix-en-Provence, 1993 (ampleksas vortaron, gramatikon kaj liston de personaj nomoj en la minea)

Gramatikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A. Beeston: Sabaic Grammar, Manĉestro 1984 ISBN 0-9507885-2-X
  • Maria Höfner: Altsüdarabische Grammatik (Porta linguarum Orientalium, volumo 24) Lepsiko, 1943
  • N. Nebes, P. Stein: Ancient South Arabian, en: Roger D. Woodard (eld.): The Ancient Languages of Syria-Palestine and Arabia. Cambridge University Press, Cambridge 2008 ISBN 978-0-521-68498-9 p. 145-178 (plej nova gramatika superrigardo kun bibliografio)

Vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • A.F.L. Beeston, M.A. Ghul, W.W. Müller, J. Ryckmans: Sabaic Dictionary / Dictionnaire sabéen /al-Muʿdscham as-Sabaʾī (angle-france-arabe) Louvain-la-Neuve, 1982 ISBN 2-8017-0194-7
  • Joan Copeland Biella: Dictionary of Old South Arabic. Sabaean dialect Eisenbrauns, 1982 ISBN 1-57506-919-9
  • S.D. Ricks: Lexicon of Inscriptional Qatabanian (Studia Pohl, 14), Pontifical Biblical Institute, Romo 1989

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christian Robin: Südarabien − eine Kultur der Schrift. En: Wilfried Seipel (eld.): Jemen - Kunst und Archäologie im Land der Königin von Saba. Mailand 1998. p. 79 kaj sekvaj
  2. Alice Faber: Genetic Subgrouping of the Semitic Languages. En: Robert Hetzron (eld.): The Semitic Languages. Londono: eldonejo Routledge, 1997, p. 3-15, ĉi-tie p. 5.
  3. John Huehnergard: Features of Central Semitic. En: biblica et orientalia 48 (2005), p. 155-203, ĉi-tie p. 160 kaj sekvaj