Malnovurba Urbodomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnovurba Urbodomo
Staroměstská radnice
Rathaus • muzeo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Adreso Staroměstské náměstí 1/3
Situanta sur Malnovurba Placo • U radnice
Situo
Geografia situo 50° 5′ 14″ N, 14° 25′ 14″ O (mapo)50.08710830555614.420606888889Koordinatoj: 50° 5′ 14″ N, 14° 25′ 14″ O (mapo)
Malnovurba Urbodomo (Prago)
Malnovurba Urbodomo (Prago)
DEC
Malnovurba Urbodomo
Malnovurba Urbodomo
Situo de Malnovurba Urbodomo
Map
Malnovurba Urbodomo
Posedata de Prago vd
Retejo https://www.prague.eu/staromestskaradnice
vdr
Malnovurbo Urbodomo (maldekstre)

Malnovurba Urbodomo (ĉeĥe Staroměstská radnice) estas konstruaĵo ĉe la Malnovurba Placo en Prago, kies starigon garantiis al la malnovurbanoj la 18-an de septembro 1338 la reĝo Johano de Luksemburgio. Kerno de tiu ĉi nehomogena komplekso estas frugotika Domo de Wölflin, adaptita post 1338 por servi kiel urbodomo. En 1364 oni konstruis sur romanika fundamento la turon kaj en 1381 finkonstruis la balkonkapelon (la turo ebligas ĉarman ĉirkaŭrigardon): La novgotika parto de la Urbodomo, konstruita laŭ projekto de la vienaj arkitektoj P. Nobile kaj P. Sprengler (1838-1848), estis detruita dum la maja revolucio en 1945. Unu el la plej rimarkindaj aĵoj de la Urbodomo estas astronomia horloĝo de Prago.

La urbestra domo kaj la Malnovurba placo ofte estis scenejo de gravaj eventoj de la historio. En 1458 ĝia salonego vidis la elekton de Georgo de Poděbrady por reĝo de Bohemio. La plej tragedia dato en la historio de la urbodomo estas sendube la 21-a de junio 1621, kiam sur ekzekutejo, starigita en ĝia fronto, oni senkapigis 27 bohemajn nobelojn kaj urbanojn, kiuj estis gvidintaj la ribelon kontraŭ la katolika Habsburgo, imperiestro Ferdinando II.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.